12 - Zamenhof-Tago 2021

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Karaj geamikoj:

Ofte, leteroj kaj mesaĝoj finiĝas per bonaj deziroj. Ĉi-okaze, mi preferas komenci per ili:

SANON, AMON, ĜOJON kaj OPTIMISMON por vi kaj viaj amataj personoj!

La komencliteroj de tiuj vortoj estis hazarde (aŭ ne) SAĜO. Oni diris, ke inteligenta homo estas kiu scias elekti la rimedojn por atingi celojn kaj saĝa homo estas kiu scias elekti la celojn.

Dum multe da jaroj, ni festis (kaj festos) la Zamenhof-Tagon okaze de la 15a de decembro, datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Tiu tago, laŭ propono de J. Baghy, same estas celebrata kiel Libro-Tago kaj iel estas alia okazo por celebri Esperanton.

En la pasinta kaj nuna jaro, la situacio estas komplika pro la tutmonda pandemio. Iel estas pli da distanco (fizika) kaj problemoj. Tamen, nova cirkonstanco estas ŝanco por revidi nin mem kaj revalorigi la vivon laŭ nova perspektivo.

Ĉi-jare denove ni preferas esti prudentaj kaj ne programi ĉeestajn renkontiĝojn en nia sidejo. Ni ne faros Zamenhofan bankedon... Sed la vivo daŭras. Ekstere, je la dua ĵaudo de ĉiu monato, simpatiantoj renkontiĝas. Ekzistas grupo de "WhatsApp" por interkomunikado. Kaj ĉiam E-libroj atendas nin. Kiel diris la brazila verkisto Monteiro Lobato, "lando fariĝas per homoj kaj libroj". Kaj en nia E-lando enestas mirindaj elementoj.

Laste sed elstare, indas kaj endas memori, ke en la radiko de esperant(ist)o(j) troviĝas la espero: ke la deziroj supre menciitaj estas ne nur io kio alvenas pasive sed io kion ni kapablas plilumigi.

Amike kaj "fratece"

Lorenzo Noguero

Kaj jen ligilo al du belaj poemoj de brazila verkistino Maria Nazaré Laroca. La unua ("Kajto"), iel estas invito flugi kaj vivi:

https://www.youtube.com/watch?v=ZSO_oXFafHk&t=9s

Maria Nazaré Laroca - Kajto - La semanto - Esperanto

P.S.: Anekse estas bildoj pri la 15a decembro (Esperante kaj hispane) kaj pri Libroj.