2014 - Pri Ŝevĉenko

PRI ŜEVĈENKO EN ZARAGOZO

Publikigita en la paĝo 6 de la bulteno nº 407 de HEF

"Boletín" (julio-septembro 2014)

En la E-Grupo "Frateco", la 22an de julio, okazis kunsido dediĉita al ukraina poeto Taras Ŝevĉenko.

Enrique Navarro, Sekretario de la asocio, alportis librojn en Esperanto ricevitajn el Ukraino danke al lia amiko Volodimir Pacjurko.

Meze: E, Navarro, sekretario; dekstre: L. Noguero, prezidanto.

Taras Ŝevĉenko (1814-1861) estis ukraina poeto, kaj ankaŭ pentristo. Liaj literaturaj verkoj estas ofte konsiderataj kiel la fondo de moderna ukraina literaturo, kaj iuparte de la moderna ukraina lingvo. Li ankaŭ verkis ruslingve, kaj faris multajn majstrajn pentraĵojn.

Unu tre fama poemo estas "Testamento", kiu havis kaj plu havas grandan influon al la ukraina kulturo. Ĝi estis tradukita al pli ol 150 lingvoj estas konataj pli ol ok esperantaj kaj ĝi fariĝis bayo por multaj muzikaĵoj.

Oni komentis ke en Hispanio apenaŭ ekzistas libroj de aŭ pri tiu poeto.

Kurioze, en la "bitoteko" de Hispana Esperanto-Federacio aperas iama artikolo kun la poemo "La Testamento" (esperante kaj hispane).

Oni parolis pri la komplika vivo de T. Ŝevĉenko okaze de la 200-jara datreveno de lia naskiĝo.

Fine, oni legis kelkajn versojn en Esperanto omaĝe al li kaj al la ukrainaj samideanoj.

Certe vortoj estas fortoj: "Nia kanto pereos neniam".

Lorenzo Noguero

Prezidanto de "Frateco"