06 - Teruelaj esperantistoj
PRI ESPERANTO KAJ ESPERANTISTOJ
EN LA ĴURNALO 'DIARIO DE TERUEL'
KAJ EN LA TERUELA RADIOSTACIO 'SER'
Eldonita en la paĝo 20 de la bulteno de HEF
"Boletín", nº 426 - aprilo-junio 2019
Menciindas la biografioj pri gravaj aŭ interesaj homoj el la provinco Teruelo, kiujn publikigadas historiisto Serafín Aldecoa en la ĵurnalo "Diario de Teruel", inter kiuj tiuj dediĉitaj al la "defendanto de Esperanto" Julio Belenguer, aŭ al la virinoj pioniraj en la esperanta movado kaj edukado, kiel Sara Maynar kaj aliaj.
Ligilo por elŝuti la arkivon Julio-Belenguer.pdf
ligilo por elŝuti la arkivon Ricardo-Mallén.pdf
En la teruela stacio de radio "Cadena SER" estis elsendita intervjuo kun la prezidanto de la loka grupo "Liberanimo", Alberto Granados, okaze de la debato organizita de la kulturejo "Casino de Teruel" pri la temo "La lingvoj en la pasinto, la nuno kaj la estonto: el la mezepoka aragona lingvo ĝis Esperanto".