1968 - 1983

KRONIKO EL LA HISTORIO DE 'FRATECO'

JUBILEA 75a datreveno: 1908a - 1983a

verkis: Antonio Marco Botella

1968

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazis tiu jaro la 11an de februaro, en nia sidejo, kiun prezidis Prof. Sancho Izquierdo. La problemoj kaj temaro tute ŝanĝiĝis, jen kial post la rutinaj protokolaĵoj, La Prezidanto starigis tiujn pri kiuj oni devis preni rapidajn kaj senprokrastajn decidojn: la ekonomian situacion, proponon por disvastigo kaj instruado de nia lingvo, kaj alian pri praktikado de Esperanto en nia sidejo. Pri la unua, samideano Morales proponis peti ĉies helpon tuj post tiu kunveno, kio estis aprobita kaj plenumita kun kontentiga rezulto. Pri la dua, samideano Aldana sugestis organizi kurson por komencantoj, kaj sin proponis kiel instruisto por gvidi ĝin, kio ankaŭ meritis unuaniman aprobon kaj estis ne tro malfrue ankaŭ plenumita. Fine, samideano Marqueta esprimis sian opinion pri akcepto de malnova projekto de nia Prezidanto praktiki Esperanton en nia sidejo en periodaj kunvenoj, kaj ili mem sin proponis kiel unu el la prelegantoj. Skizinte programon oni proponis la duan de marto por komenci ĝin. Kaj efektive, en tiu indikita dato, Profesoro Sancho Izquierdo disertaciis pri la temo "Homaj Rajtoj" kiun sekvis longa kaj interesa debato pri la temo, tute en Esperanto. Bedaŭrinde la sekvontaj prelegoj malfrue okazis, aŭ tute ne okazis, kaj la programo por praktiki la lingvon ne efektiviĝis.

Dume, progresis rapide la organizado de la Universala Kongreso kiu devis okazi tiun jaron mem en Madrido, kaj kies ĉefaj organizintoj estis gefratecanoj. Temis pri la plej granda elmontro pri Esperanto kaj de la esperantistoj en Hispanio post tiu Universala Kongreso okazinta en Barcelono en la jaro 1909a.

Kaj monato aŭgusto venis, kaj kun tiu monato ankaŭ la okazigo de la 53a Universala Kongreso de Esperanto, kiu, de la 3a ĝis la 10a kunvenigis en Madrido pli ol 1.800 partoprenantojn el 40 landoj, kiuj parolis, debatis kaj konkludis pri gravaj internaciaj problemoj rilatantaj la kulturon kaj la homon, kaj kies unua rezolucio estis:

"Rekomandi al la Landaj Asocioj kaj al la Landaj Sekcioj de Fakaj Internaciaj Organizaĵoj apartenantaj al la Universala Esperanto-Asocio, instigi siajn Registrarojn akcepti, konforme al la respektivaj konstituciaj proceduroj, ĉiujn konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj, por kiuj ili voĉdonis, precipe la Pakton pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, la Pakton pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Fakultativan Protokolon al tiu Pakto".

Oni ne povas detale rakonti ĉi tie kio estis tiu Kongreso: la Hispana Registaro metis ja la dispono de la organizintoj, senpage, la Sindikatan palacon kaj la Aŭditorion de la Ministrejo de Informado kaj Turismo, kaj dediĉis specialan koncerton de la Sinfonia Orkestro de la Radio kaj Televido Hispana omaĝe al la partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto.

Briligis la Kongreson: la "Ĥoro Zaragozo, tre interesaj prelegoj de eminentaj samideanoj, inter ili Profesoro Juan Régulo Pérez, teatraĵoj, Belartaj Konkursoj, el kiu ni devas citi tiun duan premion por nia talenta samideano Gabriel Mora y Arana, kaj multenombrajn aliajn elmontrojn pri Arto, Scienco kaj Kulturo, kies sola mencio farus senfina ĉi tiun kroniketon.

La "Ĥoro Zaragozo" direktata de Majstro Borobia, prezentis tutan programon kvarvoĉan en Esperanto. La tekstojn tradukis kaj adaptis al la malsamaj voĉoj S-ro. Salvador Gumá, kiu jam sur la scenejo prezentis skize ĉiun unuopan verkon, Pro lastmomenta ŝanĝo de la koncertloko, multaj kongresanoj ne ĝuis la koncerton, kio estis tre bedaŭrinde.

Unu tagon antaŭ la fino de tiu memorinda Kongreso, "FRATECO" organizis en Madrido, en la kadro de la Universala Kongreso kaj okaze de la 60a datreveno de la fondo de nia Societo, feston kaj omaĝon al nia Prezidanto, Moŝta S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, kun speciala mencio al la fratinoj Gastón, sekretariinoj en frata kunlaborado de H.E.F. kaj de la K.K. de la Universala Kongreso. Je la fino de la bankedo honore al tiuj, nia samideano Jaime Benito, samtempe donacis al la omaĝitoj Artajn Diplomojn, dediĉis al ili frazojn kiuj aludis la meritojn kiujn ili de longe gajnis en tiom da laboroj favore al nia Esperanta afero, esprimoj kiuj estis aprobitaj de longa aplaŭdado de la ĉeestantaro.

La nomoj de Miguel Sancho Izquierdo kaj Inés Gastón estis jam por ĉiam enskribitaj kun oraj reliefoj en la Historio de la Hispana Esperantismo!

Kaj tiu sekve al tiu historia 53a Universala Kongreso de Esperanto, la Postkongreso en Zaragozo: brila, ne tiel giganta kiel tiu de Madrido, kaj pro tio pli familiara kaj intima. Oni vizitis la Ŝtonan Monaĥejon kaj la romantikan itineron de Becquer: Veruela, Tarazona, Tudela, urbetoj kaj vilaĝoj de la regiono Moncayo akceptis ĝentile kaj afable la kongresanojn en siaj urbodomoj aŭ simple en la stratoj. En Zaragozo, oni vizitis katedralojn, muzeojn, historiajn monumentojn, kaj fine, sur la Pirenea montaro, la belegan valo "Oza" kaj la tipan urbeton "Hecho", kie la kongresanoj ricevis novajn pruvojn de simpatio kaj bonkora akcepto.

Kaj kiel altvalora agrafo de tiel bela juvelo kia estis tiu Postkongreso, okazis festo kaj floklora festivalo de "Jota" (prononcu ĥota) en tipa restoracio "El Cachirulo", kiu entuziasmigis niajn gesamideanojn kaj profunde ilin impresis.

Sendube neforgeseblaj tagoj!!!

Sed kun la Postkongreso ankoraŭ ne finiĝis tiujare la rolo de "FRATECO", ĉar la 10an de decembro, la ĵurnaloj kaj radiostacioj de Zaragozo anoncis prelegon de D-ro. Sancho Izquierdo, kiu estis intervjuita ne nur pri la temo de lia prelego, sed ankaŭ kaj precipe pri Esperanto. Tuj sekve, la 14an de decembro, en salonoj de la "Reĝa Ekonomia Asocio de Landamikoj" nia Prezidanto prelegis pri "La deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la Lingva Diskriminacio" kiu ricevis tre favorajn komentariojn en niaj ĵurnaloj.

Post tiu okazaĵo, oni organizis la anoncitan omaĝon al fratinoj Emilia kaj Inés Gastón. En centra restoracio ambaŭ fratinoj ricevis la esprimon de nia dankemo pro tiel malavara kaj sindonema agado. La Vicprezidanto de "FRATECO", S-ro. Aldana, klarigis la motivojn de tiu omaĝo, kaj D-ro. Sancho Izquierdo dediĉis ĝin ne nur al ili, sed al la tuta familio Gastón, kaj tre speciale li aludis al la karmemora fondinto de "FRATECO", S-ro. Emilio Gastón Ugarte. Ĉiuj estis varme aplaŭditaj.

Mi devas ankaŭ substreki, inter la gravaj historiaj faktoj okazintaj tiu ĉi jaro, la fondon de la "Fundación Esperanto", senprofita organismo vivanta el donacoj, kies celo estas la disvastigo de Esperanto kaj sia kulturo. Unuaj gvidantoj de tiu organismo estis samideanoj Sancho Izquierdo, Víctor Ortiz kaj fraŭlino Inés Gastón, ĉiuj fratecanoj.

1969

La 9an de februaro okazis la Ĝenerala Kunveno de "FRATECO", en nia oficiala sidejo.

La ekonomia situacio kiel prema problemo de nia Societo. La aktivado, ni diru, pli ol trankvila. Fernando de Diego sin proponis por gvidi kurson en nia sidejo, kaj estis akceptita. Malmultaj samideanoj venas nun viziti nian Centron kaj urĝis venigi ilin.

La 29an Hispana Kongreso de Esperanto okazis en La Laguna (Tenerife), de la 5a ĝis la 10a de julio, kaj atentinda grupo de gefratecanoj forflugis al tiu bela insulo kun la stabo de nia Federacio por partopreni ĝin.

prenita de: http://www.eventoj.hu/bildkartoj

Prelegis hispanlingve nia Prezidanto, Profesoro Sancho Izquierdo; kaj en Esperanto Profesoro Regulo Pérez kaj S-ro. Giordano Moya. Kaj tiom da prelegoj dum tiom da malmulte da tempo donis al tiu Kongreso certan intelektan karakteron, kiu iamaniere mildiĝis per la ekskurso al la monto Teide, kaj al la populara pilgrimado honore al Sankta Benedikto, kiu sub simboloj de kruco kaj plugilo okazis dum kongresaj tagoj, kiun la kongresanoj admiris kiel pure tradician kutimon de la lokaj kamparanoj, vere interesa kaj kurioza historio!

La ĉarma scenejo de la Kanariaj Insuloj kun sia spektakla eksplodo de lumo kaj koloro, estis konstanta kontrapunkto kiu donis al tiu Kongreso brilon kaj belecon.

1970

La ĉiujara kunveno de nia Societo, la unuan de februaro, en nia sidejo. La estraro estis renovigita, kaj ĝia konsisto estis jena:

  • Prezidanto: D-ro. Miguel Sancho Izquierdo.

  • Vicprezidanto: S-ro. José Andrés Aldana.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

  • Aliaj komitatanoj estis: Conchita Medina, E. Pérez, J.L. López, V. Ortiz, J. de Herrera, L. Blasco kaj M. Romero.

"FRATECO" kun la Hispana Turisma Sekcio, organizis Internacian Renkontiĝon Hispanan-Francan, kiu okazis la 27an de junio en la Nordaragona urbo Jaca. La akcepto de la geesperantistoj okazis en la Internacia Universitato de tiu urbo, kaj tuj sekve, aŭtobuse, oni promenis ĝis "Peña Oroel" kie, dum komuna tagmanĝo, oni konversaciis pri ĉiuj temoj de nia Movado.

La lastan tagon okazis tuttaga ekskurso al la arbaro "Oza" kaj survoje oni haltis en la tipa urbeto Hecho kaj apud la monaĥejo de Siresa, bela konstruaĵo de la IXa jarcento. La Renkontiĝo Hispano-Franca estis ja sukcesa, kaj estis konsentite ripeti ĝin ĉu en franca ĉu en hispana teritorio...

Plenumitaj du kvarjarajn periodojn, nia Prezidanto Sancho Izquierdo petis anstataŭanton por nia Federacio; la propono estis fine akceptita kaj la Federacio translokiĝis al Madrido. La konsisto de la nova estraro estis:

  • Prezidanto: S-ro. Ángel Figuerola Auque.

  • Vicprezidanto: S-ro. Gerardo Flórez Martín.

  • Sekretario: S-ro. Manuel Figuerola Palomo.

  • Aliaj estraranoj estis: José Mª González Aboín, Raimundo Ibáñez, Luis de Otaola, Juan Devis, Giordano Moya, Ángel Díez kaj Víctor Ortiz.

La 30a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Mieres (Asturio) kien Zaragoza aŭtobuso de fratecanoj veturis por partopreni ĝin, de la 18a ĝis la 23a de monato julio. Prelegis hispanlingve S-ro. Félix Díez, kaj Esperante S-ro. Ángel Figuerola, nova Prezidanto de la Federacio.

Gastemon, simpation kaj bonvolan akcepton donis malavare la urbo de Mieres al nia Kongreso.

En monato aŭgusto, nia Prezidanto Sancho Izquierdo prelegis en la urbodomo de Jaca, kaj je la fino de tiu monato, li mem komencis kurson de Esperanto en la Instituto "Domingo Miral" de tiu urbo.

La 19an de decembro, en nia sidejo, prelego, projekcio de diapozitivoj, kaj fine, bankedo honore al nia Majstro, kiel ĉiujare.

1971

La ordinara Ĝenerala Kunveno de "FRATECO", la 7an de februaro, en nia propra sidejo, Str. San Vicente Paúl, 1.

La Prezidanto esprimis nian kondolenco al la familio Berges. Demetrio Berges, kiu forpasis antaŭ ne longe, estis vere elstara fratecano: li gvidis multenombrajn kursojn, li kultivis esplori en la interno de la lingvo kiel bona lingvisto, kaj diskutadi pri ĝiaj reguloj kaj formoj, kio taŭgis lin por ĝin instrui pli racie; li aktivis avangarde inter la plej bonaj kaj tial oni devis konsideri tiun perdon tre grava por nia Centro. Ke li pace ripozu!

Unuanime oni konsentis celebri la semajno de la amikeco per vojaĝo al la urbeto Zuera, en kies pinaro laboris kiel gardisto Esperanta samideano. Kaj efektive, dum tiu semajno, aŭtobuso plena je gefratecanoj forveturis al la citita arbaro, kie ni pasigis tre agrablan tagon kun nia deĵoranta amiko, en tute esperantista etoso, ĉar oni multe parolis en Esperanto.

La 13an de julio, francaj kaj hispanaj esperantistoj renkontiĝis apud la tiel nomita "Ŝtono de Sankta Marteno (San Martín)" okaze de tradicia festo organizita por la pago de la tribovina tributo, kiu kutime okazas en la citita punkto, inter Navaro, Aragonio kaj Francio.

Agrabla momento tiu de la salutoj de hispanaj kaj francaj geesperantistoj, kiuj post la tradicia ceremonio tagmanĝis en kamaradeca harmonio uzante rokojn kil tablojn ĝis... subite furioza pluvego disigis la gajan kunvenon. La reveno al Zaragozo tra la valoj Belagua, Salazar, Roncal, Zuriza kaj Ansó estis ĝuiga sinsekvo de belaj pejzaĝoj kiu ebriigis nin de tiom da naturaj belaĵoj.

La 31a Hispana Kongreso de Esperanto okazis tiun someron en Alicante, la blanka kaj ĉarma mediteranea urbo, kiu, plenplena je turistoj, realigis la miraklon doni al ni taŭgan loĝejon al tiuj pli ol 300 gekongresanoj. Malgraŭ la konsiderinda distanco, multaj gefratecanoj partoprenis en tiu Kongreso, kie, nome de nia Societo, salutis nis estrarano Víctor Ortíz.

La Solena Malfrmo okazis en la Fiŝnaŭtika Lernejo, kun partopreno de ĉiuj provincaj kaj lokaj aŭtoritatuloj. Prelegis hispane nia Zaragoza samideano D-ro. Fernando de la Puente, kaj Esperante D-ro. Herrero. Por la junularo, la Kongreso respondis plenplene al ĝiaj esperoj: bonega honorvino en la Boatvetkura Klubo, boata promenado tra la marondoj de la haveno, balo en la klubo Montemar kiu kulminis per nomado de "Fraŭlino Esperanto 1971a", titolo trafinta la filinon de nia samideano Regulo Pérez: la belan Anna Regulo; koncerto de la Alikanta Muzikistaro en promenejo kontraŭ la maro, kie honore al ni oni ludis "LA Esperon", kiun oni kompreneble kunkantis; kaj fine tuttaga ekskurso al Benidorm, kie la kongresanaro ĝuis amuzajn horojn, el kiuj ni devas substreki la inaŭguron de strato Esperanto kaj tiun "Kamparan Feston" kie la kuraĝaj junuloj kuris antaŭ la kornoj de la taŭridoj por defendi la integrecon de siaj respektivaj pantalonoj, dum la aliaj refreŝigis sin trinkante vinon kontraŭ la sojfo...

Kompreneble ne mankis seriozaj kunvenoj kaj gravaj decidoj, sed mi pensas ke, eble unuafoje en niaj Kongresoj, la distraj programeroj tute komplezis al nia junularo... ĉar, ne nur per pano vivas la homo!

Estis sendube tiu, la Kongreso de la junularo kaj de la lumo. Ne vane estas tiu la lumhela tero de Miguel hernández, kiun li kantis kun lirikaj akcentoj:

"Iam mi kredis ke la lum' estas mia,

sed mi en ombron profunde ĵetita..."

La jaro finiĝis, kiel kutime, celebrante la Zamenhofan Tagon, festeto en nia Centro vespere, kaj bankedo dum nokte, laŭdeve...

1972

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazis la 6an de februaro en nia sidejo. Oni decidis renovigi la estraron, kies nova konsisto estis jena:

  • Prezidanto: S-ro. Miguel Sancho Izquierdo.

  • Vicprezidanto: S-ro. Víctor Ortiz Gratal.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

  • Aliaj komitatanoj estis: Conchita Medina, E. Pérez, E. Navarro, M. Romero, Herminia Gil, L. Ferrer, M. Mirave, Pilar Esteban, kaj J.L. López.

La plej urĝa problemo temis pri la ekonomia situacio: grava deficito, kiun, kiel antaŭaj fojoj, oni devis solvi per magia formulo kiu estas ja ne magia: plialtigi la kotizojn kaj peti la helpon de la "vluntuloj" por ŝtopi la breĉon. Kaj antaŭen, ĝis la proksima!

Dum monato majo, "FRATECO" kaj la Turisma HEF-Sekcio gvidata de fraŭlino Inés Gastón, organizis la 4an Francan-Hispanan Renkontiĝon, kiu okazis en la bela franca urbo Paŭ, kiu estis tre, tre bone preparita de niaj najbaraj gesamideanoj, sed bedaŭrinde denove la pluvo, intensa dutaga pluvego forprenis brilon kaj amuzon al tiu internacia kunveno; iom humore, niaj junaj gesamideanoj kvalifikis ĝin kiel "Renkontiĝo miksita en akvo", kaj tiu diluvo klare atestis ke ili tute pravis.

Kaj la 32a HEF-Kongreso okazis en Vigo, kie denove Zaragoza aŭtobuso kun gesamideanoj ankaŭ de aliaj regionoj iris, partoprenis en la Kongreso, kaj daŭrigis la vojaĝon tra Portugalio, kie oni konversaciis kun portugalaj gesamideanoj, kaj fine vizitis ankaŭ diversajn hispanajn urbojn, kun sama propaganda celo.

Pli ol 400 gekongresanoj partoprenis en tiu Kongreso de Vigo, kiu estis, sendube, modele kaj saĝe organizita, tiamaniere ke ĝi ne nur permesis malvolvi la ordinarajn federaciajn taskojn, sed samtempe ebligis per adekvata programo kontakti, koni la galegan popolon, ĝiajn kutimojn, ĝian folkloron, ĝian gastemon, kaj observadi la senkomparan panoramon de ĝiaj riverenfluejoj, de ĝia brava maro, de la verdo de ĝiaj kampoj...

La Solena Malfermo okazis en la Aŭditorio de la urba Ŝparkaso de Vigo, kun partopreno de lokaj aŭtoritatuloj. La prelegoj de nia samideano Pedro Nuez kaj de la Prezidanto de la O.K.K. Arturo Moreira. Tuttagaj ekskursoj, unue al Monte Tekla en La Guardia, kaj alia al Santiago de Compostela. En la Laborkunsido, oni insistis denove pri la konveno eldoni Hispanan Antologion en Esperanto, kaj la HEF-estraro respondis ke fraŭlino Amalia Núñez Dubús, de Pamplono, jam preparis ĝin. La junularo dancis en la Societo "La Oliva" kaj elektis "Fraŭlinon Esperanto 1972a!, aljuĝo kiu trafis samideaninon Mª Elvira Álvarez, de Vigo.

Kaj sub la influo de admira etoso al a Galega Popolo kaj ĝia bela tero, la Kongreso finiĝis, ĉar li devis finiĝi, sed la rememoro premas nian koron kiam evokas tiun Kongreson: la gastemon de niaj afablaj galegaj samideanoj, la mildan elparolon kaj la respekteman sintenon de tiuj homoj, la artohistoriajn monumentojn de Santiago, la riverenfluejon de Arosa, la eksterordinaran belecon de insulo La Toja, kaj tiom da anonimaj lokoj, miksaĵo de viva verdo kaj verdo-blua kiuj por ĉiam restos en nia menso. Eble, eble, tio estas iom topika, sed mi povas aserti al vi, ke estas necese vivi tiujn spertojn en Esperanta Kongreso por senti tiel profundan senton kiel ni esprimas: ne vane Esperanto estas krom lingvo intergenta ankaŭ homama idealo.

1973

En la Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazinta en nia sidejo la 11an de februaro oni pritraktis, inter aliaj, gravan temon: tiun pri la aktivado en nia Centro, ĉar en tiu momento, post la demisio de Fernando de Diego kiel kursgvidanto, oni ne plu gvidas kurson en nia sidejo, kaj tiu situacio fariĝas pli grava ĉar niaj sabataj kunvenoj specife por praktiki la lingvon, iom post iom ekmalaperis. Samideano Aldana proponis restarigi tiun kutimon, pri kio samideanoj Marqueta kaj E. Maynar tuj solidariĝis kaj sin proponis kiel prelegantoj de la projektataj kunvenoj. La debato estis plena je fervoroj kaj entuziasmaj projektoj kaj novaj planoj estis starigitaj por nia Centro, ĉu vere ili plenumiĝos?

La 29-0-1an de junio-julio okazis la 5a Franca-Hispana Renkontiĝo, kies organizinto estis en tiu momento la Esperanta Grupo de Bilbao, kaj al tiu urbo vijaĝis atentinda grupo de Zaragozaj gefratecanoj.

Dum tiuj tri tagoj, francoj kaj hispanoj, ŝultron je ŝultro, kamaradece plenumis la ampleksan programon viziti artohistoriajn monumentojn, muzeojn, ĝui artajn kaj folklorajn elmontrojn k.t.p., ĉar kion vere oni celis tio estis la kunvivado, la frata kunrestado de homoj de ambaŭ flankoj de la Pirenea Montaro kunvivantaj samaj cirkonstancojn kaj vivaĵojn. La sperto bone funkciis, kaj post tiuj tri tagoj, francoj kaj hispanoj adiaŭis sin sub la "Arbo de Gernika", la kverko kiu simbolas la vaskajn liberojn, sed ni adiaŭis nin kun la promeso de proksima Renkontiĝo.

La 33a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Madrido, kaj la Kongresejo estis la impona Palaco de Kongresoj kaj Ekspozicioj de la Ministrejo de Turismo, kie okazis la Solena Malfermo, kun samaj protokolaĵoj kiel kutime.

Interesaj la prelegoj de Darío Rodríguez, en Esperanto, kaj Otto Prytz en la hispana lingvo.

Originala kaj meritoplena, la omaĝa kunsido honore al niaj pioniroj partoprenintaj en la 18a HEF-Kongreso, ĉi tie mem: S-ro. Aragay legis biografieton pri Delfi Dalmaŭ kaj Francisco Vila; S-ro. E. Arnaŭ pri la figuro de Francisco Máñez; S-roj Cazorla kaj Ibars pri José Ezquerra; Pastro Claramunt pri Pastro José Casanovas; S-ro Darío Rodríguez pri Ernesto Guillem, Rafael Vizcaíno kaj Luis Hernández, ĉi tiuj lastaj verkitaj de D-ro. Herrero; kaj fine González Aboín prezentis la figuron de la fratecano Rafael Gastón.

Denove dum la Laborkunsido oni insiste demandis pri la Hispana Antologio, kaj la estraro de la Federacio respondis ke la manuskripto jam estis preskaŭ pretigita de nia samideanino Amalia Núñez Dubús.

La tuttaga ekskurso al Segovia kaj La Granja, kaj fine, la Oficiala Bankedo fermis la Kongreson. Kaj ĝis la proksima en Valladolid.

1974

Post kelkaj jaroj de intensa aktivado en la Centro "Frateco" de Zaragozo, ni, la estraranoj de nia aragona E-societo konstatis, ke niaj membroj ne plu vizitis tiel ofte kiel antaŭe nian societon. Ĉiuj decidoj adoptitaj por revivigi la internan vivon de nia Centro ne atingis kontentigajn rezultojn, la plej grava problemo estis, ke la membroj ne plu venis tiel regule kiel kutime, t.e. ĉiutage, tamen kiam temis pri E-Kongresoj, Renkontiĝoj, ekskursoj, publikaj prelegoj ktp. tiam jes, niaj gesamideanoj nepre partoprenis en tiuj aktivaĵoj,… Por solvi tiun problemon oni adoptis plurajn eblajn solvojn en la Ĝenerala Ordinara Asembleo de nia Societo, sed vane, ni ja devis akcepti tiun novan kutimon de niaj membroj.

Tio tute ne signifis paralizon de nia Movado en Aragono, daŭrigis la funkciadon de elementalaj kursoj, la plej ofta kiun oni gvidis en nia Centro estis tiu de samideano José Martinez, kaj en la "Circulo Cultural Medina" lerte gvidis Fernando de Diego de la Rosa, kaj en la Liceo "Cardenal Ram" de Alcañiz estis nia samideanino Sara Maynar la gvidantino de la Elementala Kurso de Esperanto. Ŝi estis direktorino de tiu Liceo, kaj ĝuste tiu jaro oni organizis omaĝon al ŝi pro ŝia laŭdinda laboro.

Okaze de la konmemoro de la 25ª jardatreveno de la aprobo en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, nia samideano Don Miguel Sancho Izquierdo, en su duobla kondiĉo kiel Direktoro de la Reĝa Aragona Akademio kaj prezidanto de la Esperanta Societo "Frateco", prononcis tre interesan prelegon en la duobla salono, plenplena, de la "Aragona Ekonomika Societo de nia Lando" de Zaragozo, en kiu li faris profundan studon pri la temo de la Homaj Rajtoj, komencante por ekzalti tiun aktivadon en la Ŝtato de Virginio en la jaro 1776 kaj la franca en 1789, li ja insisitis en la fakto de tiu Rajto-Defendo laŭlonge de 45 jaroj oni defendis en la katedro pri la Natura Rajto en la Universitatoj de Zaragozo kaj Navaro. Sia longa kaj suka prelego finis substrekante la frazon: "Se en la Romia Rajto oni diris "Voluntas, etian coacta est", tre bone ni povas diri ĉi tie –tiuj Rajtoj kvankan perfortitaj, Rajtoj ja estas– La aplaŭdojn oni aŭdadis dum longa, longa tempo!!

Alia substrekinda novaĵo estis, ke "Fundacion Esperanto" sekve de la decido de la juĝantaro elektita en Zaragozo por beletra konkurso, donis la unuan premion al la kataluna samideano, Gabriel Mora i Arana, de Manresa, al sia verko "La fianĉo"; kaj la premio "Sancho Rebullida" al la prestiĝa hungara esperantisto Vilmos Benezik, el Budapeŝto, pro sia verko "La stranga historio de heredita pentraĵo". Fakte meritoplenaj taskoj.

Interesa evento ankaŭ estis la 6ª Renkontiĝo franca-hispana okazinta en la franca urbo Biarritz, en kiu partoprenis, krom multaj zaragozaj geesperantistoj, delegitoj de Bilbao kaj Santander: unue oni vizitis la urbon kaj poste ni estis plaĉe akceptitaj en la Urbodomo de la Urbestro Guy Petit, kiu esprimis al ni sian bonvenon dezirante, ke ni, la esperantistoj, daŭrigu nian laŭdindan taskon por la homa interkompreno per nia lingvo, kaj poste invitis nin en proksima restoracio al bongustaj manĝetoj kaj trinkaĵoj. Je la sekvanta tago, ni turisme, translokiĝis al la urbeto Bayona por viziti ĝin, kaj kiam ni revenis denove al Biarritz tra Vaskolando, ni haltis en Arcangues, kie ni vespermanĝis, kaj post tio ni ĝuis de agrabla folklora spektaklo de Kanto kaj Danco. La lasta tago de tiu Renkontiĝo kunvenis ĉiuj delegitoj por pritrakti esperantistajn temojn, kaj fine oni vizitis la Muzeon de la Maro, kaj en restoracio oni donis finon al tiu franca-hispana E-Renkontiĝo.

La 26an de majo okazis en Zaragozo kunvokon por elekto de "Universala Belulino", en kiu partoprenis 39aj landoj, kaj iom antaŭe estis elektita "Belulino de Aragono" la esperantistino Florinda Marqueta Silbert, kiu ne nur montris sian belecon sed ŝia regado de pluraj lingvoj: angla, franca, hispana kaj esperanto. Unu monato post tiuj eventoj okazis en Zaragozo la "IIan Plur-Sportaj Interkluboj", kaj gajnis la Konkurson la esperantistino Ana Isabel Guallar Romero, kiu venkis en la naĝado 100 metroj dorsen, 200 metroj en individua stilo kaj 400 metroj libere, tial en la Centro "Frateco" oni omaĝis ŝin pro tiuj rekordoj de virina naĝado.

Kaj je la jarfino, oni ricevis la tristan novaĵon pri la forpaso de s-ano Karl Bartel, eks-prezidanto de la Esperanto-Grupo de Graz (Aŭstrio) kiun oni rememoris kiel ĉeforganizanto kun la hispano Emilio Gaston, de la homama projekto pri alporto en Hispanion de 300 aŭstriaj infanoj, kiuj estis viktimoj de la malsato kaj mizero kiel sekvo de la Unua Mondmilito. Radio Zaragozo informis pri tiu bedaŭrinda historio kaj laŭdinda konduto de la hispanoj kiuj akceptis al tiuj infanoj.

Koincidis tiu evento kun la forpaso de nia bona amiko kaj elstara zaragoza esperantisto José Guio…

1975

Nia Ĝenerala Kunveno la 9an de februaro, en nia sidejo, alarme konstatis la malaltan gradon de nia aktivado por ne ofta partopreno de niaj membroj en la Societa vivo, ĉar la nura kurso en tiu momento, tiu de S-ro. Martínez, nur vivetas, kaj la ĉiusabata kunveno por konversacii, apenaŭ preterpasas la realon de amika kunveneto. Fraŭlino Herminia Gil proponis ŝanĝi la tagon de tiu Kunveno kaj okazigi ĝin ĉiuĵaŭde anstataŭ sabate. La propono estis akceptita kaj kompletigita de samideano Morales, kiu promesis projekcii, almenaŭ unu fojon monate, diapozitivojn kun komentarioj en Esperanto, serĉante tiel per distraj programoj altiri nian anaron reveni al nia Centro.

"FRATECO" kaj la Turisma HEF-Sekcio organizis la VIIan Hispanan-Francan Renkontiĝon en la nordaragona urbo Huesca, kaj atentinda nombro de nia Rondo partoprenis en ĝi.

Kaj kiel programite, la 35a HEF Kongreso okazis en Lérida, kies Kongresejo estis en la Instituto de Ilerdaj Studoj, bela gotika konstruaĵo de la XV-XVIa jarcentoj. Prezidis la Solenan Malfermon, kun la Federacia estraro, la provincaj kaj lokaj aŭtoritatuloj. Pro tio ke en Lérida ne estis Esperanta Grupo, estis la najbaraj katalunaj Esperanto-Grupoj kiuj organizis tiun Kongreson, kaj sendube sufiĉe bone: tre interesa la Esperanta Ekspozicio; meritoplena kaj tre, tre bone dokumentita la prelego de nia elstara poeto Gabriel Mora i Arana, kies disertacio pri "Historia evoluo de la Kataluna poezio kaj ilerdaj poetoj" estis vere admirinda; kaj eksterordinara kaj impresa la ekskurso al Valo 'Arán', kiu por ni, aragonanoj, estis ja io tute alia, absolute diferenca al tiu Pireneo nia: brava kaj sovaĝa tiu Aragona; pentrinda, brilkolora tiu Kataluna... Sendube interesa Kongreso!!!

Kaj en decembro, kiel kutime, la Zamenhofa Tago, festeto en nia Centro kaj bankedo dum nokte.

1976

En la Ĝenerala Kunveno okazinta la 8an de februaro oni konstatis kiel profunda estas la krizo kiun travivas "FRATECO", ĉar kursoj, kiuj estas la konstanta fonto kiu nutras nian Societon, fakte ne plu funkcias de antaŭ du jaroj: la veteranoj malaparas iom post iom kaj ĉar la novuloj ne anstataŭas ilin la situacio fariĝas ekstreme delikata. La nura rimedo estis komenci propagandan kampanjon kaj organizi novajn kursojn tuj: samideanoj Luis Blasco kaj Antonio Marco sin proponis volonte kiel eventualajn gvidantojn de tiuj novaj kursoj, kaj samideano Angel Salete anoncis ke post kvin monatoj li emeritiĝos, do kiam li estos libera ankaŭ li sin proponis por tiu instrua tasko. Estis do konsentite anonci en la Zaragozaj ĵurnaloj la organizon de tiuj kursoj, kiuj oni pensis, solvos ĉiujn problemojn laŭ niaj deziroj, kvankam aliaj mezuroj ankaŭ aldone oni devos alpreni.

Kaj efektive, "FRATECO" komencis eliri iom post iom de tiu marasmo: la kursoj, eĉ sen granda partopreno, ekfunkciis, kaj oni vidis svarmi en nia sidejo ian aktivadon.

La 8a Hispana-Franca Renkontiĝo okazis en Tarbes-Lourdes, kien iris atentinda nombro da hispanoj kaj malmulte da francoj, kvankam ĉi tiuj estis la gastigantoj. Prelegis en franca lingvo pri Esperanto S-ro. Decobert. Oni vizitis la Foiro-Ekspozicion, belegan ĝardenon, tre interesan Muzeon pri kies pentraĵoj lerte disertaciis nia samideano Decobert, kaj fine la Sanktejon de Lourdes.

En centra restoracio "La bela napolulino" okazis bankedo kaj adiaŭo, kaj tiel plenumiĝis plian fojon, nia celo, nome altiri la atenton de ambaŭ flankoj de Pireneoj pri Esperanto, montri la vivantecon kaj utilon de nia lingvo, kaj disvastigi ĝian celon. Kompreneble, en tiuj Renkontiĝoj ĉiam "FRATECO" aperis unuavice, ne vane la plejmulto el la partoprenintoj estis fratecanoj.

La HEF Kongreso okazis en la bela Galegio, en la grava urbo El Ferrol, kaj en salono de la Kolegio "Tirso de Molina" la Solena Malfermo.

prenita de: http://www.eventoj.hu/bildkartoj

Dum la laborkunsido oni pritraktis, inter aliaj, pri la temo eldonoj, kaj oni precizigis ke "Don Kiĥoto" jam estas en presejo, kaj la "Hispana Antologio" jam estas pretigita de nia samideanino Amalia Núñez Dubús.

La prelegoj, en hispana lingvo tiu de S-ro. Camilo Fernández pri "La monda lingvo kaj la intenco de lingvo internacia", kaj Esperante faris tion nia samideano Llibert Puig, kiu legis tekston de Julio Juanes pri "Du voĉoj de Galegio: Manuel Curros kaj Rosalía de Castro". Ambaŭ prelegoj vere interesaj.

La ekskurso al Puentedeume kaj tra la Ferrola enfluo, la folklora elmontro kaj diversaj vizitoj al la turismaj interesaj lokoj de la urbo, estis la distra kaj amuza parto de tiu Kongreso, kiun oni devas konsideri kiel indan ĉeneron de tiuj brilaj Hispanaj Kongresoj okazintaj ĉiujare.

En la decembra Zamenhofa Tago, en la Societa festeto, oni ekvidis novajn vizaĝojn, Ĝojiga fakto.

1977

La 23an de februaro okazis la Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" en nia propra sidejo, kiun prezidis Moŝta S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, kiu, post la rutinaj protokolaĵoj, emfazis la gravecon de la eldono en Zaragozo fare de "Fundación Esperanto" de la ĉefverko de la Hispana Literaturo "La Inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha", de Cervantes, modele tradukita de Fernando de Diego, kaj kies eldono estis ebla dank' al la malavara kontribuo de gesamideanoj Manteca, kaj precipe de nis Vicprezidanto samideano Víctor Ortíz Gratal, kiujn ni publike dankas.

Dum la lasta jaro, la kriza situacio de "FRATECO" iomete plibiniĝis, kaj tio devis taŭgi kiel deirpunkto por novaj kaj pli ambiciaj projektoj kaj realigoj.

La 37a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Sabadell, kie la tieaj samideanoj pruvis kion ni jam sciis: la organizan kapablon kaj viglan lertecon kiuj ili posedas, do logike, tiu Kongreso malvolviĝis sub la signo de konscia disciplino kaj saĝa ordo: la Esperanta Ekspozicio konsistanta en du partoj, la una montranta per ciferoj la frenezan koston de la plurlingveco en la mondo, kaj la signifon de Esperanto por ĝia solvo, kaj la alia parto, organizita de samideano Evaristo Gil, kiu prezentis interesajn kolektojn de kongresaj poŝtkartoj kaj poŝtmarkoj, kaj aliaj temoj rilatantaj nian Esperantan Movadon.

La Solena Malfermo okazis en la Aŭditorio de Ŝparkaso de Sabadell, kun partopreno de lokaj aŭtoritatuloj kaj estraranoj de nia Federacio kaj O.K.K.

Prelegis, kastillingve, S-ro. González Aboín pri "Scienca valoro de la internacia lingvo Esperanto", kaj Esperante, nia samideano Gabriel Mora i Arana, kies disertacio pri "La jarcenta datreveno de l'Atlàntida, la epopea ĉefverko de la kataluna poeto Jacint Verdaguer" estis tre dokumentita parolado pri la poezio kaj verko de la citita kataluna poeto.

La teatraj elmontroj, vizito al la Muzeoj, ekskurso al Montserrat kaj ĉampankeloj "Codorniu", kaj aliaj distraj programeroj, donis kontentigan pruvon de tiu organiza kapablo, kiun ni jam citis, de niaj samideanoj de Sabadell.

Kaj estis konsentite ke estu Callosa de Segura la proksima kongresurbo, en provinco Alicante.

En monato junio forpasis nia samideano Salvador Morales Sada, unu el la plej fervoraj batalantoj por nia afero. Li gvidis multenombrajn kursojn en "FRATECO" kaj ankaŭ en Aliaj Zaragozaj Asocioj; li estis estrarano kaj ĉefa organizinto de multaj okazaĵoj en na Centro. Oni ne povas kompreni la historion de "FRATECO" en la postmilita revigligo ne menciante lin. Tiuj kiuj estis liaj amikoj, kaj ankaŭ tiuj kiuj nur konis lin kiel simpla esperantisto, sentis tiun perdon tre profunde, kvazaŭ li estus io tre intima de ni, ĉar Salvador estis tre populara, afabla kaj bonvolema; li estis unu el tiuj homoj kiun ordinare oni nomas kiel "bona persono". Ke li pace ripozu!!!

1978

La Ĝenerala, Kunveno de "FRATECO" okazis la 12an de februaro, prezidate de D-ro. Sancho Izquierdo. Unue oni konsentis renovigi la estraron, kaj estis elektitaj jenaj samideanoj:

  • Prezidanto: S-ro. Miguel Sancho Izquierdo.

  • Vicprezidanto: S-ro. Víctor Ortíz Gratal.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

  • Aliaj komitatanoj estis: A. Marco, Antonia Lapuerta, Herminia Gil, E. Pérez, C. Boloix, E. Piquero, J.L. López, L. Ferrer kaj Salete.

La prezidanto informis pri la agado de nia Centro dum la pasinta jaro, kiu sendube progresis, ĉar du kursoj estis gvidataj de niaj samideanoj A. Salete y A. Marco, kaj oni rimarkis revigliĝon en aliaj aktivadoj, sed tio estis ja ne sufiĉa kaj nin montri pli ambiciaj devas esti konstanta devizo nia, diris la Prezidanto. Samideano A. Marco prezentis projekton kiu estis antaŭstudita triope kun samideanoj Alda kaj Salete, kies celo konsistis fari kampanjon per kontaktoj kun Asocioj de Najbaroj, kaj aliaj Sindikataj kaj Politikaj Organizoj por gajni adeptojn kaj multobligi la nunajn kursojn. Alia aspekto de tiu propono estis, organizi publikan Ekspozicion por altiri la atenton de la publiko, kaj fine, la problemo pri praktikado de la lingvo kaj revigligo de la Societa vivo solviĝos per Seminarioj de studoj. Por ĉi tio ni devos kunveni ĉiusemajne, prelegi pri certaj temoj kaj tuj sekve debati ilin. La projekto estis akceptita kaj respondecis pri ĝia plenumado niaj samideanoj V. Ortíz kaj A. Marco. Kompreneble tiuj Seminarioj estus en Esperanto.

Alia temo pritraktita estis la proksima balotado de la HEF-anaro por elekti novan estraron; pri tio oni petis al samideano Ortíz kiel HEF-estrarano ke li esprimu sian opinion tiurilate, kaj li donis kompletan informon. Post debato, estis konsentite ke ni, la zaragozanoj, balotu favore al la kandidaturbo Valladolid, eĉ konsciante ankaŭ ke Barcelono, Sabadell kaj Alicante posedas atentindajn avantaĝojn, sed ni konsideris en tiu momento la urbon Valladolid pli konvena por la ĝeneral interesoj de ni ĉiuj.

En monto julio okazis en la Aragona urbo Jaca, la 4a Internacia Konferenco de la Neŭtrala Esperanta Movado, kiun partoprenis multenombraj gefratecanoj.

La 3a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en monato oktobro en León, kaj oni konsideris ĝin speciale interesa, ĉar en tiu Kongreso ni havis la okazon ekkoni la novan estraron de la Federacio kiun prezidis S-ino. Mª Rafaela Urueña Álvarez, universitata profesorino de Valladolid. Kaj efektive tiel estis, ĉar en la Solena Malfermo de tiu Kongreso okazinta en salono de la Ŝparkaso de León, la nova Prezidantino per elokventa parolado donis kontentigan mezuron de siaj eblecoj.

Prelegis en tiu Kongreso, hispane S-ro. Pedro Nuez pri "Lingvaj kaj homaraj problemoj" kaj en Esperanta lingvo S-ro. Julio Juanes pri "Diversaj aspektoj de la Esperanta-Movado en nia lando". Ambaŭ prelegoj interesaj. La kutimaj programeroj de aliaj Kongresoj kompletigis kontentige tiun nacian kunvenon, en kiu ne koincidis multenombraj el la ordinaraj partoprenantoj, ĉar ĝi ne okazis en feriaj tagoj, sed kiu taŭgis por doni al ni fidon kaj esperon por tiu nova epoko kiun malfermis la nova estraro de nia Federacio.

La 19an de oktobro komenciĝis en "FRATECO" la anoncitaj Seminarioj tute en Esperanto. Ni agis tiel: unue propini temon aŭskultante ĉies opiniojn, la sekvantan jaŭdon prelegi pri la konsentita temo, kaj tuj sekve debati ĝin, kaj kiel rimedo por paroligi ĉiujn, la gvidanto de la kunveno demandis ĉiun partoprenanton ankoraŭ ne intervenanta en la debato, pri la temo. Tiamaniere, ĉiuj, pli-malpi, sin sentis iamaniere protagonistoj kaj praktikis nian lingvon. La afero glate funkciis kaj atentinda nombro de partoprenantoj akurate venis al niaj kunvenoj. La temoj pritraktitaj en tiuj lastaj monatoj de la jaro estis:

  • Prezento de niaj Seminarioj, de Antonio Marco.

  • "La Olimpiaj Ludoj" pri kiu prelegis samideano Pedro Marqueta, helpate de projekcio de diapozitivoj de Munkeno.

  • Dua prelego estis: "Esperanto kaj Ŝako", de D-ro. Olavide.

  • Tria temo: "La Homaj Rajtoj kaj Esperanto", de Antonio Marco.

  • Kaj finis la unuan ciklon samideano A. Salete, prelegante pri "La Homaj Rajtoj kaj la Civitanaj Devoj", kaj Antonio Marco pri "Biografio de Gabriel Miró".

La 15an de decembro okazis la anoncita Ekspozicio, en nia sidejo, kiu altiris al nia Centro multajn samideanojn, kiuj samtempe festis la Zamenhofan Tagon.

Ni, denove, iris tra la bona vojo, kaj prudenta dozo da optimismo premiis al tiuj kiuj strebis en tiu revigliga tasko.

1979

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazis la 11an de februaro, prezidate de D-ro. Sancho Izquierdo, kies unuaj vortoj estis por bedaŭri la forpason de nia Sekretario, nia samideano José Martínez, elstara fratecano, dum longaj jaroj nia konstanta Sekretario, sendube unu el la plej kompetentaj gramatikuloj de Esperanto en nia lando, kies troa modesteco tute ne permesis ke oni rimarku la lertecon kaj grandajn lingvajn kapablojn kiujn li posedis. La majstro regis ankaŭ latinan lingvon, la Esperanto de la antikveco, kaj kiam estis necesa li klarigis tiel lerte obskurajn angulojn de vortradikoj aŭ reguloj ke estis vera ĝuo aŭdi lin paroli kun tiel simpla sinteno. Akompanis lian modestecon ĝisfunda boneco, kio meritis respekton, estimon kaj admiron. Ke li pace ripozu!

La Sekretariejo estis okupita de samideano Antonio Marco Botella ĝistiama Vicesekretario.

La bona laboro farita dum la pasinta jaro, permesis al ni ricevi fruktodonan rikolton nun: kvin kursojn estis gviditaj, kaj du aliaj en nia Regiono, konkrete unu en Ejea de los Caballeros gvidata de Sabino Pelegrín kaj alia en Barbastro gvidata de Enrique Navarro, du fratecanoj.

La 24an de aprilo niaj gesamideanoj E. Piquero, D-ro. de la Puente kaj S-ino Encarnación Ferré komencis radioelsendon tra Radio Popular, kaj per ĝi kurseton de Esperanto.

Tiuj radioelsendoj estis tre efektivaj, vere efikaj propagande, ĉar multenombraj konsultoj pri Esperanto venis al nia Centro; ni diru ke unuafoje oni ekkonis nian lingvon en junularaj medioj de nia urbo.

La 22an de junio, samideano el Japanio, Hirai Jukio, prelegis en Esperanto en nia sidejo pri la temo "La vivo en Japanio", ilustrante la paroladon per diapozitivoj. Niaj salonoj estis ne sufiĉaj por enhavi tiom da personoj.

Je la fino de tiu sama monato, okaze de la Kursfino, ni organizis feston por disdoni diplomojn al la gelernintoj de niaj diversaj kursoj; fakte nia intenco estis ebligi la kontakton de novuloj kun veteranoj, por akiri amikajn rilatojn, kaj por stimuli ambaŭ sektorojn ni servis bongustan vinon. Estas ja necese diri ke tiu kunveno estis tre sukcesa, kaj denove nia sidejo montriĝis malvasta por akcepti tiom da personoj venintaj al nia Centro.

En monato julio ni organizis aŭtobusan ekskurson por partopreni en la 39a Kongreso de Esperanto kiu devis okazi en la astura urbo Gijón, kaj efektive, atentinda nombro de gafratecanoj iris tien kaj partoprenis en tiu tre bone organizita Kongreso.

La inaŭguro estis en la Teatro de la Kongresejo, prezidata de O.K.K., Federacio kaj lokaj aŭtoritatuloj. Salutis nome de "FRATECO" nia samideano Antonio Marco, kiu kun la Vicprezidanto Víctor Ortíz, reprezentis nin en la diversaj programeroj de tiu Kongreso.

Prelegis en Esperanto la Prezidanto de Centro Sabadell, kiu anstataŭis la Profesoron Regulo Pérez kiu ne povis alveturi, pri la temo "Esperanto kiel intergenta lingvo". Llibert Puig paroladis en Ateneo Jovellanos.

En la Universitato de Oviedo prelegis nia Prezidantino Mª Rafaela Urueña pri la temo "Esperanto kaj la internaciaj Eŭropaj organismoj". Vere interesaj prelegoj.

La diversaj ekskursoj kaj vizitoj, la folklora elmontro, la teatraĵo kiun ludis niaj polaj gesamideanoj Dobrzynski kaj Pienkiewicz, ĉio estis laŭ la kontentiga nivelo de la bonaj Kongresoj. Kaj estis konsentite ke la proksima estu denove en Madrido.

En monato oktobro komenciĝis la Lernojaro, kaj kun ĝi denove nia reaktivado: pluraj kursoj, por komencantoj, perfektiga, konversacia, estis organizitaj. Kaj ankaŭ niaj Seminarioj en Esperanto, pli zorge atentataj, sed ĉar ili okazis ĉiusemajne, la organizintoj devis strebi ĝis elĉerpiĝo por subteni la ritmon. La ordo de prelegoj kaj temoj pritraktitaj estis:

En la inaŭguro:

  • "Prezento de niaj Seminarioj" de A. Marco.

Dum monato oktobro:

  • "Miaj impresoj pri kastelo Grésillon" de E. Piquero.

  • "Instigo al ellernado de Esperanto" de P. Marqueta.

Dum monato novembro:

  • "La pasia mondo de la radio-amatoroj" de A. Monforte.

  • "La energio, aktuala problemo" de A. Salete.

  • "Komentarioj al la parolado de R. Muller en Luzerno" de A. Marco

  • "Filozofaj konkludoj pri 'La Vojo'" de D-ro. Olavide.

Dum monato decembro:

  • "Liberalismo kaj Demokratio laŭ Ortega" de A. Marco.

  • "Kiel ni tre eble povus progresi" de D-ro. Olavide.

  • "Ideoj kaj opinioj pri Civilizacio" de A. Marco.

  • "Rigardo al nia spegulo" de D-ro. Olavide.

La lasta prelego de tiu ĉi jaro de samideano Antonio Marco taŭgis ankaŭ por inaŭguri Libro-Ekspozicion en nia propra sidejo okaze de la Zamenhofa Tago, kies rezultoj estis tre sukcesaj.

Estis tiu ĉi jaro, eble, unu el la plej brilaj en la historio de "FRATECO", mi dirus tre kompleta, kaj la klopodo por kelkaj el niaj samideanoj eksterordinara, ĉar samtempe funkciis: kursoj, radioelsendoj, Seminarioj kaj la kutima administrado. Jes, fakte, la gvidantoj de "FRATECO" estis kontentaj, tre kontentaj pri nia laboro kaj ties rezultoj!!!

1980

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO", okazinta la 10an de februaro en nia sidejo, kiun prezidis la Vicprezidanto S-ro. Víctor Ortíz, ekzamenis la situacion de nia Societo dum la pasinta jaro en ĉiuj aspektoj, kaj konsideris ke kursoj, seminarioj, radio-elsendoj kaj la diversaj aliaj taskoj plenumitaj, estis plaĉaj rezultoj de la laboro kiun niaj membroj tute sindoneme faris, ke tiuj rezultoj krom kontentigaj signas bonan nivelon al nia agado, kaj fine ke ni devos multe laboradi se ni deziras konservadi ĝin.

La ekonomia situacio ankaŭ videble pliboniĝis, kaj ne dank' al la eksterordinara kontribuo de niaj membroj, tute ne, sed ĉar la multenombra lernantaro iamaniere ankaŭ helpas niajn financojn, kaj kompreneble ankaŭ ĉar niaj instruistoj laboras tute senpage, kun malavara sin dediĉo, do oni konsideris oportuna kaj justa esprimi al tiuj samideanoj kaj konstatigi tion en akton, la profundan dankon de la kunveninta anaro.

La Prezidanto S-ro. Sancho Izquierdo, petis perletere, esti anstataŭigita en la prezidanteco de nia Centro. ĉar li, 90-jarulo, konsideris ke alia homo pli juna povus doni pli da dinamismo al nia Societo. La kunvenintoj konsideris pli oportuna studi tiun proponon kaj prepari omaĝon al li: pli ĝuste nacian omaĝon, ĉar oni devas priatenti ke Don Miguel, ne nur estis nia Prezidanto, sed ankaŭ estis dum jaroj Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

Post la Kristnaskaj festoj, jam en monato januaro, nia Centro daŭrigis la aktivadon interrompitan je la fino de la pasinta jaro, kaj precipe kursoj kaj Seminarioj serĉis kaj trovis la normalan ritmon. La temoj pritraktitaj en la rekomencitaj seminarioj estis:

Dum monato januaro:

  • "La kino kiel Arto" de A. Marco Botella.

  • "Ĉu Kino estas Sepa Arto?" de Emilio Pérez.

Dum monato februaro:

  • "Eseo pri Muziko" de A. Marco Botella.

  • "Folklora Muziko" de Pedro Marqueta.

  • "Iom pri Folkloro: la danco naskiĝas" de D-ro. Pedro Olavide.

  • "La Sportoj" de A. Salete Tejero.

En monato marto:

  • "Flugantaj nekonataj objektoj" de profesoro Obón.

  • "Ne identigitaj flugantaj objektoj" de profesoro Sáenz.

  • "Aeronaŭtiko kaj Aviado" de Angel Salete.

  • "Don Kiĥoto" de D-ro. Olavide.

  • "Don Kiĥoto kaj Sanĉo" de Ángel Salete.

En monato aprilo:

  • "Korespondado per sonbendoj" de P. Marqueta Roy.

  • "La korespondado kaj skribado" de Ángel Salete.

  • "Kio estas la 'Tria Aĝo'?" de D-ro. Joaquín Bielsa.

  • "La Tria Aĝo" de A. Salete Tejero.

  • "Turismo kaj Esperanto" de Herminia Gil.

  • "Don Juan kaj la Donjuanismo" de Antonio Marco.

En monato majo:

  • "La legendo de Don Juan" de Ángel Salete.

  • "Mia opinio pri Don Juan" de Antonio Lapuerta.

  • "La familio" de Ángel salete.

  • "Komentarioj pri la lingvo kaj la Movado" de A. Salete.

La lastaj Seminarioj, honore al nia Prezidanto, Moŝta S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, estis legitaj en la Solena Fermo de niaj Seminarioj, kaj estis jenaj:

  • "Al nia Prezidanto" de Ángel Salete Tejero.

  • "Heredo kaj Estonto" de Antonio Marco Botella.

... ĉar efektive, la omaĝo al nia Prezidanto okazis koincide kun la fermo de tiuj Seminarioj, kaj en la Programo ĝi aperis kiel unua programero.

En la sekvanta tago, en salono de la Zaragoza Ŝparkaso, publika prelego en Hispana lingvo de la Prezidantino de la Federacio, kiu estis prezentita de D-ro. de la Puente, kaj la temo estis: "El Esperanto, vehículo de Cultura internacional", kaj tuj sekve, deklamado de poezioj en Esperanto de la aragona verkistino Encarnación Ferré. Kompleta sukceso de ĉiuj kiuj intervenis en la festo. Kaj kiel festo-fino komuna vespermanĝo en centra restoracio de Casino Mercantil. Ankoraŭ estis tria omaĝa tago, kun vizito al la palaco "Aljafería" kaj tagmanĝo. La zaragozanoj bone respondis al tiu meritoplena omaĝo, sed niaj nezaragozaj samideanoj, kun rimarkindaj esceptoj, tre rapide forgesis la oferojn, la gravajn alportojn kiujn nacie kaj internacie gajnis por ni tiu eminentulo, nun 90a jaraĝa, kiu estas DON MIGUEL, kaj nur kelkaj el ili akompanis nin en tiu omaĝo.

Je la fino de monato junio, la kutima festo en niaj salonoj por disdoni diplomojn al la ekzamenitoj, muziko kaj hispana vino por ĉiuj en tute amika etoso.

Kaj venis julio, kaj kun ĝi ankaŭ la HEF-Kongreso en Madrido. "FRATECO" estis reprezentata de nia Sekretario, samideano Marco, kiu salutis la gekongresanoj nome de nia Societo, kaj anoncis nian projekton celebri la 75an datrevenon de la fondo de "FRATECO" en la jaro 1983a, okazigante en Zaragozo la 43an Kongreson de Esperanto, por festi tiel tiun eventon en tute familia etoso.

La Madrida Kongreso sekvis la linion de la antaŭaj: tre bonaj prelegoj; Gian Carlo Fighiera festparolis montrante sian regadon de la lingvo; Francisco Azorín temis pri sciencaj problemoj "Multkolora kosmo, griza ĥaoso", kaj fine, en hispana lingvo, la akademiano Manuel Criado del Val oratoris pri "Bezono traduki teknikajn vortojn nacilingve". Tri diversaj genroj majstre pritraktitaj de kompetentuloj.

prenita de: http://www.eventoj.hu/bildkartoj

Rimarkinda la aranĝo de Literatura Konkurso, jam preskaŭ forgesita en niaj Kongresoj. Tre bonaj la ekskursoj al Aranjuez kaj Segovia. Konklude ni diru ke niaj Madridaj amikoj sciis organizi brilan Kongreson.

Sed la jaro 1980a, plena de Esperantisteca enhavo por ni, tute ne finiĝis en la Madrida Kongreso, ĉar kun monato oktobro venis la komenco de la lernojaro, kaj ni devis amplekse programi ĝin: la 9an de oktobro komenciĝis la Esperanto-kursoj: du por komencantoj, du en oficialaj lernejoj de E.G.B., du aliaj en najbara urbeto Ejea de los Caballeros, kaj... la 24an de oktobro komenciĝis ankaŭ la Tria Ciklo de Seminarioj.

  • Prelegis en la inaŭguro samideano Antonio Marco pri "Prezento kaj novaj nuancoj por nia Tria Ciklo de Seminarioj".

  • La sekvantan semajnon prelegis nia samideano Ángel Salete pri "La estonteco de nia planedo".

En monato novembro:

  • "Antaŭparolo al malfacila temo" de Antonio Marco.

  • "Poezio" de Ángel Salete Tejero.

  • "Esperanto kaj poezio" de Antonio Marco Botella.

  • "Usono" de Ángel Salete.

En monato decembro:

  • "Usono, tiu preskaŭ nekonata popolo" de A. Marco.

  • "Didaktaj metodoj en la instruado" de profesoro Obón.

  • "Instruado kaj Edukado" de A. Marco Botella.

La densa jaro de eventoj en la aktivado de "FRATECO" finiĝis kun festo en niaj salonoj en la Zamenhofa Tago, inaŭguro de la Tria Libro-Ekspozicio kaj la kutima komuna vespermanĝo.

Elstara jaro en la vivo de nia Societo!!

1981

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO", okazinta la 15an de februaro, devis pritrakti unuavice pri la insista peto de nia Prezidanto por esti anstataŭigita en la prezidanteco. S-ro. Medalón prezentis proponon por akcepti tiun demision. La vakan lokon devus okupi la Vicprezidanto, S-ro. Víctor Ortíz, kaj nomi Honora Prezidanto S-ron. Sanĉo Izquierdo. Sendiskute tiu propono estis tuj akceptita kaj oni kompletigis la estraron, kiu post tiu ĝustigo estis:

  • Prezidanto: S-ro. Víctor Ortíz Gratal.

  • Vicprezidanto: S-ro. Pedro Marqueta Roy.

  • Sekretario: S-ro. Antonio Marco Botella.

  • Aliaj komitatanoj estis: E. Piquero, E. Pérez, G. Medalón, Antonia Lapuerta, Pilar Sancho, Herminia Gil, A. Salete, C. Boloix kaj J.J. Millán.

Laŭ propono de samideano Emilio Pérez, aprobita en la antaŭa Ĝenerala Kunveno, oni skizis projekton por renovigi nian Statuton, kies tekston oni metos je la konsidero de nia anaro por ke ili decidu pri ĝiaj ĝustaj terminoj kaj esenco. Post la korektoj kiujn oni decidos, tiu definitiva teksto estos submetita al la oficiala aprobo de la koncerna Aŭtoritato.

Kaj efektive tiel estis, kaj en la monato majo oni kunvokis Eksterordinaran Kunvenon, kaj en konfliktema etoso, la nova Statuto estis aprobita, post interkonsentaj korektoj en Maratona kunsido.

Sed ni tro rapidigis nian kronikon ĉijaran, do saĝe estas reveni al la komenco de la jaro por sekvi la kronologian sencon, ĉar en monato januaro daŭris plu niaj kursoj kaj Seminarioj post la Kristnaska libertempo. Tiuj ĉi lastaj konsistis de jenaj prelegoj:

En monato januaro:

  • "Nia amiko la arbo" de Ángel Salete.

  • "Ankoraŭ pri la arbo ĝiaj sekvoj" de A. Marco.

En monato februaro:

  • "Agreso" de Ángel Salete.

  • "Agreseco en la mondo" de Antonio Marco.

En monato marto:

  • "Mia opinio pri la timo" de José Andrés Aldana.

En monato aprilo:

  • "Ankoraŭ pri la Timo" de Antonio Marco.

Je la fino de monato junio, la jam kutima festo de la kursofino por disdoni diplomojn, gustumi la bonan hispanan vinon kaj konversacii amike en nia Rondo.

Ankaŭ en monato junio, kelkaj gefratecanoj partoprenis en la Internacia Renkontiĝo de Bilbao, okaze de memorfesto de la 75a datreveno de la fondo de la Esperanta Grupo de Bilbao.

En monato julio okazis la Hispana Kongreso de Esperanto, kiun organizis en Murcia tre zorge kaj lerte niaj murciaj samideanoj efike helpataj de niaj amikoj de Callosa de Segura, veteranoj en organizaj taskoj.

La Kongresejo estis en la Universitato de Murcia, kaj la Solena Malfermo estis prezidata de la Rektoro de tiu Universitato, nia Federacia estraro kaj la Prezidanto de la O.K.K., profesoro Antonio Serna.

La prelegoj, en Esperanto, de Antonio Alonso Núñez pri "Einstein per ĉiutaga lingvo", kaj hispanlingve de Antonio Roldán pri "Kodo de internacia lingvo", ambaŭ tre interesaj.

La pola Esperanta teatro "A. Grabowski", la folklora festo, la popolkanzonoj de Oliver Tzaŭt, la junulara kunveno pri kulturaj temoj, kaj aliaj programeroj, donis distron kaj kulturan etoson al tiu Kongreso, kiun oni povas kvalifiki tre interesa.

Post la somera libertempo, denove "FRATECO" sin preparis por la nova lernojaro, kiu devis komenciĝi en monato oktobro, kiel kutime. Novaj kursoj estis organizitaj por komencantoj, alia por perfektigi la lingvon, alia simple konversacia, kaj ankaŭ ni ilin preparis en Ejea de los Caballeros kaj en la Oficiala Lernejo de E.G.B. de Zaragozo.

Oni konsideris ne oportune okazigi la Seminariojn kiel antaŭe, ĉar ili postulis grandajn klopodojn al la organizintoj, kaj pro tio ili estis anstataŭitaj de konversaciaj kunsidoj kiujn gvidis ĉiuvendrede nia samideano Luis Blasco, kaj precipa celo de tiuj kunsidoj estis paroligi niajn junajn lernantojn.

Ankaŭ oni projektis prelegi ĉiumonate, kaj en la monato novembro okazis la unua prelego kiun faris nia samideano Antonio Marco pri la temo "Krizo en Eŭropo", kaj post ĝi la kutima kolokvo.

En monato decembro, la Libro-Ekspozicio kaj la Festotago de Zamenhof fermis kontentige la jaron "FRATECO".

1982

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazis la 14an de februaro en nia sidejo, kaj nia estraro prezentis al ĝi la nomojn de tiuj samideanoj kiuj konstituos la O.K.K. de la 43a HEF Kongreso, kiun ni organizos en Zaragozo en la proksima 1983a, omaĝe al la 75a datreveno de la fondo de "FRATECO", ili estis:

  • Prezidanto: S-ro. Pedro Marqueta Roy.

  • Vicprezidanto: S-ro. Víctor Ortíz Gratal.

  • Sekretario: S-ro. Antonio Marco Botella.

  • Aliaj komitatanoj estos: A. Salete, E. Piquero, E. Pérez, J. Benito, J. Bielsa, H. Gil, A. Lapuerta kaj P. Sanĉo. Kiel oni povas konstati, preskaŭ samaj homoj ol tiuj de la estraro de "FRATECO", sed fakte oni ne povis elekti.

La unua propono estis eldoni specialan numeron de "Nia Vivo", nia antikva organo, kies celo estus promocii la Kongreson, kaj eble konvenus prezenti ĝin en Malaga dum la 42a Hispana Kongreso de la Federacio.

La kunvenintoj akorde konsentis esprimi nian dankon al la instruistoj de la diversaj kursoj pro ilia malavara strebado kaj konstatigi en akton tiun ĝeneralan senton pro ilia malavara strebado kaj konstatigi en akton tiun ĝeneralan senton, ili estis: A. Salete, E. Pérez, D-ro. Olavide, E. Piquero, A. Marco, L. Blasco, kaj tiuj de Ejea profesoro Sabino Pelegrín kaj S-ro. Juan de Haro. Ankaŭ oni konsentis aktualigi la kotizojn kiuj ne atingis la nivelon de niaj elspezoj.

Subite, en monato aprilo, en sama tago kiam oni kunvokis la unuan kunvenon de la O.K.K., la ĵus nomita Prezidanto de tiu Komitato, Pedro Marqueta Roy, forpasis viktimo de surpriza korkolapso. La Vicprezidanto en tiu momento de "FRATECO" estis ja modelo de esperantistoj. Li okupis daŭre de multaj jaroj preskaŭ ĉiujn postenojn de nia estraro, inkluzive la prezidantecon. Lia historio kiel esperantisto estis senkompara, kaj ĉiam kiam oni devis citi modelon de esperantisteco ni pensis je tiu bonega homo, kapo de aŭtenta familio esperantista, kiu ĉiam estis preta servo "FRATECO"n kaj la Esperantismon. Ni sentis nin orfaj pro tiu dolora perdo, kaj tiuj kiuj iam kunlaboris kun li, kiel la verkanto de tiu ĉi Kroniko, konsideris ĝin transcende fatala por niaj aspiroj kaj projektoj... Ke li pace ripozu!!!

Post la forpaso de nia samideano Marqueta, estis ja necese anstataŭi lin, unue en la Prezidanteco de la O.K.K., kies postenon okupis nia samideano Jaime Benito Cedo, kaj kiel Vicprezidanto de "FRATECO", kies postenon okupis S-ro. Ángel Salete Tejero. En tiu ĉi monato mem ni ricevis komunikon de la Ministerio pri Internaj Aferoj sciigante al ni ke nia Statuto jam estis aprobita de la Aŭtoritato.

En monato junio okazis la Kursfina Festo, tiel sukcese kiel kutime. Kaj tuj sekve venis julio kaj la Kongreso de HEF en Málaga, kie ni devis preni la flagon por okazigi la nian. Reprezentis nin en tiu Kongreso nia Prezidanto Víctor Ortíz, kiu disdonis ekzemplerojn de "Nia Vivo", nomo de nia antikva organo, kiun ni speciale eldonis por promocii la Zaragozan HEF-Kongreson kaj 75an datrevenon de la fondo de "FRATECO".

La Solena Malfermo okazis en salono de la Ŝparkaso. Rimarkindaj estis la prelegoj, en Esperanto, de Giordano Moyá pri "Esperanto kiel historia faktoro", kaj tiu de S-ro. Martín, prezidanto de la O.K.K. pri "Lingvaj kapabloj de Esperanto" kiu debatis pri didaktaj problemoj, kaj "Fakaj sekcioj" kiu faris la samon pri la agado de niaj Sekcioj. Trafaj la Andaluziaj festoj kaj la ekskursoj tra la suna marbordo de nia sudo, tiel moderna, tiel luma kaj tiel bela... sorĉe bela, kiel la tuta Andaluzio.

En monato septembro, "FRATECO" devis organizi la normalajn kursojn de la nova lernojaro, oni projektis ankaŭ prelegon je la fino de ĉiu monato, kaj oni devis ekpreni la ritmon de nia aktivado por la organizado de la venonta Kongreso, kaj en tiu senco ankaŭ la O.K.K. kunvenis por skizi la programon kaj fari la unuajn demarŝojn, nome, traduki du turismajn broŝurojn: la unuan pri provinco de Zaragozo kiun eldonis la Ministerio pri Turismo, kaj la alian pri la Artohistoriaj Monumentoj de la urbo Zaragozo, kiun ĝentile eldonis la Zaragoza urbestraro speciale por nia Kongreso.

En monato oktobro, la 16an kaj 17an, francaj kaj hispanaj geesperantistoj renkontiĝis en Jaca. Membroj de la Grupo "Esperanto, Paŭ-Adour", de la Esperanta grupo de Callosa de Segura kaj de "FRATECO" de Zaragoza, post ses jaroj de nia lasta renkontiĝo en Tarbes, kunvenis denove en Jaca. Estas ja nenecese emfazi, ĉar estus insista ripeto, la amikecan etoson de ĉi tiuj renkontiĝoj. Interesega la ekskurso al la fama monaĥejo "San Juan de la Peña", panteono de la Aragonaj reĝoj, situanta en belega loko kaj konstruita sub impona roko. Por amantoj de arto, historio kaj naturo estas ja vizitinda loko. La organizanto de tiu Renkontiĝo estis la Hispana Turisma Esperanta Sekcio. Kaj jam oni projektis la proksiman Renkontiĝon, ĉu en septembro de la proksima jaro, ĉu en Navareux aŭ Oloron?

La Esperanta Libro-Ekspozicio kaj la festotago de Zamenhof finis la aktivadon de "FRATECO" en tiu jaro.

1983

"FRATECO" jubileas!! La 3an de julio, nia Societo fariĝis 75 jaraĝa, kaj ni, la fratecanoj, devis esti pretaj por festi tiun okazaĵon kiel ĝi meritis. Nia decido celebri la eventon en Ronda Familio, kun ĉiuj hispanaj geesperantistoj kaj niaj eksterlandaj amikoj, ne estis ja utopio sed ne ŝanĝebla fakto: ni ĉiuj kongresas kune.

75 jaroj insiste laborante por Esperanto, persiste strebante en tiu kultura tasko en nia urbo, en nia lando kaj en la mondo, laŭ tute aragona stilo: obstinaj kaj firmaj en nia celo, nia agado ne povas esti konsiderata facila kaprico de iu maniulo; ni estas ja longa vico da homoj de ĉiuj klasoj kaj kondiĉoj, intelektuloj kaj manlaboristoj, de ĉiuj ideologioj kaj pensmanieroj, kiuj koincidas en la utilo de Esperanto kiel lingvo intergenta, kiel neŭtrala lingvo por ke la popoloj komprenu unu la alian, konvinkitaj en la homa mesaĝo de D-ro. Zamenhof pri paco kaj homamo. Kaj ĝuste en tiu ĉi momento, kiam la homaro vivas teruran krizon kiu minacas eksplodigi kaj malaperigi la ekziston en nia planedo, la neceso de la komunikado, la neceso de interkompreno kun paca celo, donas ampleksegan dimension kaj aktualecon al nia mesaĝo, al nia 75 jara laboro, al nia historia obstino dum tiom da jaroj kaj tiom da malfacilaj momentoj kiujn ni devis travivadi ĉar, miaj karaj, 75 jaroj estas ja multaj jaroj, birdfluge ni rememoru ke "FRATECO" naskiĝis tre proksima al la komenciĝo de tiu ĉi jarcento, ke ni suferis du gigantajn mondmilitojn kun siaj respektivaj postmilitaj periodoj.

"FRATECO" vivis ankaŭ tiun teruran Hispanan Civilan Militon, kiam hispanoj batalis kontraŭ hispanoj, patroj kontraŭ filoj, fratoj kontraŭ fratoj, homo kontraŭ homo, kaj post tio, krizon post krizo, malhelpojn el la plej diversa karaktero, momentojn de ekstrema danĝero, kaj multaj, multaj el nia plej fidelaj malesperis pri nia pluekzisto, sed ĉiam "FRATECO" rezistis, ĉiam "FRATECO", kiel nova feniksa birdo, renaskiĝis el siaj propraj cendroj kaj reprenis la flugon de nia idealisma vojo. Eĉ en la plej malfacilaj cirkonstancoj neniam mankis en "FRATECO" la adekvata kuraĝulo kiu prenis la torĉon por lumigi la vojon de nova etapo. En tiu varia protagonismo kuŝas la miraklo de nia longa ekzistado.

En tiu ĉi solena momento, mi ne povas nek devas forgesi tiun gloran triopon kiu fondis "FRATECO"n: S-roj. Montagud, Benítez kaj Gastón, kaj post ili, tiujn bravajn pionirojn kiuj jaron post jaro faris la mirindan taskon kiu ebligis al ni atingi ĉi tiun Jubileon. Mi ne povas eviti eldiri la nomojn de Artigas, Manuel Maynar, Luna, Senra, Floría, Bruquetas, Salas, Martínez, Máñez, Rafael Gastón, Guio, Berges, Morales, Marqueta, kaj multaj aliaj gloraj homoj, ĉiuj jam malaperintaj, kaj kun ili, feliĉe por ni ankoraŭ vivantaj, gesamideanoj Sancho Izquierdo, Larruga, de la Fuente, Inés Gastón, Aldana, Sara Maynar, Salete, Pilar Salvo, Victoriana Bueno, Fillat, María Casasnovas, Blasco, kaj tiom da aliaj ke oni povus fari kilometrajn liston, senfinan vicon, kaj tiuj kiuj mi ne menciis, ke ili ne sin konsideru en malpli alta skalo de valoroj...

"FRATECO" tute ne forgesas siajn veteranojn, ĉar ni multe ŝuldas al ili, kaj evidenta pruvo por tiu aserto estas tiu ĉi omaĝa Kongreso kiun ni organizas okaze de nia Jubileo.

Sed nia Societo ne nur konsistas el pasinteco pli aŭ malpli glora, certe oni ne povas vivi nur el rememoroj kaj laŭroj, tiu maljunulo 75 jaraĝa kies nomo estas "FRATECO" ĝuas bonan sanon, vivas nun la realon de nia tempo, kaj pensas kaj projektas stare rigardante ĉiujn horizontojn, la horizontojn de nia estonteco, de nia tuja morgaŭo, kaj kun vi, kun la tuta Esperanta familio, ni esperas kunmarŝadi dum la venontaj etapoj, kaj post ne longe, festi, celebri kun vi, la Centjaran datrevenon de "FRATECO".

Tiu estis nia penso je la komenciĝo de la jaro, sed ĉiu minuto havas sian propran deziron, ĉiu horo sian strebon, kaj la realo de tiu momento postulis ke ni daŭrigu niajn taskojn: kursoj, Seminarioj, kunvenoj, prelegoj, administraj laboroj, ĉio rekomenciĝis post la Kristnaskaj festoj, tio estas ja la medolo de nia propra historio, pri kio ni ne povas rezigni ne minacante nian ekziston, kaj tra tiu vojo ni alvenis al la Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" , kiu okazs la 30an de januaro en nia Sidejo. Temis pri la unua kunveno post la oficiala aprobo de la renovigita Statuto, kiu konfirmis la estraron dum unu jara periodo en la ĵus kreitaj postenoj, kiuj pretendas per propra nomo difini en siaj limoj la aktivadonkiun devos fari la personoj kiuj okupas ilin. La konsisto de tiu estraro estis:

  • Prezidanto: S-ro. Víctor Ortíz Gratal.

  • Vicprezidanto: S-ro. Ángel Salete Tejero.

  • Sekretario: S-ro. Antonio Marco Botella.

  • Vicsekretario: S-ino. Conchita Cerqueda.

  • Kasistino: Fraŭlino Pilar Sancho Rebullida.

  • Administrado: Fraŭlino Antonia Lapuerta Palacios.

  • Kunordigo de instruistoj: S-ro. Emilio Pérez Gimeno.

  • Prelegoj kaj Seminarioj: S-ro. Miguel Ángel Martín.

  • Propagando kaj Komunikado: S-ro. Enrique Piquero Vázquez.

  • Publikaj Rilatoj: Fraŭlino Herminia Gil.

La ĉeestantaro aŭskultis informon de la Sekretario pri la aktivado de nia Societo dum la pasinta jaro, kaj temon post temo, oni submetis ilin al la koncerna aprobo: pri kursoj oni konsentis esprimi al aliaj instruistoj S-roj. Olavide, Salete, Piquero, martín kaj Marko, la dankeman senton de la kunvenantoj pro ilia malavara laboro; pri Seminarioj, oni esprimis bedauron pro la malalta partopreno de gesamideanoj en ili lasttempe, kaj oni konsentis vigligi ilin organizante unu solan prelegon cxiumonate; pri la venonta HEF-Kongreso, oni legis la Provizoran Programon kiun la Organiza Komitato starigis, kaj kies konsisto estis jena:

KONGRESPROGRAMO

Lundon, 18an de julio:

  • Malfermo de la FILATELIA ARAGONA EKSPOZICIO PRI ESPERANTAJ TEMOJ, en salonoj de nia Kongresejo, str. San Ignacio de Loyola, 10.

Merkredon, 20an de julio, posttagmeze:

  • Oficiala inaŭguro de la Ekspozicio.

  • Disdonado de dokumentoj.

  • Unua tago de la poŝta stampado en la Ekspozicio.

  • Interkona Vespero.

Ĵaŭdon, 21an de julio:

  • 9:30 h - Kunsido de la HEF-Estraro kun delegitoj de Grupoj.

  • 11:30 h - Inaŭguro de la Kongreso. Oficiala fotado.

  • 17:00 h - Ekzamenoj pri Esperanta kapablo, elementa kaj supera.

  • 20:00 h - Prelego en hispana lingvo.

  • 22:30 h - Junulara aranĝo.

Vendredon, 22an de julio:

  • 9:00 h - Fakaj kunvenoj.

  • 12:00 h - Simpozio pri Komunikado.

  • 18:00 h - Prelego en Esperanto.

  • 19:00 h - Omaĝo al la veteranoj: Arta Esperanta festo.

  • 22:30 h - Junulara aranĝo.

Sabaton, 23an de julio:

  • 9:00 h - Vizito al la artohistoriaj monumentoj de la urbo per aŭtobusoj kiel invititoj de la Zaragoza urbestraro.

  • 18:00 h - Ĝenerala Kunveno de HEF.

  • 22:30 h - Folklora festo prezentata de la fama Arta Aragona Grupo "Baluarte Aragonés".

Dimanĉon, 24an de julio:

  • 9:30 h - Libervola vizito al la diversaj urbaj pinakotekoj.

  • 12:00 h - Sankta Meso.

  • 13:30 h - Oficiala Bankedo.

  • 18:00 h - Simpozio pri Centjara datreveno de Esperanto.

  • 20:00 h - Solena Fermo de la Kongreso. Konkludoj.

Lundon, 25an de julio, matene:

  • 7:00 h - Tuttaga ekskurso al la Aragona Pireneo: Parko Ordesa. Adiaŭo.

Pri ĉi tiu Programo, la O.K.K. strebis doni al ĝi kiel eble plej brilan enhavon. Specialan debaton estigis la Vicsekretariino kiam ŝi denuncis la agadon de la fratecanoj al la sino de tiu Komitato kiel kontraŭstatutan, ĉar en tiu Provizora Programo oni indikas la celebradon de la Sankta-Meso, kaj nia Statuto tute ne permesas ke ni organizu aŭ aktivu en religiaj aranĝoj. La diskutado estis arda ĉar alia sektoro de la kunvenantoj opiniis ke la Kongreso estis de la Federacio, kaj "FRATECO" aŭ la fratecanoj nur agis delegacie je ĝia nomo. La maratona diskutado finis post la tria vespere, kaj la konkludo estis prezenti al la Federacio tute neŭtralecan proponon en tiu senco.

Kaj la tempo, vorema kaj ne satigebla, formanĝas horojn, tagojn, monatojn, marŝante flugrapide por atingi someron, la monaton julio, kiam nia kara "FRATECO" fariĝos 75 jaraĝa kaj la 43a Kongreso omaĝos nian kolektivon per tiu brila elmontro, kies ameman signifon ni alte taksas: ĉiuj simptomoj pri tiu Hispana kunveno estas ja esperigaj kaj aŭguras sukcesan Kongreson; la Kongresejon oni starigos en salonoj de la impona konstruaĵo de la Centra Ŝparkaso de Zaragozo; du broŝuroj pri artohistoriaj monumentoj de la urbo kaj de la provinco de Zaragozo jam estis tradukitaj kaj estas nun en presejo; la profesoro Juan Regulo Pérez, prestiĝa akademiano de nia lingvo, prelegos en Esperanto; kaj hispanlingve prelegos ankaŭ en la kadro de nia Kongreso S-ro. Adolfo Castillo Genzor, aragona verkisto kaj publicisto; la folkloraj elmontroj estos unuarangaj; en la du projektitaj simpozioj partoprenos elstaraj samideanoj kiuj sendube influos doni al ili riĉan enhavon; interesa ekskurso al la Aragona Pireneo, al la paradizo Ordesa, kontribuos doni al ĝi la necesan distran parton de tiaj kunvenoj. La tuja perspektivo estas ja optimisma kaj nur restas ke la faktoj sankcios la aŭgurojn kaj niajn esperojn...

Gesamideanoj: ne finiĝas la historio de "FRATECO" en tiu ĉi lasta paĝo, ĉar, kiel jam mi diris aliloke, nia Societo estas maljunulo 75 jara sed ĝuas tre bonan sanon, plie, ni devas ankoraŭ aldoni, tute simple, kiel mi ĝin verkis: mi konceptas historion kiel en la antikva Grekujo, ne kiel rakonton de ekspozicio de fosilioj, sed kiel vivaĵon kiujn oni konis per esplorado kaj racia serĉado. Mi studis tiujn viverojn kaj zorgis envolvi min en la etoson de tiu tempo, kaj kun la vualo de tiuj pasintaj eventoj, mi intencis rakonti ilin al vi kvazaŭ mi estus unu el la protagonistoj kiuj vivis ilin. Mi tute ne volis min senti ankrita en tiu pasinteco, sed senti min viva estaĵo kiu interpretas kaj vivas tiuj rakontitajn momentojn kaj iliajn direkton al estonteco. De tempo al tempo, la ne sufiĉaj esplorfontoj, la urĝo de la tempo, altrudis al mi mencii izolitajn faktojn orfajn je tiuj komentarioj, kiujn mi konsideras nepraj, sed neniam mia intenco estis sekvi tiun vojon. Sendube historio spegulanta nudajn faktojn estus terure enuiga, kvankam mi agnoskas ke ne ĉiam mi povis plenumi mian opnion ĵus cititan...

Sed ni revenu al la komenco de tiu ĉi lasta komentario por ripeti al vi mian diron ke tiu ĉi historio ankoraŭ ne finiĝis, nek devas finiĝi, kaj ne nur ĉar "FRATECO" daŭre vivas, sed ĉar mi esperas, ke aliaj homoj, certe pli kompetentaj ol mi, plu verku ĝin. Al tiuj kuraĝuloj mi diras, ke temas pri nobla kaj pasia tasko, kaj ili, kaj vi mem, kara leganto, konsideru mian laboron kiel unuan mejloŝtonon de tiu longa vojo kiun trairis nia rondo "FRATECO".

Antonio Marco Botella

Zaragozo, junio, 1983a

1983 - POEZIO HISPANARABA

DU BELAJ POEMOJ ELARABIGITAJ

DE NIA SAMIDEANO ANTONIO MARCO

Eldonitaj en la iama Bulteno de nia Aragona Esperanto-Societo "FRATECO"

"Nia Vivo" nº 1 (58) - Dua Epoko

decembro 1983a - paĝoj 14-16.

Antikvaj kronikoj rakontas, ke kiam Abul-Abbas venkis en Oriento apud la rivero Tigris la dinastion de Banu Umaja, kaj ordonis ekstermi ĝin, iu el la forkurintaj venkitoj alvenis al Magrebo unue, kaj poste, vokite de Andaluziaj maŭroj, al Hispanio, kie li starigis sendependan tronon en Kordovo. Temis pri princo Abd-al-Rahman, kies talento kaj kleraj inklinoj vekis entuziasmon kaj admiron, kaj tuj kreis la adekvatajn kondiĉojn por starigi en Hispanio fokuson de civilizacio, kiu baldaŭ superis iun ajn ekzistantan tiam en Eŭropo.

Al-Hola rakontas ke, en la palaco de la juna princo (jam Abd-al-Rahman la Ia) oni okazigis festojn pri literaturo kaj oni recitadis versojn; kaj elstaraj poetoj kunvenis en ĝiaj salonoj. La reĝo mem verkis poemojn, kaj unu el ili, verkita de li inspirate de palmo, kiun li mem semis en sia propra korto, diris:

Ho palmo! Ci estas kiel mi,

ankaŭ fremda en Okcidento,

malproksima nia tero de ni!

Cia patrio estas ja Oriento!

Ploru do, sed ci ja muta,

ne povas plori kun mi:

ci ne sentas en la koro profunda,

tiel akre kiel mi sentas ĝin,

la doloron kiu min turmentas

tiel longega malproksim'.

Se ci povus senti, ho palmo!

Certa mi estas pri ĝi,

ke ci plorus amarajn larmojn

kun sama sento kiel mi.

Kaj tiu palmo pri kiu parolas la princo-poeto, tiam fremda en Okcidento, iom post iom radikis en la Hispana grundo, kaj tiel loge kaj fidele sin sentis adaptita kaj identigita al tiu pejzaĵo, ke oni dirus ke en la pratempo ĝi naskiĝis ĉi tie mem: svelta kaj gracia, la hieratika palmo, estas ja karakteriza elemento de la Hispana pejzaĵo en la tuta sudo kaj oriento de nia lando, en intima rilato kun la medio, tiel, ke alia perspektiva formo estas absolute ne imagebla por tiuj pejzaĵoj. Tiu superba kaj eleganta profilo estis por ĉiam envicigita al la eterna linio de tiuj horizontoj kiel propraj.

Simila simbiozo okazis en multenombraj aliaj aspektoj de la kunvivado Hispana-araba dum tiuj longaj ok jarcentoj, kiuj evidente atestas, ke estis pli forta kio nin kunigis, ol kio nin disigis: tiam en Kordovo oni parolis romancan kaj araban lingvojn, kaj la kantoj de muezinoj estis aŭdeblaj same kiel la sonoriloj de preĝejoj. Toleremo kreis efektivan interŝanĝon de kunvivaĵoj kaj opinioj tre interesajn por ambaŭ kolektivoj, kies limoj aperis kiel promesplenaj.

Kaj Poezio ne estis ja escepto: kun la araboj, elementoj tute novaj invadis la Hispanan poezion, alportante al ĝi abundon da metaforoj superŝarĝitaj de bildoj: verbaj ĉarmaj-retorikaj artaĵoj kiuj forte influis la tiaman Hispanan poezion, pli racie kaj orde konceptita, sed sen tiu fantazio kiun kunportis la araba. Ambaŭ, la Hispana kaj araba, miksiĝis en unu sola dum jarcentoj. Distingi kiaj elementoj apartenas al unu aŭ alia estas esplora tasko kiun mi absolute ne pretendas plenumi.

La poezio Hispana-araba, apenaŭ menciita nun de specialistoj, meritas miaopinie, esti disvastigita kiel esprimo de beleco, kaj de epoko kiu disradiis la plej altklasan kulturon kaj pensadon de la civilizita mondo...

Mia pretendo estas elekti tiujn poemojn kiuj pli plaĉas al mi, traduki ilin Esperante, kelkajn en liberaj versoj, kaj prezenti ilin al vi laŭ stilo, tmpo, materio aŭ skolo tute ne submetita je ia ajn ordo. Kaj unua ekzemplo povas esti tiun kiun mi hodiaŭ aperigas, tradukitan de mi, tute ne rigore, laŭ mia modesta scio kaj kapablo, tamen sufiĉa por ke nia legantaro perceptu la ĉarmon kaj fantazion de la tiamaj poetoj.

Jen do poemo, verkita dum la XIa jarcento de Abu Hassan Ali ben Hisn, kies titolo estas:

KOLOMBIDO

Tro kio pli perturbis min

estis surbranĉa kolombido,

kiu inter insuloj de rivero

bligilis en siaj pupiloj

perlojn en siaj palpebroj,

oron en sia bel' profilo.

Pistak-kolora estis ĝia koliero,

ĝia brusto lazurŝtona,

ĝia kolo stare ŝanĝ-brila,

la dorso kaŝtankolora

kiel la plumekstremo flugila

kun rebriloj el la horo ora.

Nigra estis l' akra beko

kiel arĝenta kulmo brila,

kiam inka malseka helo

lumigas ĝiajn velurojn nigrajn.

Ĝi apogis sin sur branĉetaro

kvazaŭ ĝi estus en komforta trono

kaj kaŝis sub la flugilfaldo

la gorĝon, kun obstina zorgo.

Sed kiam ĝi vidis elverŝi

miajn senesperajn larmojn,

mia ploro ĝin timigis,

kaj sur la verda branĉo

siajn flugilojn ĝi etendis,

kaj en rapida forflugado

mian koron forprenis...

Kien ĝi iris?

Mi volas tion ignori.

Kiu povus scii,

kien iras birdo por plori!!!

Abu Hassan Ali ben Hisn

XIa jarcento

Antonio Marco Botella

Zaragozo, Majo, 1983