11 - Vortludeme

VORTLUDEME

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Eldonita en la paĝoj 25-27 de la bulteno de HEF

"Boletín", nº 431, julio-septembro 2020

De la alto de la ekzalto ĝis la fundo de la profundo, eblas vortludi aŭ ludvort(um)i... aŭ permesi, ke la vortoj ludu kun ni. Ja vivo kaj vortoj estas interligitaj kaj eĉ interkudritaj en la teksitaj tekstoj de la realo kaj de la malrealo.

Nun, mi sugestas rigardi iom ludeme al tiuj malgrandaj (lit)eroj aŭ iloj (vortoj, frazoj...) per kiuj ni parolas kaj pensas (foje...).

Esperanto ja estas aparte manipulebla. Miaopinie, ĉiu esperantisto spertas la plezuron trovi aŭ krei iajn kombinojn kiuj estus spritaj aŭ surprizaj. Menciindas kelkaj aparte lertaj kiel Raymond Schwartz, Jorge Camacho aŭ István Ertl (ekzemple, li verkis tekstojn uzante el inter la vokaloj nur unu el la kvin).

Nu, jen tri tipoj aŭ kategorioj kun ekzemploj en Esperanto:

Pangramo (aŭ pantogramo)

Pangramo (aŭ "pantogramo", se preferindas, por eviti la eblan duoblan signifon de "pangramo", okaze de "grama tiklo") estas frazo aŭ teksto en kiu oni uzas ĉiujn literojn de ia alfabeto. Ni iru al nia esperanta lingvo.

Jen duvorte: eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde.

Jen pli konata frazo: Kuba harpisto ŝajnis amuziĝi facilege ĉe via ĵaŭda ĥoro.

Jen omaĝe al Majstro: Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

Palindromo

Vorto aŭ frazo kiu sencohave legeblas ambaŭdirekte aŭ ambaŭsence.

Kelkaj distingas inter du specoj: unusignifa (ekz.: "oro") kaj dusignifa (ekz.:"aroma"). Por multaj nur validas la unua tipo.

En Esperanto mi ne certas pri la plej longa palindromo. En aliaj lingvoj ni povas mencii: Darío Lancini verkis hispane kuriozajn tekstojn, kiel "Oír a Darío" (1975); Lawrence Levine skribis angle "Dr. Awkward & Olson in Oslo" (1986), palindroma teksto kun 31.594 vortoj (!)

Por komenci, jen simpatia eltrovo (el la revuo "Fonto"): VORTOTROV

Jen aliaj, malpli pli longaj:

Ora trovo: vortaro.

Amis korpo proksima.

Anaso sana.

Orumata muro.

Sato idiotas.

Nu, nur bele celebru nun.

Apud Olga sidis aglo dupa.

Sane volema kora raro kamelo venas.

Etul' finiru same ove naive, via nevo emas urini flute.

Al bon' la mort' tro malnobla (Nikolai Lozgaĉev).

Ene tute ne / estas sat´, se / satrukt´ kurtas (palindroma poemeto de Jorge Camacho).

Memoru ne matene juĝi, ne cedigi. Raru bele, ine. Neniel ebura rigidec' eniĝu. Jen eta menuro mem.

Lang(o)rompilo aŭ lang(o)tordilo:

Frazo aŭ esprimo kiu celas defii la artikuladon de la parolanto.

Petro, vi la permeson de la patro nepre prenu por partopreni entreprenon.

Ĉu ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas?

Bananananasanasbano aŭ bano de banan-ananasa anaso.

Serpo servu ŝin por ĉerpo el cerbo de serba cervo.

La oleoj el ajlo jam je junio junas.

Ĉu ŝi scias, ĉu ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?

Ŝi ŝerce ŝanĝis la ŝarĝaĵon.

Ĉe la libroŝrankoj traspertu travivi la kulturscion!

Tri tre drinkemaj fratoj frote trafis truon de l' trotuaro.

Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn.

Scivolema sciuro scias ke li scintilas por la scienco.

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde.

Ne plu ploru, plorulo, pro propra plezuro.

Ŝi, ŝue starante sur ŝoseo, senŝeligas ŝosojn.

Ŝi ŝerce serĉas sorĉan ŝancon

Transskribo de dekstra ekscio kun eksscio.

Al la apartamento parte apartenas aparta portaparato.

Sciu, sceneja sciuro science scintilas.

Scienscivola sciuro dissciigas socisciencajn sciojn.

Kara Karlo klare korektas kolekton de ĝustaj gustoj.

Koleras Karlo dum korektado: kolekton karan ne kadras krado! // Kaj krias l' koro kun krako krusta: ĝustigo ĵusa ne estis justa!

Sciencisto incitiĝas ekzalte dum intenca citado de mallica fikcio, sed ekscitiĝas eksalte dum intensa studado de ekzakta scio.

Pri la supraj kategorioj mi okulumis en interreto, en vikipedio... Eĉ jam aperis foje en "Boletín" (n-ro 273, jan.-feb.1986). Mi kolektis multajn kaj nun mi (s)elektis kelkajn por iuspeca parado kiu povas utili por kurioza okulumado, scivolema elmontrado aŭ amuza pronocado.

Meze de tia vorto-vortico, mi emis kundividi kun vi tiajn kuriozajn specimenojn. Eble vi emos multipliki ilin redunde, abunde, fekunde...

OREUGON OZNEROL