2014 - Hispana Lirika Antologio

aliaj LIRIKAJ PERLOJ

de Antonio Marco Botella

verkis: Lorenzo Noguero

Publikigita en la paĝoj 25-26 de la bulteno nº 408

"Boletín" - (oktobro-decembro 2014)

HISPANA LIRIKA ANTOLOGIO

"Hispana Lirika Antologio" estas invito al vojaĝo. Antonio Marco Botella, amanto de Esperanto kaj beletro, proponas al ni promenadon tra la ĝardeno de la hispana liriko. Tiel, ni spertas la ŝancon gustumi kaj flari allogajn florojn en esperanta parfumo. Iel, oni povas konsideri ke la leganto mem estas abelo eme al floro-belo (permesu al mi la allogo de la rimo)

La libro "Hispana Lirika Antologio" estas verko pri kiu Antonio laboradis de antaŭ multe da tempo. "Antologio" de Antonio: logika afero, ĉar ambaŭ vortoj etimologie devenas el la greka vorto "ανθοσ"(floro). Plurfoje, Antonio Marco flaris (kaj flarigis) tiajn florojn, faris prelegojn, prezentis artikoletojn kaj legis tradukojn diversajn pri poemoj kaj poetoj el la hispana liriko. Kompreneble, la amplekso kaj enhavo de tiu projekto povus multe varii. Tamen, en nia societo Frateco, post gustumado de diversaj eroj kaj rigardado de la materialoj, ni konsideris ke certe jam indus alveni al presita papero kaj ni decidis publikigi ĝin.

Antonio Marco veturigas nin tra 288 paĝoj al pli ol 38 verkistoj kaj anonimaj verkoj: Ekde la unuaj momentoj de la hispana liriko (Ĥarĉoj kaj zeĝeloj), romancoj... trairante inter famaj figuroj (Gonzalo de Berceo, Jorge Manrique, Sankta Teresa de Ávila, Fray Luis de León, Sankta Juán de la Cruz, Góngora, Lope de Vega, Quevedo...) kaj aliaj ne tiom famaj (Fernando de Herrera, fratoj Argensola...), alvenante fine al Federico García Lorca, Rafael Alberti, Miguel Hernández...

Antonio Marco Botella (Callosa de Segura, Alikanto, 1921), loĝanta en Zaragozo, dediĉis sian vivon al Esperanto, kiel instruisto, verkisto (elstaras liaj libroj pri movao kaj historio kaj pri beletroj kiel "Lirikaj perloj el Al-Andalus"), redaktisto (de "Boletín" kaj de "Kajeroj el la Sudo") kaj respondeculo de organizoj (Frateco kaj Fundación Esperanto). Nun la lasta libro estas lia 14a kaj aperis en 2014 okaze de la Zamenĝof-Tago ("Libro-Tago")

La lirikaj perloj estas akompanataj de komentoj pri la verkoj kaj la verkistoj. Aperas enkondukoj pri la vivo kaj agado de la verkistoj kaj tradukoj al Esperanto de multaj poemoj. Enestas kompleta iu iomete longa verko de Bécquer, "La militestro de la ruĝaj manoj", fakte kvazaŭ poemo en prozo bazita en orienta legendo.

Kiel subjetiva konsidero, mi estas dezirinta pli da spaco al poetoj el hispanlingva Ameriko. Nur aperas Sor Juana Inés de la Cruz (naskiĝinta en Meksiko). Persone, mankas al mi José Martí (mirinda poeto kvankam malfacilege tradukebla) kaj Octavio Paz. Bone, iel la kovrilo povas esti omaĝo al tiaj poetoj ĉar aperas bela monumento dediĉita al Rubén Darío kiu troviĝas en "Parko Granda" en Zaragozo. Temas pri "Infano kun stelo", bildo kiu por esperantistoj estas speciale signifa.

Fernando de Diego diris ke en la tradukoj de K. Kalocsay en "Tutmonda Sonoro" malabundis hispanaj poemoj, kaj eĉ en lia poem-antologio hispana "Sentempa Simfonio" mankas multegaj poetoj, ekzemple Rafael Alberti, Blas de Otero... Miguel Fernández elstare alportis valorajn verkojn sur tiu tereno. Kaj nun, Antonio Marco donacas al ni alian kontribuon bonvenindan. Kiel eroj jen sube perloj (spicaj specimenoj). Por fini, jen la lastaj vortoj de F. de Diego en lia enkonduko de lia antologio:

"Sed jam sufiĉe! Senplie apertu la pordon kaj venu en ĉi mirindan mondon, kie amo, ĵaluzo, morto, sopiro, mistikismo, sarkasmo kaj ceteraj homaj emocioj montras la apartan stampon de la talento kaj la temperamento hispanaj".

Mirindaj du sonetoj kiuj vibras ĉirkaŭ la granda Sono de la Amo.

Lorenzo Noguero

Kaj jen la du perloj:

Kuraĝi, sveni, senti sin kolera,

acida, tolerema, milda, ĝena,

kontenta, morta, viva kaj ĉagrena,

fidela, fia, tima aŭ tenera.

Supozi nur en bon' l' elziston vera,

aperi gaja, trista, fidoplena,

aŭdaca, ofendita, forta, svena,

ĵaluza, digna, simpla aŭ fiera...

Postulas ankaŭ tiu amosento:

venenon trinki kvazaŭ dolĉan vinon,

ĉielon ĝui en inferturmento,

por elreviĝo doni mem l' animon,

la vivon sen perfort' kaj violento...

jen am': laŭ homo spertis l' amfascinon.

Lope de Vega

Ĝi estus neĝ' kaj fajro, frida varmo,

glaci' kaj brulo, vundo ne dolora,

feliĉa rev' kaj tamen plej angora,

ripoz' laciga kaj ĉagren' kun ĉarmo...

Ĝi estas tim-kuraĝo, rid' kaj larmo,

profunda sent' en la silent' sonora,

senzorgo kun impulso tre fervora,

ja tio estas pura Am' sen garno.

Ĝi estas plenliber' en mallibero,

kaj kredas amikecon tute vana,

plezuron sentas ene de l' sufero...

Amor' ĝin skuas, ofte uragana,

ĝi estas Paradizo kaj Infero,

espero, vivo, mort' kaj flam' vulkana!

Quevedo