09 - Brilas lumoj
BRILAS LUMOJ
MALGRAŬ ADA PANDEMIO
Lorenzo Noguero
Prezidanto de Frateco
Karaj geamikoj de FRATECO:
En primer lugar, aprovecho la ocasión para expresar mis deseos de ánimo y superación para afrontar las actuales circunstancias.
AVISO: Por prudencia, de momento no haremos cursos ni reuniones presenciales.
Unue, mi profitas la okazon por esprimi niajn bonajn dezirojn por alfronti la aktualajn cirkonstancojn.
ATENTU:
La pandemio daŭras kaj pro prudento, ni provizore ne faros ĉeestajn kursojn nek multnombrajn kunsidojn.
Kelkfoje, mi (kaj aliaj estraranoj) iras al nia sidejo por kontrolo de diversaj aferoj (ekz.: korespondado).
Ni konsciu ke FRATECO restis malfermata dum la tuta vivo de la asocio, eĉ dum la civil-milito (malcivila katastrofo) kaj nun kun la pandemio (natura katastrofo). Sed kvankam malfermata, ni devas adaptiĝi al la cirkonstancoj.
Eblas fari E-kursojn per interreto kaj uzi aliajn eblojn.
Memorindas diri, ke dum la lastaj monatoj, en la esperanta mondo okazis multaj aktivaĵoj, ĝenerale per interreto. Ekzemple, anstataŭ UK (Universala Kongreso) okazis VK ("Virtuala Kongreso", kie prelegis Eduardo Berdor pri HEF), kongreso de TEJO, de SAT, Premia Festo de Belartaj Konkursoj de UEA 2020... Multaj eroj estis organizitaj kadre de UEA en la tiel nomata "MONDAFEST'2020". Eblis legi multajn librojn kaj dokumentojn, aliri al multnombraj videoj kaj aliaj eroj.
VIRTUALA ESPERANTO KONGRESO EN JUTUBO
Mi konscias, ke okazis komplikaj kaj maltrankviligaj situacioj. Pensante pri ili mi emis aldoni kelkajn vortojn sed klopodante paroli per lumigaj sentoj. Jen poemeto por pens(ig)i kaj sent(ig)i:
NASKIĜO
Trifoje naskiĝas homestaĵo.
Foje, kiam trafas okulon sunradi'.
Due, kiam la lumo en koron penetras.
Trian fojon, se la koro mem lumradias.
Kaj parolante pri Lumo, same indas paroli pri AMO.
Jen ligilo por aŭskultado de "Pensoj pri la amo" de Júlia Sigmond:
Pensoj Pri La Amo - Júlia Sigmond by Sara Spanò
Legaĵo el la rakontkolekto de Júlia Sigmond "90", Eldonejo EXIT, Cluj-Napoca 2019 Bildo(libere uzebla):
Amike kaj fratece,
Lorenzo Noguero