02 - Virina pasinteco

VIRINA PASINTECO

Enkonduko kaj traduko de

María Fernanda Ondé Berroya

Antaŭ ne multe, foliumante kolekton de la revuo "La Ilustración Española y Americana" de la jaro 1889, logis mian atenton artikolo de S-ro Juan Valero de Tormos, verŝajne klera kaj ĝentila viro, kies nuntempe neimageblaj opinioj montris kiel malfacila estis al la virinoj la longa marŝado ĝis la egaleco antaŭ la leĝoj.

Tralegante la artikolon de tiel influa revuo, oni ekvidas la teneran kaj ĝentilan (ne ĉiam oran) kaĝon en kiu disvolvis sian tutan kapablon niaj praavinoj.

Jen la traduko de la citita artikolo:

"PRELEGO, kiun mi farus, se oni invitus min al Akademio en kiu partoprenas sinjorinoj:

"Karaj sinjoroj kaj sinjorinoj!

"Se viro tiel ĝentila - ĉar mi estas tia - donas prioritaton al la sinjoroj, estas evidente, ke mi opinias la virinojn ekster ilia medio en tiu Akademio. Se ili ĉeestus, ili okupus la unuan lokon, same kiel en la koro de la viroj, en ties sento, fonto de ĉio grava kaj heroa kion faris la homaro.

"Virinoj plenrajte reprezentas la senton, kaj kiel novaj vestaloj de la moderna socio, zorgante pri la flamo de ĉio sentimentala, ili faras por la homa progreso pli ol se ili estus inĝenieroj, kuracistoj aŭ advokatoj.

"Ne dubu, gesinjoroj, la tagon kiam virinoj estos memsufiĉaj, la tagon kiam viroj ne strebos por nutri ilin, laŭ la ĝusta senco de tiu vorto, ja estos finintaj la laboro kaj la progreso, ĉar ĉio, kion la viro faris de sia apero sur la tero, same la prapeko kiel la elektra lumo, celis vidi la virinon, kontempli ŝin.

"La virino ne bezonas esti inĝeniero: ŝi kreas forton: fortigas la viron por ke li sin regu kaj sukcesu en la gravaj bataloj de la vivo; ŝi ne bezonas esti advokato: ŝi brile defendas la amon, la entuziasmon kaj la familion kontraŭ la egoismo, la skeptikismo, la socia malkomponiĝo; ŝi hontigas la kuracistojn ĉar ŝi sanigas la spiriton; kiel arĥitekto ŝi kreas la familion, fine kiel ekonomiisto mastrumas, ŝparas kaj estas la bazo de la landa riĉeco.

"Eĉ en la plej vulgara ago virino estas poezio. Sinjorinoj, pripensu: same poezias junulino ploranta sur la floro, kiun ŝi ŝtele donacos al sia amato, kiel edzino ŝarĝita de infanoj, kiu malfeliĉe flikas malnovan veston.

"Se oni celas honorigi la virinon, eligante ŝin el ŝia medio, oni riskas sufoki ŝin. Metu fiŝon surteren en vintra tago, mergu paseron en la maron kaj vi mortigos ilin. Elradikigi virinon el ŝia familio por ke ŝi partoprenu en forumo, parlamento aŭ akademio egalas al tio, senigi ŝin je ŝia atmosfero.

"Eksterlande virinoj sin dediĉas al multaj laboroj, kvankam ne gravaj; tamen necesas diri laŭte, ke ili morale valoras malpli ol la hispanaj virinoj." - Ĉi tie la verkisto dediĉas longan paragrafon al la memsufiĉaj francaj virinoj, kies frivoleco - laŭ lia opinio - okazigis la francan dekadencon. Li daŭrigas:

"Mi ne postulas, ke virino ne lernu skribi por ke ŝi ne skribu al fianĉo, ke ŝi suĉu sian etfingron. Mi volas, ke ŝi lernu, amu la arton, sin dediĉu al la lernado de geinfanoj, al la komerco, sed precipe al la familio kaj la mastrumado, sed, Dio ne volu, ke virino estu oratoro, magistratano, oficisto eĉ ne urba policano.

"Oni ne diru, ke virino rajtas baloti ĉar ŝi pagas impostojn, ĉar mi replikus, ke ŝi soldatiĝu, militu kaj duelu.

"Defendantoj de la ina emancipo: pensu kion vi faras: atentu, ĉar ilia imago pli rapidas ol via deziro: gloru ilin, sed ne elmetu ilin el la familio, ĉar eble, iun tagon vi havos oratorinojn, kuracistinojn kaj advokatinojn, sed ne patrinojn, edzinojn, fratinojn."

1889 - Juan Valero de Tormos