2016 - Kroniko pri du koncertoj

KRONIKO PRI DU KONCERTOJ

verkis: Eduardo Berdor

Publikigita en la paĝoj 19-20 de la bulteno nº 414 de HEF

"Boletín" (aprilo-junio 2016)

ĴOMART KAJ NATAŜA

Ĵomart kaj Nataŝa regalis nin per serena koncerto laŭ ilia jam konata stilo. Ili interpretis por ni "Envio". komponaĵo de la gefratoj García Segura, kiun pluraj artistoj jam kantis, kaj kies plej bona versio estas tiu de José Feliciano, almenaŭ laŭ Nataŝa. Jam eblas trovi ĝin en la kanalo de HEF en jutubo. Ankaŭ spektinda kaj spektebla estis "Kisu min multe", esperantigo de la famega meksika kanto, unu el la plej konataj en la hispana lingvo. De ilia repertuaro ili elektis "Birdo"-n kiu laŭ mia humila opinio estus ilia plej bela kanto, malgraŭ tio, ke ĝi posedas maloftan karakterizon: ĝi nur havas unu vorton kiel refrenon. Pacisma subtila kanto: bruaj ŝoseoj, armeoj kaj maŝinoj fronte al la kvieteco natura. Samarkando estas mirinda urbo en Uzbekio, relative proksima de ilia denasklando Kazaĥio. Tamen tiu ĉi kanto ne temas pri ĝi, sed pri fantazia loko laŭ la sveda tradicio. Bela elvoka kanto malpli konata.

Ĵomart kaj Nataŝa ankaŭ oferis al ni la nepreterpaseblan unualibran poeziaĵon de Zamenhof "Ho mia kor'", laŭ agrabla, ne tro arda stilo. Se ion oni povas riproĉi al tiu ĉi duopo estas, ke ili ĉiam estas saĝetaj, senbruaj, nur modere pasiaj.

"Sed tute ne gravas". Jen la titolo de alia kanto, originale verkita de Kimo Henriksen kaj interpretita iam de Amplifiki kaj poste de Kimo mem. Malpli danciga ol tiu, ĝi tamen movis niajn piedojn kaj ridetigis pro la simpatio de la kanto kaj la interpreto.

Fine, ili surprizis nin pri versio de "Nothing else matters", de la roka bando Metallica. Trafe, ĝi estas sendube la plej taŭga kanto de tiu usona muzikgrupo por la paro: belaj gitaraj harmonioj kaj ne tro da perkuto. Mankis nur korda orkestro.

Inter la kantoj, ili parolis pri diversaj aferoj: pri la filino Karina, kiu kantis kun ili, pri la komenco de sia muzika kariero, pri la vivo.

Multajn aliajn kantojn ili ludis ("Ni iĝu arboj", "La nuboj", ktp), sed tiu ĉi kroniko alvenas al sia fino. Resume, la sveda duopo ĉarmis nin per siaj voĉoj majstre miksitaj kaj sia kalmo. Ĵomart, krome, estas elstara ritma gitaristo kvankam duope tio ne tiom evidentas.

Post la koncerto ili filmas po 10 sekundoj kelkajn el la ĉeestintoj unu post la alia. Ĉu temas pri privata filmado aŭ ia projekto, kiun ili prilaboras. Ni atendu, ni vidu.

ASORTI

Dum Ĵomart kaj Nataŝa havas tre karakterizan stilon, Asorti estas sufiĉe divergenra. Ili povas ludi popon, rokon, bluson kaj eĉ popolajn litovajn kantojn. Antaŭ la vera longa koncerto, okazis prezento de la grupo per tri kantoj je la komenco de la kongreso. Pro manko da tempo, jam estis preskaŭ noktomeze, ili ludis poste.

Edgar eĉ ludis en Guadalupe iom da siaj personaj modernaj komponaĵoj nur por violono, sen la gepatroj.

Multe kreskiĝis la knabo de "Ĉe la maro". Edgar sentas sin komforta kaj kun la violono kaj kun elektra gitaro, sed miaopinie li brilas pli kvarkorde.

Ĉiuj tri kantas individue aŭ ĥore. Agrable oni malkovris la raspan kaj densan voĉon de "Asortipatro" (lasu min uzi tiun kromnomon), taŭgega por bluso kvazaŭ post tiom da travivaĵoj laŭ aromo viskia. Kiel dirite, ilia repertuaro estas varia, kaj tion ili montris per enkonduko. Ili kantas pri motorcikloj ("Biker"), Ĉinio ("Shanghai"), amo. La plej elstara kanto povus esti "Amo kaj teo", kiun ili elpensis por la ĉina filma festivalo. La refreno restas facile en la menso.

Aliaj koncertoj en la Hispana Kongreso estis tiuj de JoMo, Mikaelo Bronŝtein kaj Acetre. Venos kroniko pri tio en la sekvonta numero se alia ne verkas.

Eduardo Berdor