2015 - Pri Darío Rodríguez

LA ESPERANTISTA HISTORIO DE

DARÍO RODRÍGUEZ LÓPEZ DE SILVA

verkis: Antonio Marco

Eldonita en la paĝoj 28-31 de la bulteno numero 412 de HEF

"Boletín" - oktobro - decembro de 2015

Naskiĝinta en la jaro 1931. Li esperantistiĝis kiam li ankoraŭ estis tre juna, kaj mi konatiĝis kun li en la Kongreso de Terrassa, la unua Kongreso post la intercivitana hispana milito (t.e. la 12a Hispana Esperanto-Kongreso - 1951)

Terrassa plenplene kontentige plenumis sian gastaman rolon, kaj la loĝantaro akceptis nin per klaraj elmontroj de simpatio kaj afableco, ne estis ja unuafoje ke Terrassa akceptis la esperantistojn, kaj laŭlonge de la historio de la urbo, oni povas rememori antecedentojn gravajn, kaj en multaj placoj kaj stratoj oni povis vidi sur balkonoj, girlandojn, ornamaĵojn, kaj verdajn standardojn... ĝuste kiel en ĉi tiuj tagoj. Jes, estis la granda festo de la esperantistoj, tiel longe atendita, kvankam ĉifoje, malgraŭ la kontento de la urbo, la hispana registaro amaris nian ĝojon, ĉar ĝis la lasta tago anoncita por la komenco de la Kongreso, ni ne ricevis la permeson por komenci ĝin... kaj kiam ni havis tiun permeson, ni ĝoje malfermis niajn debatojn; mi rememoras la multenombrajn proponojn por plifirmigi nian futuron. Inter la proponintoj estis juna madridano, Darío Rodríguez, kiu prezentis unu el la proponoj pri kotizoj, poste, kiam mi demandis pri la esperantisteco de tiu junulo, oni informis min, ke antaŭ ne longe li estis unu el la organizantoj en Madrido de Esperanto-Ekspozicio.

Antaŭ ol tiu evento kiun ni ĵus priskribis kiel la unua foje ke mi kontaktis kun Darío Rodríguez, okazis en 1947, la malfacila rekomenciĝo kaj fondo de HEF, kaj en 1949 la apero de "Boletín", en 1950 la elekto de nova HEF-estraro, kaj en 1951 tiu unua, HEF-Kongreso en Terrassa pri kiu ni jam priskribis je la komenco de tiu ĉi Kroniko en kiu mi konatiĝis kun nia amiko Darío.

En 1952, okazis interkonsento de pluraj hispanaj esperantistaj Societoj, por gvidi Esperanto-kursojn, kaj Darío Rodríguez estis la gvidanto de la Esperanto-kurso de Madrido. De tiu momento mi gardis en mia menso la elstarecon de tiu juna madrida esperantisto.

En 1953, fondiĝis oficiale pluraj esperantistaj societoj, inter aliaj tiuj de Bilbao kaj Madrido. En la fondo de tiu pri la baska ĉefurbo, intervenis la prez. Eugenio Lunate, Teodoro Elizondo, J.L. Muñorreyo, T. Apraiz, E. Larrouy, C. Olalla, Luis Otaola, J.J. Juanes kaj T. Bustos; kaj en Madrido estis López Herrero, generalo Perogordo kaj Darío Rodríguez: la leĝigo de tiuj du gravaj E-Centroj, iamaniere kuraĝigis aliajn hispanajn Societojn leĝigi la proprajn. La partopreno denove de Darío estis laŭdinda kaj oportuna.

Kaj senhalte, venis la Esperanta Kongreso de Bilbao en kiu nia bona amiko Darío kaj samideano Juan Bosch, el Valencio, estis elektitaj kiel protokolantoj.

La Interkona Kunveno okazis en la luksaj salonoj de la "Nova Ateneo de Bilbao" kaj la urbestro de tiu urbo, s-ro J. Zuazagoitia, prezidis la Malfermon per parolado kun sia familiara stilo, kaj invitis al la kongresanoj per lunĉo. Alia agrabla programero estis la prezentado de baskaj dancoj: la txistulari muzikistoj ludis per fluto kaj tambureto unutona melodio kaj kelkaj paroj de junaj gedancantoj, en kolor-riĉaj kostumoj ĉarmis al la kongresanoj. Jes, la kongreso estis tre brila.

Kaj kun tiu ritmo venis, en 1954, la 15a Esperanto-Kongreso en Zaragozo, en kiu la nombro da aliĝintoj registris la plej alta de ĉiuj antaŭaj Kongresoj. En tiu kongreso de la Aragona ĉefurbo, agis entuziasme la sekretario de "Frateco" Antonio Marco kaj la sekretario de la O.K.K. Darío Rodríguez. Unu el la brilaj aspektoj de tiu Kongreso estis la Beletra Konkurso, kies Unuan Premion en originala poezio gajnis Marjorie Boulton, per la poemo "Printempo", el kiu mi ne povas eviti la tenton prezenti al vi kelkajn strofojn, kiuj estis majstre legita de sinjorino Mimó:

Printempo

Birdoj min vekas per printempaj kantoj.

Birdoj eknestas, aŭ kun molaj plumoj

flirtas, facilaj, simplaj geamantoj.

Sub nunaj heloj kaj diversaj lumoj,

pluvetoj pentras ĉielarkojn; kisoj

de ventoj flatas vangon, kaj parfumoj

de hiacintoj freŝas; Adonisoj

revivas ĉie en potenco dia;

brilas en herb' krokusoj kaj narcisoj

brilas la blanka flagro magnolia

en parko. Ĉie, ido aŭ burĝono

ekvivas. Ho! sezono ironia!

... ktp.

La aliajn premiojn gajnis: Salvador Gumá per "Pentristo", la italo Vizenzo Musella, per "Ridetoj abundas"; en "Poezia Traduko" gajnis Amalia Núñez Dubus, Eusebio Maynar, f-ino Llonĉ kaj Luis Hernández... Tre bona Kongreso!

La sekvanta jaro, 1955, la Kongreso estis en Gijón (16 HEF-Kongreso) kiu organizis ankaŭ Literaturan Feston, en kiu s-ano Darío Rodríguez legis la Raporton de la HEF-estraro, kaj tuj la Prezidanto de la Beletra Konkurso, s-ro Mariano Solá legis la verdikton de la Juĝantaro, kiu proklamis kiel venkinton de la "Unua Premio en Originala Poezio" la s-anon Francisco Vila, per la poemo "Medalo"; la Subpremion al s-ano Augusto Nunes, pro lia verko "Kanto de l' Perfido"; la subpremio en Originala Prozo estis aljuĝita al la fraŭlino Pepita Criach pro ŝia verko "Benata estu Esperanto". La "Unuan Premion pri Prozo Tradukita" oni aljuĝis al s-ano Luzo Bemaldo, pro lia traduko "Travivaĵoj de Cid" poemo de Rubén Darío, kaj la subpremion gajnis Luigi Minnaja pro lia traduko "La najtingalo" de José Espronceda. La "Unuan Premion pri Prozo Tradukita" al s-ano Antonio Marco Botella, pro lia traduko "La militestro de la ruĝaj manoj" de Bécquer, kiun legis pro foresto de la aŭtoro, Darío Rodríguez. La subpremion de sama branĉo gajnis Adolfo Tremouille... La aplaŭdoj al ĉiu leganto estis tondra. Honorajn menciojn meritis kelkaj estaraj esperantistoj.

Je la fino de la kunveno, s-ano Darío Rodríguez proponis: "ke oni petu al la hispana Komisiono de la UNESKO, ke ĝi akceptu en tiu institucio reprezentanton de nia Federacio".

Je la fino de la Kongreso, la HEF-Prezidanto d-ro Herrero petis al s-ano Darío Rodríguez legi la Rezolucion de la Kongreso, kiel pruvo ke nia Movado estas praktika kaj kultura, kaj celas tutmondan interkomprenon, same kiel l' UNESKO.

Kaj la sekvantan jaron, la 17a HEF-kongreso okazis en Barcelono, kaj oni elektis kiel gvidantoj de la kongresaj taskoj al la Prezidanto Miguel Arbona, el Majorko, kaj kiel vicprezidanto la madridanon Darío Rodríguez, kiu tiel intense devis laboradi en tiu ĉi kongreso kaj antaŭaj, ke li petis iom da ripozo jam en la proksima Kongreso, almenaŭ ĝis tiuj venontaj.

Je la komenco de tiu ĉi kongreso, la kongresanoj kolektiĝis antaŭ la Barcelona Urbodomo, kie devis okazi la solena Malfermo de la Kongreso, kaj efektive, je la 12a horo la geesperantistoj plenigis la historian kaj imponan salonegon de "Cent Konsilistoj". Kiam la pedeloj ceremonie robovestite sukcesis fendi la homamason, la aŭtoritatoj kaj la esperantistaj estraranoj okupis la sidlokojn de la prezidejo meze de impona silento: la Vicurbestro de Barcelono s-ro Bofarull invitis paroli prof. Llech-Walter, de UEA, kiu salutis la Kongreson, kaj sekve venis la vico de elstaraj hispanaj esperantistoj. La kongreso estis unu el la plej brilaj, kaj mankas paĝoj kaj paĝoj por priskribi la tutan Kongreson...

Kaj sen doni minimuman ripozo-tempon al tiuj kiuj ĝis tiam tre laboradis, venis la HEF-kongreso de Madrido, kiu ricevis esperantistoj de ĉiuj hispanaj regionoj. La kongreso okazis en la Sindikata Domo, ĝuste kelkajn metrojn fronte al la "Muzeo de l' Prado". Apenaŭ aperis en la prezidejo la Prezidanto s-ro Figuerola, kiam komencis la Kongreso, kaj kiam ĉesis lia parolado kaj la aplaŭdoj, s-ano Darío Rodríguez, la agema sekretario, montris amason da leteroj kaj telegramoj kun salutoj de ĉiuj esperantistaj socioj de la lando kaj eĉ de eksterlando. Vane estas konfirmi ke ĉiu programero estis firme debatita, kaj ekskursoj kaj vizitoj al la plej belaj palacoj de la ĉefurbo plenumitaj.

En unu el la intervenoj de Darío li esprimis sian opinion pri la signifo kaj utilo de la lingvo Esperanto, kaj tial la esperantistoj bezonas gravan gazeton. Tiuj kaj aliaj gravaj aspektoj bezonataj de nia HEF-Asocio estas en la prelego de Darío varme aplaŭditaj de la kongresanaro. Ankaŭ interesa kaj brila estis tiu Madrida kongreso.

Kaj fine, nia amiko Darío sin donis ripozon, kaj de la jaro 1957 li saltis al la jaro 1964, tio estas, de la Kongreso de Madrido al tiu de Valencio, estis ja la jaroj kiu sin donis ripozon (kompreneble escepte de la lokaj taskoj en Madrido), en tiu kongreso de Valencio, Darío Rodríguez prelegis en Esperanto pri Esperanto, kaj denove li insistis en sia opinio ke la Esperanta Movado bezonas gravajn elementojn, laŭ ekstera aspekto, egalaj al la plej gravaj nacilingvaj, kiu fariĝu digna ambasadoro de nia Movado kaj celo.

Kaj li ankaŭ konsideris necese, plialtigi la nivelon de la instrumetodon de Esperanto.

Tiuj aspektoj de nia Movado li majstre pritraktis en perfekta lingvo, pro tio la kongresanaro varme aplaŭdis lin kiam li finis sian gravan disertacion.

Kaj denove Darío devis interveni en la kongresoj, ĉar tiu 33-Hispana Kongreso okazis en Madrido, kaj en ĝi li devis denove prelegi pri la temo "Lingva ĥaoso, bremso por la progreso", en kiu li analizis kelkajn aspektojn de la hodiaŭa mondpanoramo, kaj la klopodoj kiujn ni, esperantistoj, devas fari por adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj de la mondo. En tiu kadro, li studis la nunan lingvan situacion de la Unuiĝintaj Nacioj, aŭ la Eŭropa Merkato, kiujn li konsideris ĥaosa, kaj substrekis la regresemon, kiun tiu blinda politiko nereala por nia epoko generas. La oratoro estis entuziasme aplaŭdita je la fino de tiu interesa prelego.

En tiu kongreso en Madrido kiun ni priskribas, Darío Rodríguez legis omaĝan prezentadon de s-anoj Ernesto Guillén, Rafael Vizcaíno kaj Luis Hernández, senditaj de d-ro Herrero, el Valencio...

Kaj ĉi tie finas la parto historia de Darío Rodríguez López de Silva, kaj nun mi invitas al iu ajn madridano fini tiun historion per la viveroj lastaj de tiu grava esperantisto, kiu jam forpasis en oktobro de tiu ĉi jaro, 2015, kaj kiun mi ekkonis en la jaro 1951, kaj kiun mi konsideras ekzemplodonan esperantiston...

Antonio Marco Botella