10 - Forpasis "la Nepo"

FORPASIS LOUIS-CHRISTOPHE ZALESKI-ZAMENHOF

LA SOLA NEPO DE LA FONDINTO DE ESPERANTO

Elhispanigita kaj libere adaptita el la retejo de HEF

La 9an de oktobro mortis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatoro de Esperanto-lingvo internacia, d-ro Luis Lázaro Zamenhof, kaj la sola membro de la familio Zamenhof, kiu postvivis la holokaŭston, mortis en sia hejmo en Parizo. Zaleski-Zamenhof naskiĝis en Varsovio en 1925, kun la nomo Ludwik Zamenhof, kiel lia avo.

Lia patro, Adam Zamenhof, prestiĝa oftalmologo, estis mortigita de naziaj trupoj post la invado de Pollando. Ankaŭ liaj onklinoj Sofia kaj Lidia estis mortigitaj, kiel la plimulto de la judoj, kiu loĝis en teritorioj regataj de la nazioj. Nur la edzino kaj la filo de Adamo povis eskapi el la varsovia geto. Ludoviko prenis fikcian nomon, Krzysztof Zalessky, kiu kombina kun la propra konserviĝis post la milito.

Louis Christophe Zaleski-Zamenhof specialiĝis pri civila inĝenierado kaj disvolvis brilan profesian karieron, unue en sia hejmlando kaj poste en Parizo, kie li ekloĝis fine de la 50-aj jaroj, kaj kie li adaptis sian nomon al la franca. Liaj inĝenieristikaj projektoj estas disvastigitaj en multaj landoj de la mondo.

Li tenis kontakton kun la mondo de Esperanto, kie, eĉ en sia maljuneco, li estis ame konata kiel "la nepo", kaj dum multaj jaroj li salutis ĉe esperantaj renkontiĝoj kiel familia reprezentanto de la fondinto de nia internacia lingvo. En la lastaj jaroj, pro la difektoj de ilia sano, estis liaj filinoj, kiuj ludis tiun rolon. Unu el ili, Margareta Zaleski-Zamenhof, partoprenis la Hispanan Kongreson de Esperanto okazinta en Málaga en majo 2019.

La interesaj vivoj de avo kaj nepo estis kolektitaj en libro de intervjuoj de Louis-Christophe kun la pola ĵurnalisto Roman Dobrzynski, eldonita sub la nomo "Strato Zamenhof" kaj dufoje prezentita en Aragono. La unua prezentado de la libro al la generala publiko okazis la 20an de junio en Madrido, en la sidejo de la kulturinstitucio por la juda kulturo Centro Sefarad-Israel. La dua prezentado estis en Zaragozo, la 22an de junio, en la Aragona Biblioteko. Intervenis: Lorenzo Noguero (Prezidanto de FRATECO), José Vicente Celaya (eldonisto de “Libros Certeza”), Ernest Kowalczyk (“Instituto Polaco de Cultura”) kaj la aŭtoro Roman Dobrzyński. Lorenzo pretigis prezentadon kun bildoj pri la libro kaj pri Zamenhof kaj Esperanto.nKrome, oni spektis 5-minutan videon “Zamenhof en Varsovio” kie parolas la nepo L.-C. Zaleski-Zamenhof.

Pri la libro "La strato Zamenhof"

Prezentado de la libro en Zaragozo

La prezentado al la esperantistoj okazis dum la Hispana Kongreso de Esperanto, la 24an de junio en Teruelo. La eventon partoprenis alia reprezentanto de la Pola Instituto pri Kulturo, ties respondeculo pri lingvo kaj historio, Ernest Kowalczyk, kiu parolis al la ceestantoj en preskau senriproca Esperanto.

Prezentado de la libro en Teruelo, en la HEK

En 2017, okaze de la centjariĝo de la morto de d-ro Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio kunlaboris en la eldono, zorge de la aragona eldonejo Certeza, de la hispana versio de la libro.

Hispanaj esperantistoj kaj el la tuta mondo volas montri sian malĝojon pro la morto de la inĝeniero Zaleski-Zamenhof, memori la tragikan sorton de lia familio Zamenhof, viktimoj de la antaŭjuĝoj de totalisma reĝimo, kaj festi la vivecon de lingvo, kiu, iniciatita de lia avo, daŭre estas ligo de komunikado kaj amikeco super geografiaj kaj sociaj baroj.