2014 - Teruelo ankaŭ ekzistas

TERUELO ANKAŬ EKZISTAS POR ESPERANTO

Publikigita en la paĝo 14 de la bulteno nº 405 de HEF

"Boletín" (januaro-marto 2014)

Kurso de Esperanto komenciĝis en la aragona urbo Teruelo dum la monato marto.

Ĝin organizis la kvartala asocio "Asociación de Vecinos de San Julián" (strato Rosario, 50), ĉiujn merkredojn je la 7'30 vespere. La respondeculo estas nia malnova kolego Alberto Granados, kiu arigis bonan grupon de interesiĝantoj.

Vi povas vidi lin kun la prezidanto de HEF, okaze de ĵusa vizito de tiu ĉi al tiu urbo.

ANKAŬ TERUELO EKZISTAS POR ESPERANTO

Publikigita en la Bitbulteno nº 5 de HEF

Post la informo ke komenciĝos kursoj de Esperanto en la urboj Arundo kaj Valdemoro, kiun ni eĥis en antaŭa numero de tiu ĉi Bitbulteno, gajiga novaĵo pruvas ke kreskas la intereso lerni Esperanton en la tuta lando: ĵus komenciĝis kurso en Teruelo, urbo en kiu dum la lastaj jaroj ekzistis neniu organizita Esperanto-aktivado. Ĉiujn merkredojn en la sidejo de la kvartala asocio de San Julián, nia kunulo Alberto Granados ekinstruas la lingvon al unua grupo de dek-kvin interesiĝintoj.

Pri la kurso informis diversaj lokaj amaskomunikiloj. La ĵurnalo “Diario de Teruel” dediĉis unupaĝan raporton al ĝi kaj al nia lingvo kaj ĝiaj perspektivoj.

Se vi interesiĝas pri ĉeestaj kursoj, aŭ se vi deziras informi aŭ ricevi informojn pri ili, skribu al:

kurso@esperanto.es