2015 - Mia unua UK!

MIA UNUA UK!

verkis: Eduardo Berdor Remón

Eldonita en la paĝoj 10-12 de la bulteno numero 411 de HEF

"Boletín" - julio - septembro de 2015

Nu, jes, mi ĉeestis mian unuan Universalan Kongreson. Pluraj kialoj pelis min partopreni: ĝi okazis el mondskala vidpunkto tre proksime de mia hejmo, ĝi estis la centa, ĝi okazis en nordfranca urbo kiun mi ne konis malgraŭ tio, ke mi loĝis en proksima belga urbo Mons... Kaj ankaŭ la vojaĝo povus (povis) permesi min viziti denove tiun belgan urbon post 13 jaroj.

Mi ŝatis ĝenerale la tuton. Reveninte, mi havas duecan senton. Unuflanke, mi tre ŝatis la tuton.

La inaŭgura kaj ferma ceremonioj estis interesaj, kaj eĉ iom imponaj. Mi ne suspektis antaŭe, ke mi sentus eĉ emociojn en tiaj solenaĵoj.

Mi alvenis sabaton fruvespere, kaj la amaso da homoj, kiun mi trovis en la Halo estis por mi impona. Dum la unuaj sekundoj, mi ne sciis kion fari, do mi decidis ĉirkaŭiri la halon, haltante de tempo al tempo ĉe budoj kie estis konatuloj/amikoj aŭ kiuj iel interesis min. Mi devas agnoski, ke dum la Malfermo kaj la Fermo mi kantis la himnon, kvankam mi ne estas fervore apostola Esperantisto. Mi pensas, ke mi kantis ĝin ĉar mi ŝatas kanti kaj ĉar mi lasis min preni de la soleno kaj de la momento. Tamen, mi opinias, ke ni ne devus havi himnon ĉar ni ne formas naciecon (verdire, mi ne tro ŝatas la ideon de himno, kvankam muzike la rusa, la franca, la itala, aŭstralia ktp. belas). Sed mi ne tro parolu pri himnoj, kvankam mi memoras, ke mi iam diris al iu, ke la hispana himno ne belas laŭ mi, kaj li responde admonis min kvazaŭ mi estus tre danĝera spiono.

Aliflanke, estis tro da bruo en la Centra Halo. Mi ege bedaŭras, ke oni elektis tiun halon Michaux kiel koncertejon tro ofte. Kompreneble, ne la plej grandaj kaj spektindaj, tamen... Tro da interesaj aferoj samtempis, sed mi komprenas, ke estas maniero dissemi la homojn en malsamajn lokojn kiam la homamaso estas tia.

Fakte, ĉefe tro malmulte da tempo por persone kaj iom profunde paroli kun homoj (novaj kaj malnovaj amikoj), kiam oni renkontas jaron post jaro tiom da interesaj homoj. Se estas tiom da homoj, tio estas normala afero. Tiuflanke, tamen, mi ne tro bedaŭras.

Mi kredas, ke mi sukcesis uzi bone la tempon. Mi revidis ĉiujn homojn, kiujn mi volis revidi aŭ persone vidi unuafoje (svisojn, japanon, ukraininon...) kaj ekkonis novajn amikojn, jam ekde la unuaj tagoj. Mi jam sciis, sed mi rimarkis, ke uzi naciecon, kvankam ne tro grava en la karaktero de homoj, estas praktika metodo por memori homojn. Almenaŭ mi pasigis multe da tempo kun homoj, kiujn mi ekkonis en la UK kaj kun kiuj pli-malpli iel senkonscie elektis pasigi tempon. Por trovi homojn (aŭ por aliaj uzoj ankaŭ) oni metis mesaĝtabulon ĉe flanko de la ĉefa halo. Tie homoj povis lasi mesaĝetojn sur glu-paperetojn (ankaŭ sennome per la kongresnumero de la specifa kongresano): homoj reciproke gratulis, salutis, klopodis renkontiĝi, eĉ eble flirtis.

Teorie, la lingvaj,edukadaj kaj muzikaj programeroj estas tiuj, kiuj plej altiras min. Sed dum la kongreso mi volis partopreni ĉiujn vesperajn junularajn programerojn (kiuj ne estis aparte riĉaj, sed ja amuzaj kaj plaĉaj) kaj pro tio, mi finis ĉiun tagon tre laca kaj la morgaŭon mi ne povis iri al la plej fruaj prelegoj. Mi ne kapablas kompreni kial mi ne aliĝis al ekskursoj, tamen mi ne iris al granda nombro da prelegoj. Mi ja faris unu viziton: la gvidatan al la trafika oficejo de la stacidomo Lille-Flandres, kiu estis interesa. Bedaŭrinde kiam mi rezervis ĝin mi ne sciis, kion mi maltrafos: temis pri la Tago de Lernado. Mi ĉeestis la prelegon pri artikolo de la japana konstitucio, kiu malpermesas la ekziston de armeo en la lando; pri E@i kaj aliaj retejoj pri lingvo-lernado (ne nur Esperanto); pri la laboro de ILEI; la teatraĵon Ĉagrenegoj... La koncertoj meritas apartan paragrafon.

La nacia vespero estis sufiĉe brila. FaMo estas elstara akordionisto, kiu interpretis kun aliaj muzikantoj kantojn konatajn de la loka publiko sed tradukitaj en Esperanton. Ankaŭ brilis la kantistino de Ĉi ular', adaptiĝo de kanto de Jacques Brel. Post la nacia vespero, la morgaŭon, ni kunkantis ĉe la urbocentra placo la samajn famajn kantojn. Tiu estis por mi unu el la plej ĝuindaj momentoj de UK. Por kongresanoj kaj por la ĝenerala publiko okazis koncertoj de Gijom', JoMo kaj Martin kaj la Talpoj. JoMo estis pli "okcitaniema" ol "slavema" aŭ "amuza" do mi ne tiom ĝuis sian koncerton. La Talpoj havis bonegan sonon kaj dancigis la rokemulojn. Aliaj koncertoj estis tiuj de Kajto/Kapriol', Jonny M, Zhou-Mack Fuila, Asorti, Gaetano... Tiu lasta estas profesia muzikisto kiu lernis la lingvon lastatempe. La alia profesiulo de la UK estis la pianisto Andrej Korobejnikov, kiu mirinde ludis verkojn de Scriabin, Mussorgskij (romantikaj rusaj komponistoj).

Kompreneble, estis libroservo, multe pli granda ol en la landaj kongresoj. Mi faris promeson al mi aĉeti malmulte kaj malpeze, kaj mi pensis, ke mi pli-malpli plenumis ĝin. En tiu libroservo eĉ estis aĉeteblaj T-ĉemizoj.

Mi ne povas paroli pri ekskursoj, ĉar mi aliĝis al neniu. Nur tiu al Bulonjo-ĉe-Maro interesis min iom, pro historiaj kialoj. Ili ŝajnas al mi multekostaj. Por ekstereŭropanoj tio ne tro gravis, ĉar post longa kaj multekosta vojaĝo, elspezi iom pli ne ŝanĝis tro la ĝeneralajn elspezojn.

La plej malagrablaj aferoj estis la ŝteloj, kiuj okazis. En mia hotelo eniris ĉambrojn ŝtelistoj, kiuj malaperigis monon. Same okazis dum la ludado de la unua duono de futbalmatĉo inter la selektitaro de Esperanto, kiu debutis en la UK de Bonaero kaj Okcidenta Saharo. La rezulto de la aĉe interrompita matĉo estis 0-4. Ŝajne, la rivaloj devus esti malpi fortaj venontfoje, se venko estus celo.

Se daŭrigi la saman ideon, mi ne bedaŭras mian sintenon kaj malkapablon pri antaŭplanado (mi ne rimarkis ĝis la hieraŭo, ke merkredo estas libera tago sen programeroj, mi do decidis plene viziti Lillon, kiu devis senti sin iom neglektata post kvar tagoj de kongresumado). Mi multe amuziĝis, renkontis mirindajn homojn, kaj centoj da homoj parolis Esperanton ĉirkaŭ mi (kaj multaj el ili ne parolis denaske mian unuan lingvon, kompare al Hispana Kongreso). Mi ne intencis partopreni alian UKon antaŭ iri al Lillo, sed nun mi pensas, ke eble mi iros al Slovakio, ĉar ĝi estas en Eŭropo kaj en malmultekosta lando, kaj mi amikiĝis al slovako. Se iam okazos UK en Montrealo, mi klopodos iri ankaŭ (kaj ŝparos monon antaŭe!), ĉefe ĉar la franca lingvo estas mia unua fako kaj mi ege interesiĝas pri la franca lingvo en Ameriko. Parenteze, inter la homoj, al kiuj mi amikiĝis, estas francdevena montrealano, do jen plia kialo.

Antaŭ la UK mi profitis por revidi Bruselon kaj amikojn kvankam nur dum kelkaj horoj. Post la UK, mi prenis trajnon al Mons, la belga urbo, kiun mi menciis supre. Tie mi ankaŭ tranoktis, sed ĉi-foje ĉe sofsurfantaj gastigantoj (Couchsurfing, la neEsperanta kvazaŭ PS retejo). Mi ĝojis esti en Mons: la vetero estis bonega (ne kiel kiam mi loĝis tie aŭtune, vintre aŭ printempe..), estis novaj muzeoj, mi revidis la fasadon de mia tiama "kot" (studenta apartamento en Belgio) kaj la urbo estis bele aranĝita pro tio, ke ĝi estis nomumita "eŭropa kulturĉefurbo". Post la artikolo "Kuriozaĵoj pri Svislando" eble venos alia pri Belgio, kiu riĉas je tio.

Eduardo Berdor