2016 - Kanto pri Hispanio

KANTO PRI HISPANIO

Antonio Marco Botella

Callosa de Segura, jaro 1937

La 12an de januaro, post peto de nia Prezidanto, Lorenzo Noguero, nia veterana samideano Antonio Marco kantis en "Frateco" kanzonon originale en Esperanto, tre bela, kiun li lernis kiam li studis Esperanton en la jaro 1937. Plaĉis al ĉiuj kaj unanime aplaŭdis! Sekve oni povas legi tiun kanton...

Al la alia land’

bela golfa rand’

tien la pensoj reiras

en Hispani’

amo venis al mi.

Bildoj de la scen’

horoj de ĉagren’

pensoj fabrikas nur nulojn

por tia am’

ne ekzistas balzam’.

(Refreno)

En la belland’ Hispani’ mi esploris

kaj en la urb’ Valenci’ loĝis ŝi

ho! kiel bele la floroj odoris

dum somer’ en la bel’ Valenci’.

Plej dolĉa ŝi kiel roz’ en mateno

Ne destinita de sorto por mi

mi forveturis sed malgraŭ la peno

tenas kor’ la belland’ Hispani’

Tien iras mi vojaĝe,

al hispana suna flam’

tamen petis ŝi kuraĝe:

diru min vorteto pri am’.

Vi ne plu restu ŝi saĝe konsilis

kaj sian manon etendis al mi

edzina ringo el ĝi ore brilis,

do, adiaŭ mia kara knabin’

Ĉu mi dormas nun

ĉu vekiĝas nun

ĉiam mi vidas okulojn

kies allog’ estas nura mensog’.

Mia idili’ estas fantazi’

pensoj fabrikas nur nulojn

de tiu kor’, nur restas memor’

(Refreno)