12 - Zamenhofa tago

PRELEGO JE LA ZAMENHOFA TAGO

fare de Pablo Conesa, instruisto de la progresiga kurso

La 18an de decembro, mardo, nia samideano Pablo Conesa, instruisto de la progresiga kurso, faris prelegon pri "Esperantaj teritorioj", kaj samtempe li montris bildojn pri ili, pere de komputila prezentado.

La prelego ŝajnis tre interesa al ĉiuj la ĉeestantoj, kiuj tute ne konis ion pri la ekzisto (nune kaj inta) de tiuj mondaj lokoj, krom nia prezidanto, Lorenzo Noguero, kiu aldonis kelkajn interesajn datenojn.

Esperantaj teritorioj estas lokoj, kie Esperanto estis oficiala lingvo. Ili ne estis veraj landoj, sed kvazaŭlandoj ne agnoskitaj de aliaj nacioj.

MORESNETO

Post la fina venko sur Napoleono, la venkintoj refaris la limojn de la Eŭropaj landoj kaj tiam aperis novaj ŝtatoj. Inter Prusio kaj la Unuiĝintaj Provincoj (nune inter Belgio kaj Germanio, ĉe la limo kun Nederlando) estis grava zinka minejo, kiun ambaŭ landoj volis ekspluati. Neniu el tiuj landoj interkonsentis doni ĝin al alia, kaj fine ili decidis en 1816 krei novan neŭtralan teritorion administrata de ambaŭ landoj. Fakte ĝi apartenis al neniu el ili: ĝia nomo estis Neŭtrala Moresneto. La du najbaraj landoj elektis la estraron de Moresneto, kies surfaco estis proksimume 3,5 km2.

La Neŭtrala Moresneto daŭris 103 jarojn (ekde 1816 ĝis 1919); kiel aliaj landoj havis propran flagon kaj nacian himnon, eĉ dum iom pli ol du semajnoj ĝi uzis proprajn poŝtmarkojn, ĝis la malpermeso uzi ĝin fare de liaj najbaraj landoj.

En 1885 ekfiniĝis la zinkaj minejoj. Tiam, Wilhelm Molly, fama kuracisto kaj esperantisto, kiu laboris en la zinka entrepreno proponis, ke Moresnet iĝu Esperanta-ŝtato kiel ĉefa ideo por pluvivigi Moresneton kaj je 1908 tiu ŝanĝo sukcesis.

Wilhelm Molly

La novaĵo diskoniĝis en pli da 150 ĵurnaloj el la tutaj mondopartoj.

La Neŭtrala Moresnet ŝanĝis sian nomon al Amikejo. Tie oni multege instruis Esperanton, sed post la tempopaso, la afero perdis elanon, kaj la esperanta kvazaŭ ŝtato Amikejo malaperis per si mem antaŭ ol la Unua Mondmilito. La Neŭtrala Moresnet malaperis post tiu terura evento.

Ekde 1919 ĝi estas parto de Belgio.

Jen sekve jutuba video pri Moresneto:

LA INSULO DE LA ROZOJ

Ĝi estis provo de petrola platformo ĉe la Adriatika maro, sude de la rivero Po, tre proksime de la itala marbordo (pli malpli 1 km for). Ĝia surfaco estis proksimume 400 m2. Ĝi estis fine konstruita kiel inĝeniera projekto por poste fari aliajn.

Je 1968 la konstruisto deklaris tiun platformon sendependa de Italio kaj estis nomita kiel Insulo de la Rozoj. Verŝaine tie estis restoracio, nokta dancejo, vendejo de memoraĵoj kaj poŝtejo (oni printis siajn proprajn poŝtmarkojn) kaj Esperanto estis oficiala lingvo. La inĝeniero ne estis esperantisto.

Meze sidas Albino Ciccanti

La elekto de esperanto kiel oficiala lingvo estis konsilata de bolonja esperantisto, la franciskana frato Albino Ciccanti, tre aktiva esperantisto en Rimini.

La itala registraro ne konsentis pri tio, ĉar ilii ne pagis impostojn. La 25-an de junio 1968, 55 tagojn post sia deklaro de sendependeco, la Respubliko de la Insulo de la Rozoj estis kaptita de italaj aŭtoritatoj, pri kio Respubliko amare deklaras "la sola milito kiun Italio iam gajnis". La italaj policanoj okupis ĝin kaj forigis la homojn kaj poste oni faligis parton kaj mara ŝtormo finis la detruon. Ĉio falis ĝis la fundo de la maro.

Jen sekve jutuba video pri la Insulo de la Rozoj:

PRINCLANDO DE RIVERO HUTT

Kaŭze de kverelo kun Aŭstraliaj aŭtoritatuloj, la proprietario de granda bieno ĉe la okcidenta Australio, proksime de la Hinda Oceano, pli malpli 500 km norde de Perth, deklaris sian farman bienon sendependa je 1970 (ĝia surfaco estis proksimume 75 km2).

Li mem sin deklaris princo kaj eĉ stampis monerojn.

Nuntempe ĝi estas turisma allogaĵo, kie la internacia lingvo estas unu el la tri oficialaj: angla, franca kaj Esperanto.

Oka artikolo de la Konstitucio de tiu Princlando

Jen sekve jutuba video pri la princlando de rivero Hutt:

ZAMENHOFA FESTO EN FRATECO

Post la prelego, ni tostis je nia sano kaj je Frateco kaj amike babilis kaj manĝetis ĉiuj kune.

Fine oni deziris unu la alian feliĉajn Kristnaskajn festojn kaj bondezirojn je la venonta jaro 2019 kaj adiaŭis nin ĝis la 8an de januaro.