10 - Aragona renkontiĝo

ARAGONA RENKONTIĜO

GEESPERANTISTOJ EL LIBERANIMO KAJ FRATECO

RENKONTIĜAS EN ZARAGOZO KAJ ORGANIZAS

PUBLIKAN PREZENTON DE ESPERANTO

La pasintan 20an de oktobro grupeto da esperantistoj de la aragonaj esperanto-societoj de Zaragozo (Frateco) kaj de Terŭelo (Liberanimo) renkontiĝis antaŭ ol la 11a matene en la Zaragoza placo "Glorieta del Esperanto" apud la esperanta monumento dezajnita de la fratecano Jaime Benito kaj pagita de la gefratecanoj kaj kelkaj simpatiantoj de nia lingvo, okaze de la centjariĝo de "Frateco".

Poste ni iris ĉiuj kune por viziti la sidejon de "Frateco" kaj nian bibliotekon, kiu enhavas proksimume pli ol tri mil librojn, kaj kies reta katalogo, farita ĉefe de nia vicprezidanto, Eduardo Berdor, kaj de nia prezidanto, Lorenzo Noguero, oni povas konsulti ĉe jena ligilo:

Biblioteka datumbazo

Sekve la ĉeestantaro aŭskultis kaj spektis du prelegojn en kavo de la librovendejo "La Pantera Rossa", en la Zaragoza strato "San Vicente de Paúl". Kune kun la prelegantoj kaj la teknika helpanto (Fernando Arroba) ni estis entute 22 homoj.

Alberto Granados elstare prelegis pri nia lingvo, montrante al la publiko kiel Zamenhof verkadis Esperanton kaj ĝiaj ĉefaj karakterizoj kompare al aliaj naciaj lingvoj: reguleco, precizeco, kunmetado de radikoj, uzo de prefiksoj kaj sufiksoj, kreado de vortoj, fonetika skribo, kaj ankaŭ ĝia neŭtraleco kaj simpleco. Dum lia prelego li elmontris tre bonan regadon de lingvistika terminologio, kaj samtempe tre klaran kaj allogan prezenton de Esperanto por homoj, kiuj tute ne konas la lingvon.

Pablo Conesa parolis pri la Esperanta movado, laŭ vidpunkto de progresemaj kaj laboristaj homoj. Komence li parolis pri la altiro de la interna ideo de Esperanto por multaj homoj, kaj pri la nesukcesa ideo pri "homaranismo" kaj poste li montris al ni la fama rusa romanisto Lev Tolstoi, kristana homo multe engaĝiĝinta en sociaj problemoj. Li kapablis skribi esperante nur post kvar horojn de la ekkomenco de ĝia studo. Poste li parolis pri Francisco Azorín, terŭelano, arĥitekto, politikisto kaj bona esperantisto, ekzilita en Meksiko. Kaj fine pri la movado inter la amasmedioj ligitaj al laboristaj sindikatoj, ĉefe anarkiistoj.

Post la prelegoj kelkaj homoj faris demandojn al la prelegintoj kaj ankaŭ vidis etan montron da modernaj libroj en Esperanto. Eta grupeto da nekonataj ĉeestantoj montris veran intereson ekkoni la lingvon.

Entute dek kvar homoj tagmanĝis kune en centra restoracio en tre agrabla etoso kaj poste en apuda trinkejo. Alberto Granados proponis al ĉiuj fari la venontan renkontiĝon en Huesca, ĉar li jam kontaktis kun kvar esperantistoj, kaj tiel eble oni povos krei novan Esperanto-grupon tie.

Ankaŭ li volas projekti internacian pilgrimadon tra la "Vojo de Sankta Jakobo". Ĝi estos programita ĉefe por emeritaj geesperantistoj dum septembro-oktobro 2019, ĉar la plimulto de la homoj laboras dum tiuj datoj. Ŝajne la ideo ekestis tra konversacio kun la prezidanto de HEF. La longeco de tiu semajna vojirado fare de emerituloj ne estos multe pli ol 100 km. Dum la vojo estos vera sperto, dum tuta semajno, ke la enlandaj partoprenantoj praktiku nian lingvon kun eksterlandanoj, kreante novajn internaciajn rilatojn. Tio ankaŭ sendube helpos por disvastigi nian lingvon dum tiu tempo, ĉar tre eble iuj lokaj amasmedioj kaj eble naciaj kaj internaciaj disvastigos tiun eventon.