2017 - La tajfo de Badajoz' (II)
KRONIKOJ PRI LA TAJFO DE BADAJOZ' - (2)
El la verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" eldonita en 1995
verkis: Antonio Marco Botella
Publikigita en la paĝoj 26-29 de la bulteno nº 417 de HEF
"Boletín" (januaro-marto 2017)
(Daŭrigo de la bulteno nº 415) Jen la ligilo al la antaŭa parto:
Akiris grandan famon kiel poeto en la kortego de Mutawakkil, Abü Muhammad Abd al-Mayid ibn Abdun, naskiĝinta en Evoro, sekretario de Mutawakkil kaj aŭtoro de elegio pri la falo de la dinastio Aftasia kaj morto de Mutawakkil, kiam almorabidoj konkeris Badajoz, tre fama en arabaj medioj, sed mi ne ĝin tradukos, ĉar, samopinie kun kelkaj prestiĝaj arabistoj, pensas, ke mankas al tiu poemo minimumaj valoroj lirikaj. Vere ĝi estas frida pedanta retorika rakonto, kiun mi preferas ne reprodukti. Brilas la mallongaj poemoj de Ibn Abdun, ĉar ili krom lirike bonaj, ne forlasas tiun helon de versoj pripensindaj:
La rigardo de l' destino
lasas spurojn kaj afliktas.
Kial plori pri ĥimeroj
kaj fontamimagoj brilaj?
Mi avertas vin senĉese,
ne dormiĝu tre trankvila
antaŭ la ungeg' kaj dentoj
de sovaĝleon' tremiga.
Estas tamen la destino
tiu, kiu determinas,
kiel paco devas veni,
kiel la milit' finiĝas,
ne dependas ĝi de l' glavo
nek de militist' senbrida,
ne vin trompu la miraĝo
de supozo erariga.
Dio volu vin pardoni
pro la pensoj plej malicaj,
sed ĉu la destino mastras
la destinon mem rigidan,
se fortuno kapricema
la fatalon mem perfidas?
Ni ne povas ja eviti
tiujn vundojn ĉiam tristajn,
kiujn ni persiste faras
per la duboj pridestinaj.
Penu haste rememori,
ke la ŝtatoj ĉiam viglas
ne nur per la saĝ' de homoj,
sed precipe se helpitaj
de la scio senegala:
nia Dio, pov' senlima!
Ibn Abdun forpasis en la jaro 1134.
Unu el la plej distingindaj poeto de la regno estis Abü Muhammad Abd Allah ibn Sära, naskiĝinta en Santarem [*], loĝanta multajn jarojn en Sevilo.
[*] Santarem: urbo sur rivero Tajo, kiu situas en la regiono de la antikva portugala regiono Ribatejo.
Li estis, krom bonega poeto, ankaŭ klera reganto de la lingvo kaj gramatiko araba. La aŭtoro de la verko "Dajira" aperigas en la libro, inter aliaj, ĉi tiun poemon:
La oranĝarbo
Tiuj oraj heloj brilaj
palpebrantaj inter branĉoj
per koloroj tiel vivaj,
ĉu ja estas ruĝaj braĝoj
aŭ la vangoj ĉarme lindaj
de knabinaj dolĉrigardoj
aperantaj inter ŝtofoj
de lukspalanken-ornamoj?
Ĉu la branĉoj balanciĝas
aŭ tali' de belaj damoj
vibras pro la emocio
kaj suferoj de la amo?
L' oranĝarbon mi ekvidas,
ĝiaj fruktoj kvazaŭ larmoj
montras sin kolorigitaj
per la ruĝ' de amo-flamo,
certe pro l' amarsuferoj
de amoro sen balzamo.
Fruktoj kun aspekt' glaciaj
kvazaŭ per magiaj manoj,
eltiritaj el la grundo,
kies gust' kaj riĉenhavo,
se faritaj suka vino,
plezurigos la amantojn.
Kiel karneolaj pilkoj
estas tiuj or-oranĝoj,
kiuj sur la branĉoj pendas
kvazaŭ flav-ŝton' el topazo,
dum zefiro ilin batas
kun obstina vigla ardo…
Ni kelkfoje ilin kisas,
alifoje nur per flaro
ni parfumon sorĉan sensas
aŭ l' knabinan vango-ravon!
La brila lirika stilo de Ibn Sära aperas en tiu ĉi poemo verkita ankaŭ de la eminenta poeto:
La zefiro kaj la pluvo
Se vi ĝu-mildiĝon celas
per la brizo de zefiro,
sciu tuj, ke ĝi kunportas
mosk-aromon kaj trankvilon.
Venas ĝi kun riĉa ŝarĝo,
kiun portas mesaĝisto,
konsistanta el parfumoj
de l' amata kaj sopiroj.
Provas la venteg' kostumojn
kaj elektas luksan nigron,
nub-mantelon pretigitan
tie supre kun gracio.
Estas nuboj pluvŝarĝitaj
salutantaj la narcisojn,
kiuj en ĝarden' atendas
bonan pluvon kun avido;
poste, nuboj fine ploras,
dum evitas floroj ridon.
La nubaron grund' instigas
meti al mantelo finon,
kaj la nuboj zorge teksas
per lerteco de la fingroj
fantazian ornamaĵon
per broditaj flor-kapricoj.
En la kortgo de Badajoz brilis kiel poeto ankaŭ Abü-l-Hasan al-Qurasi al-Uŝbuni Abd al-Rahmän ibn Muqäna, naskiĝinta en urbeto nomata Alcabideche, tre proksima al Cintro, kiu jam elstaris kiel tia en la kortegoj de Malago kaj Sevilo verkante multnombrajn poemojn, inter ili unu dediĉitan al la reĝo de Malago, Idris la 2-a. Tiu ĉi reĝo regis dufoje la Malagan teritorion kiam ĝi estis sendependa (1043-1047 kaj 1053-1055). La indikita poemo diras:
Laŭdo al la reĝo Idris
Jam la unua ektagiĝo
helis por mi lume klara.
Donu al mi vinon, antaŭ
ol la muezin' preĝklama
firme krios kun soleno:
"nur Alaho estas granda!"
Post miksiĝ' de vin' kaj akvo
vaste sur la frunt' gutadas
inter liaj tristaj faltoj
kvazaŭ fajnaj perloj blankaj
kaj unue ili ŝvebas,
jen bobel' aerpendanta,
poste turnas kiel ringoj
antaŭ kamelnazo kalma.
Plaĉas drinki dum festenoj
kun junuloj malavaraj,
kiuj montras sin ĝentilaj,
mirtojn serĉe interŝanĝas;
plie, ili trinkas vinon,
kiun knabo bel-vizaĝa
verŝas haste laŭ rapido
de gazelo vigle arda...
Rigardadi belan knabon
ĉiam estas ja agrabla,
kiam sur l' eburan frunton
la gagataj haroj falas
aŭ kiam ekfloras rozo
sur jasmena vango pala.
Lia branĉ-talio kurbas
kvazaŭ sabl-montet' elstara,
kaj el nokte nigraj haroj
ŝprucas la vizaĝo blanka.
Rozoj el la ektagiĝo
vekis per roseroj ĉarmaj
la narcisojn bonodorajn
per gutado kvazaŭ larma,
dum Plejadoj estingiĝis
en la horizonto rava,
same kiel la jasmenoj
en la blanko-hel' forsvagas.
La tenebr-flugilo nokta
fuĝas de l' aŭror' venanta,
kiel nigra korv' forflugas
kaj malkovras l' ovojn blankajn.
Tian kiam sun' aperas,
restas ĉiuj blindumataj,
ja la suno estas Idris,
filo de la granda Yayä,
fil' de Ali, fil' de Hammüd,
Princo de kredantoj, fama!
Kiel oni povas konstati, en la poemo montriĝas ekscesa laŭdado, precipe se oni rimarkas, ke temas pri regolo (reĝeto) ne elstara inter la ceteraj de la al-andalusaj regnoj, ja la tajfo de Malago estis sufiĉe malgranda, sed ni tuj diru, ke tiuj pompaj laŭdaj versoj intencas nur imiti la protokolon de la tiama kortego de Bagdado, dum la periodo de la al-andalusa tajfo-regnoj sufiĉe influa. Ibn Muqäna sentis grandan nostalgion pri la vivo kamparana, kaj kiam maljuniĝis revenis al sia naskiĝloko, kie laboris kiel simpla kamparano ĝis lia vivo-fino.
Alia elstara poeto de sama kortego estis Abü Abd Alläh ibn al-Bayn, de Badajoz. Pri tiu ĉi poeto rakontas al-Bassan, aŭtoro de la verko "Kitab al-Dajira", ke en certa okazo konversaciis al-Bayn kaj Ibn Sära, kiam tiu ĉi lasta poeto improvizis poemon kaj diris al la alia: - Bonvolu kompletigi jenajn versojn, kaj li recitis:
Kiel junulin' adolta
estas tiu ĉi bedaro,
kies belaj vestoj montras
jen tunikon, jen floraron:
verd-vestiĝas la printempo,
floroj estas juvelaĵoj…
Ibn Bayn daurigis:
Kaj langvora pro suferoj
krizo estas la amantoj,
kaj la fulmo ĝia koro,
kian plendas ĝi pro amo.
Pluvo estas ĝia ploro
kiam ĝi elverŝas larmojn,
se l' amanto ne komplezas
l' aspirojn de la damo.
Kaj la floro ĝoje ridas
al ĉiel' kaj al bedaro.
Laŭ Maqqari II, pĝ. 418, tiu sama sceno okazis inter Ibn Sära kaj Abü Bakr al-Qabturnu, sed ĉiukaze la sceno estas fidele reproduktita.
Nepre ni devas mencii ne nur kiel poeton sed kiel antologiiston kaj historiiston la eminentan Abü-l- Hassän Ali ibn Bassäm, naskiĝinta en Santarem, kvankam loĝanta en Lisbono kaj plej ofte en Sevilo. Jen fragmento de unu el liaj poemoj:
Nu, ekhastu kaj ekzorgu!
En la viv' nenio gravas
pli ol vin-pokal' bongusta
aŭ la belulin' amata!
Estu ne maldiligenta
pri la celoj viaj altaj,,
ofte vinon kaj ĝardenon
grize la nebul' vualas
kaj necesas nur decido
por malkovri belon ravan.
Iru vi do senhezite
al ĝarden' de vi revata
eble vian celataĵon
nure simpla gazo kaŝas
kaj atendas vian iron
por oferi sin plenplaĉa!!
Ibn Bassäm esprimis en sia "al Dajira" kiom li amis la poezion, montris la altan nivelon de sia talento pri beletro, same pri la orienta kiel pri la okcidenta, kvankam neniam li kaŝis sian simpation kaj preferon por siaj al-andalusaj samlandanoj.
Abü-l-Hasan Ali ibn Basäm forpasis en la jaro 1147.
Antonio Marco Botella