Vacapa grupeto

NOVA VACAPA GRUPETO POR

FRATECANOJ KAJ SIMPATIANTOJ

(GRUPO DE WHATSAPP)

La 31an de januaro 2020

La pasintan 15an de decembro de 2019, Santiago kreis vacapan grupeton por fratecanoj, kiun li nomis "Esperanto en Zaragozo", kun la celo havigi al la fratecanoj kiuj uzas taŭgan poŝtelefonon, komunikilo por ricevi tujajn sciigojn kaj ilo por interkomunikiĝi kaj sendi fotojn, dokumentojn, interesajn interretajn ligilojn kaj novaĵojn. Estis entute ĝermo, ĉar nur tri membroj partoprenis tiam.

Tre tuje, la 24an de decembro, estis sep fratecanoj aliĝintaj, kaj Santiago ŝanĝis la nomon de nian vacapan grupeton al "Fratecanoj k simpatiantoj". Tuj poste, la sekvantan tagon (Kristnaskon) jam estis ok fratecanoj kiuj ade partoprenis en nia nova grupeto.

La 28an de januaro jam estis naŭ la nombro de fratecanoj, kiuj aktive interkomunikiĝis pere de retmesaĝojn kaj voĉmesaĝojn en Vacapo, kiaj kio estas pli grava, tio okazis ne nur tajpe, ĉar ankaŭ oni sendis fotojn, interesajn ligilojn, bildojn kaj voĉajn retmesaĝojn.

Jen sekve, kiel ekzemplo, stranga ŝildo trovita de Luis, pri kiu ni iomete diskutis vacape:

Por tajpi esperante per poŝtelefono oni povas alŝuti esperantan klavaron, kaj vere estas preferinde havi ĝin, ĉar la esperanta poŝtelefona korektilo ne ĝenas multe kaj eĉ helpas per sugestoj, kiam oni tajpas retmesaĝojn. Nia sperto estas, kiam ni tajpas esperante kun la hispana klavaro, krom esti iom pli komplika la tajpado, ankaŭ la hispana korektilo multe ĝenas, ĉar evidente ĝi ne konas la esperantajn vortojn, kaj ĝi ŝanĝas multfoje niajn vortojn tute senaverte kun la celo helpi al ni, sed praktike ĝi multe ĝenas kaj malhelpas dum la tajpado.

Tiu ĉi komunikilo estas tre taŭga por revigligi iomete nian socian vivon, ĉar anstataŭ renkonti nin persone de septembro al junio nur unufoje semajne, ni povas kontaktadi unu la aliajn multfoje, ĉar ĉiutage ni havas la eblon interrelatiĝi per Vacapo. Fakte ni jam uzis tiun ilon por sendi novaĵojn, sciigi pri renkontiĝoj, peti klarigojn kaj helpon, pridiskuti temon, komenti eventojn, k.t.p.

Ĉiuj fratecanoj kaj simpatiantoj, kiuj havas taŭgan poŝtelefonon kaj volos partopreni en nia vacapa grupeto, devos peti rekte la aliĝon al nia samideano Santiago, kiu estas ĝia administranto, aŭ pere de alia jam aliĝinta homo, kiu donos la telefonnumeron al Santiago, por ke li faru la aliĝon.

Ĝis nun estas aliĝintaj al vacapa grupeto jenaj fratecanoj, laŭ alfabeta vortordo de la propraj nomoj: Eduardo, Enrique, José Antonio, Luis Chabier, María Fernanda, Pablo, Sabino, Santiago kaj Víctor.