03 - Omaĝo al Antonio Marco

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Nia esperantista amiko Antonio Marco Botella naskiĝis la 23-an de marto 1921. Li estus 100-jara sed li mortis antaŭ kelkaj monatoj.

Bona omaĝo al verkistoj estas legi ties verkojn. Kun la helpo de amiko, ni pretigis elektronikan libron de la papera eldono de lia "Hispana Lirika Antologio". Ni volus ke tiu libro estu libere alirebla.

Kaj jen: en la "Bitoteko" de HEF estas je via dispono (en formato "epub" kaj "pdf").

https://hdl.handle.net/11013/6300

Anekse estas foto dum la prezento en 2014 de la publikigo de la papera eldono.

El tiu libro, jen du (p)er(l)oj kiel ekzemploj:


Kuraĝi, sveni, senti sin kolera,

acida, tolerema, milda, ĝena,

kontenta, morta, viva kaj ĉagrena,

fidela, fia, tima aŭ tenera.

Supozi nur en bon’ l’ ekziston vera,

aperi gaja, trista, fidoplena,

aŭdaca, ofendita, forta, svena,

ĵaluza, digna, simpla aŭ fiera...

Postulas ankaŭ tiu amosento:

venenon trinki kvazaŭ dolĉan vinon,

ĉielon ĝui en inferturmento,

por elreviĝo doni mem l’ animon,

la vivon sen perfort’ kaj violento..

jen am’: laŭ homo spertis l’ amfascinon.

Lope de Vega


Ĝi estas neĝ’ kaj fajro, frida varmo,

glaci’ kaj brulo, vundo ne dolora,

feliĉa rev’ kaj tamen plej angora,

ripoz’ laciga kaj ĉagren’ kun ĉarmo...

Ĝi estas tim-kuraĝo, rid’ kaj larmo,

profunda sent’ en la silent’ sonora,

senzorgo kun impulso tre fervora,

ja tio estas pura Am’ sen garno.

Ĝi estas plenliber’ en mallibero,

kaj kredas amikecon tute vana,

plezuron sentas ene de l’ sufero...

Amor’ ĝin skuas, ofte uragana,

ĝi estas Paradizo kaj Infero,

espero, vivo, mort’ kaj flam’ vulkana!

Quevedo


Mirindaj du sonetoj kiuj vibras ĉirkaŭ la granda Sono de la Amo.

Amike, Lorenzo


Krome: Jen iama intervjuo farita de Santiago Torné i Grau (same ĵus forpasinta)


Okaze de la 90-a jardatreveno de veterana esperantisto.

Intervjuo al nia s-ano Antonio Marco Botella


Hodiaŭ ni intervjuas al nia samideano Antonio Marco Botella, unu el la plej oftaj prelegantoj en la Internaciaj Esperanto-Semajnoj organizitaj en apudmaraj katalunaj urboj. Li naskiĝis en Callosa de Segura (Alicante) la jaro 1921, kaj esperantistiĝis en 1937, t.e. en plena intercivitana hispana milito.

Demando: Kio impulsis vin kaj al la gejunuloj de tiu epoko lerni Esperanton?

Respondo: Esperanto estis tiam por ni pli ol lingvo internacia, idearo por paco kaj interkompreno inter la popoloj, fakte ĝi signifis pli ol lingvo utila, idealon pri universala socia frat-unuiĝo, kaj mi lernis ĝin en la Centro Esperantista de mia urbo, fondita en 1932, kun sidejo en la popoldomo de Callosa de Segura unue, kaj iom poste en sidejo luita nur tiucele. En mia kurso ĉiuj ni estis junaj kaj praktikis la lingvon promenante surstrate ĉiutage en tute amikeca etoso. Tio tute simple signifis, ke la ofta praktikado ebligis al ni, post ne longe, paroli tre flue Esperanton.

D: Kio okazis al la esperantismo post la fino de la intercivitana hispana milito?

R: Kompleta malapero de la Esperanto-Centro en mia urbo kaj malpermeso en la tuta Hispanio, tiel radikale ke eĉ kiam ĝi estis permesita kiel HEF en nia lando (1947), la Centro de Callosa de Segura daŭre oni ne permesis ĝin oficiale. Sed mia vivo estis alia afero, ja mi ne restis en nia lando je la militofino, ĉar de la tranĉeoj kie mi estis en tiuj momentoj, mi kun kelkaj kolegoj rekte enŝipiĝis kaj ekziliĝis ĉe Nord-Afriko, pli konkrete en Alĝerio, tiam franca kolonio. Ĉiuj hispanaj respublikanoj ekzilitaj estis koncentritaj en Kampoj de Rifuĝintoj, kaj mi estis destinita al tiu pli granda kreitaj en Alĝerio, Koncentrejo en Boghari, tute proksima al Atlaso, kie la varmo dum tage estas sufiĉe alta, kaj dum nokte terure malvarma.

D: Kaj ĉu tiel finiĝis via esperantista aktivado?

R:Tute ne! En tiu koncentrejo ni, la rifuĝintoj, petis al la francaj aŭtoritatoj permeson por gvidi kursojn: pri matematiko, astronomio, muziko, gramatiko, poezio, filozofio, franca, angla kaj esperanta lingvoj k.t.p. Ni, la esperantistoj, metis sur la kultura tabulo de la Kampo anoncon kunvokante al kunveno al ĉiuj esperantistoj de la Koncentrejo, kaj ni konsentis organizi Esperanto-kurson, kies gvidanto estis la plej junaj el ili, t.e. Antonio Marco Botella, verŝajne ĉar estis tiu kiu pli flue parolis la internacian lingvon.

La historio estas multe pli longa, sed mi penos malongigi ĝin: post pluraj monatoj de la funkciado de la kursoj, la Direktoro de la Koncentrejo akorde kun la franca registaro, por premii al la profesoroj de tiuj kursoj, decidis krei "Kampo de Intelektuloj de Hispanaj Rifuĝintoj" en Cherchell, en tute bela strando, kaj ĉiuj la profesoroj (inter ili mi mem) estis destinitaj al tiu speciala Koncentrejo. Denove ni ripetis la sperton de la antaŭa Kampo, t.e. oni organizis novajn kursojn, (ankaŭ tiu de Esperanto) kaj denove mi estis elektita por gvidi ĝin.

Sed la eventoj rapidis tro, kaj tiam eksplodis la Duan Mondmiliton. Kiel sekvo de la mobilizo de francoj, oni bezonis eŭropanojn por okupi ilian laborpostenojn, kaj la franca registaro permesis ke multaj rifuĝintoj povis okupi ilin, kaj jen denove ke mi estis unu el la liberigitaj, kiu okupis laborpostenon en kompleta libero. La urbo kie mi trovis laboron estis Oued-el Alleug. Kiam mi estis sufiĉe konita en la urbeto, mi organizis Esperanto-kurson, senpage, akorde kun mastro de kafejo araba, kaj la sola kondiĉo kiun mi postulis estis ke la lernontoj regu la francan lingvon, ĉar en tiu momento mi ankoraŭ ne regis la araban por la instruo.

D:Kiam kaj kial vi revenis al Hispanio?

R: La mondmilito atingis ankaŭ Alĝerion, kaj tiam la francaj aŭtoritatoj opiniis ke ni, hispanaj respublikanoj kiuj batalis kontraŭ la faŝismo, ni "devis" ankaŭ batali kun ili kontraŭ germanoj kaj italoj. Efektive, multaj hispanaj rifuĝintoj sin prezentis kiel voluntuloj, sed aliaj kiel mi mem kaj aliaj, opiniis ke ĉar Francio kaj Anglio perfidis al ni respublikanoj per ilia politiko pri "Ne Interveno", tute ne meritis nian helpon, kaj kiam la politiko en Hispanio ŝajnis iom mildiĝi, mi kaj aliaj rifuĝintoj decidis reveni en Hispanion, fakte oni bezonis ke hispanaj demokratoj estu pretaj por finigi la diktatorecon en nia lando.

Sed jam alveninta en Hispanio oni povis konstati ke la politika situacio en nia lando tute ne mildiĝis, kaj en la jaro 1947 mi kaj pli ol ducentoj da liberpensantoj estis arestitaj dekon da tagoj en la "Karcero Modelo" de Alicante, kaj post tiu evento mi opiniis pli oportuna serĉi laboron malproksime de mia urbo: Granado, Seviljo, Barcelono kaj Zaragozo…

D: Ĉu vi bonvolas iom diri al ni pri via aktivado en nia Movado kiam jam Esperanto estis permesita en Hispanio?

R: Mi alvenis en Zaragozo en la jaro 1949, kaj apenaŭ tie alveninta kaj kontakte kun la estraro de la zaragozaj esperantistoj, mi petis ilin permesi al mi organizi Esperanto-kurson, ja ili timis tion fari ĉar antaŭ kelkaj monatoj faŝîstoj invadis la E-Centron kaj brulis dokumentojn de la Societo dum la frankismaj autoritatoj, informitaj, rigardis aliflanken. La partopreno de gejunuloj en mia kurso estis tiel alta kaj entuziasma, ke baldaŭ la ĉambroj de nia sidejo ĉe strato Santa Isabel estis nesufiĉaj por la instruado de tiom da gelernantoj kaj post ne longe nia E-Societo estis unu el la plej fortaj el nia lando: ĉiutage ni kunvenis en la Centro kaj kune promenis tra la promenejo Independencia parolante Esperanton.

Baldaŭ mi okupis la sekretariejo de la Societo (dum longaj jaroj), administranto de "Fundación Esperanto", ĉeforganizanto de la Hispanaj E-Kongresoj en 1954 kaj 1983 kaj ankaŭ de la SAT-Antaŭkongreso ĉe Valo de Ordesa en 1986.

D: Ni supozas ke vi estus premiita pro via diversa aktivado, ĉu ne?

R: Efektive, mi ricevis la unuan premion por la plej bona traduko en beletra konkurso okazinta en Gijon en 1955: "La militestro de la ruĝaj manoj" de Becquer; Unua Premio pri Poezio en la konkurso okazinta en Alquerias (Murcio) en 1994 per la poemo "Fantazio en Murcia nokto"; Unua Premio en la Internacia Beletra E-konkurso "Francisco Máñez" okazinta en Cheste (Valencia) en 1997. Laste, kiel agnosko al mia beletra kaj esperantista aktivado, mi ricevis en la 15ª Internacia Esperanta Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazinta en Tossa de Mar (oktobro 2007) la "Premion Ada Sikorska Fighiera" (4ª eldono).

Aparte de tiuj beletraj konkursoj, mi estis ofta preleganto, kunlaboranto de "Sennaciulo", "La Gazeto" k.a. Ĉefredaktoro de "Boletin" dum preskaŭ naŭ jaroj, kaj pli ol naŭ jaroj ankaŭ fondinto kaj ĉefredaktoro de "Kajeroj el la Sudo".

Tre grava, kvankam preskaŭ ne konata: diskrete mi estis unu el la plej aktivaj solvanto de la krizo pro loĝejo kiam ni perdis ĝin pro ekonomiaj problemoj, kiu minacis eĉ la pluekziston de nia Societo.

D: Ni scias ke vi verkis plurajn priesperantajn librojn, kiom da el ili vi publikigis?

R: Mi publikigis jenajn librojn en esperanto kaj en la hispana lingvoj:

  • "Kronikoj el la historio de Frateco" (1983).

  • "Analoj de la Hispana Esperanta Movado"(1987). Duvoluma reeldonita en 1989.

  • "60 jaroj de Esperanto en Callosa"(1992).

  • "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" (1995), reeldonita en la sama jaro de la kultura institucio "Fernando-el-Católico" de la Provinca Deputitejo de Zaragozo.

  • "Laboristaj E-Kronikoj"(1996), eldonita en Beauville (Francio) kaj prezentita en Parizo.

  • "Unu jarcento de Esperanto en Aragono"(2000).

  • "Esperanto en la Valencia Komunumo" (2001).

  • "Vivo kaj verkaro de Julio MANGADA"(2003) ene de la festlibro "Klaro kaj Elasto", eldonita en Germanio, kun partopreno de aliaj aŭtoroj kun diversaj temoj.

  • "La popolstilo en la poezio de Garcia Lorca" (2004) ene de la libro "Dekalogo" kun aliaj verkistoj.

Laste publikigitaj:

  • Esperanto en Katalunio"(2005);"La odisea del Stanbrook"(2007);"Crónicas del Movimiento Obrero Esperantista" (2009).

Finverkitaj sed ankoraŭ ne publikigitaj:

  • "Perlas-Líricas-de-Al-Andalus"(Versio-en la hispana lingvo de tiu publikigita en Esperanto). "Zaragozo en la poezio de Al-Andalus", "Lirika Hispana Antologio", "Episodios y Leyendas Callosinas", "El Esperanto en el Pais Vasco" k.a.

P:- Kaj kiel fina demando ĉu vi povas informi al ni tre sinteze pri kiu el viaj verkoj ricevis pli bonan kritikon?

R.-Sendube "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" laŭ opinio de europaj altnivelaj intelektuloj: tiu verko priskribas la biografiojn de 179 poetoj kun la plej bona el la poemoj de ĉiu ili dum la periodo kiam la araboj okupis Iberion (756-1492). Dum tiu epoko floris en nia lando ne nur tre bonaj poetoj sed ankaŭ la plej gravaj sciencistoj dum pluraj jarcentoj. Eble pro certa modesteca sento mi neniam publikigis tiujn kritikojn aperintaj siatempe en gravaj esperantistaj eŭropaj revuoj, sed mi gardas ilin en miaj arkivoj.

La verkanto de tiu ĉi intervjuo dankas al s-ro Marco Botella pro liaj afablaj respondoj.

Santiago T. Grau