2015 - Forpasis Pepe Herrera

JOSÉ DE HERRERA ANAYA

Lorenzo Noguero

prezidanto de "Frateco"

José de Herrera Anaya

Pepe Herrera forpasis la 22-an de oktobro de 2015.

Trista sciigo... Almenaŭ restas la konsolo ke li ne suferis kaj mortis trankvile kaj preskaŭ senscie.

Pepe ene de sia domo: vere temis pri vizitinda domo-muzeo.

La ĉiama profesoro, tiel simpatia kaj humora kiel inteligenta, la iama "Herrerica"... restos en nia memoro...

Malgrandaj figuroj de granda besto.

Eble Pepe simpatiis al tia besto kun granda memoro.

Li partoprenis en multaj momentoj de la societa vivo de FRATECO. Plurfoje li aliris al diversaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

Eble la memoro de tiu homo kun animo de infano reiris iel al pasinteco.

Ĉiam afabla, li estis atenta por komenti ion, por agrabligi la momentojn per humora aŭ kurioza komentario kaj diskrete li ade komunikis iom da ties granda saĝeco kaj memoro.

La profesoro scivolema aliris al multege da libroj kaj temoj.

Lia domo estis plenplena da libroj, ludiloj, kuriozaj objektoj... Vere oni havis la impreson ke temis pri vizito al tre originala domo-muzeo (eĉ kun surprizoj). En ĝi estis iu cindrujo kun esperanta moto: "Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiuj". Eble li estis escepto...

Jen kelkaj el la kolekto de ludiloj.

Pepe estis kultura kaj simpatia scivolemulo.

Plurfoje li alportis diversajn materialojn (manfaritaj kaj tajpitaj de li mem).

Ekzemple, jen grava vorto en multaj idiomoj: DANKON! kiun vi povas legi musklakante fine kaj malsupre de ĉi tiu paĝo ĉe la dosiero kies nomo estas "PH.pdf" aŭ elŝuti ĝin musklakante ĝian respektivan dekstran bluan sageton.

Ke li pace ripozu...

* * * * * * *

José de Herrera fotita de Pepe Moncayo je 2009

FORPASIS PROFESORO HERRERA

Publikigita en la paĝo 31 de la bulteno nº 412 de HEF

"Boletín" (oktobro-decembro 2015)

verkis: Antonio Marco Botella

prezidanto de "Fundación Esperanto"

Kun profunda doloromi informas, ke la 22-an de oktobro de 2015 forpasis en Zaragozo nia samideano, profesoro José de Herrera, dum longaj jaroj membro de “Frateco”, veterana esperantisto, bonhumora kaj homo talenta, kiu fidele partoprenis en ĉiuj kunvenoj kaj bezonoj de nia Societo, kun trafaj ideoj por nia esperantista afero, kiun meritoplene ni dediĉas poemeton:

Al nia kormemoro venas,

nia kara estimata profesoro!

kun parfumo de blankaj mirtoj,

kaj plej dolĉaj fervoroj,

tiujn kunvenojn en “Frateco”

kiam ni, ankoraŭ tre junaj,

projektis niajn ekskursojn

al la Pirineaj Montaroj

kaj dum ni ĝuis la pejzaĝojn,

tre belaj kaj tre ĉarmaj,

praktikis la Esperantan lingvon

kaj tiel realigis niajn revojn

pri Homaro en harmonia

kaj dolĉa kunvivado !!!

Amiko Herrera, ni konsideris al vi ne kiel amiko sed eĉ kiel tre estimata frato…

Ĉiuj fratecanoj rememoros al vi ĉiam!!!