Raporto en ZTV

RESUMO DE LA RAPORTO EN ZTV

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Raporto pri Esperanto en la Zaragoza loka televido ZTV ("Zaragoza Televisión"), kion vi povas ankaŭ spekti rekte en Jutubo, musklakante la sekvantan retligon:

Loka TV interesiĝis pri Esperanto kaj alvenis ĉe ni.

Ni menciis la ekziston de monumento dediĉita al Esperanto. Ili filmis tie kun intervjuo al Lorenzo Noguero (Prezidanto de la Aragona grupo "FRATECO") kaj al Eunice Alberto (brazila esperantistino loĝanta en Zaragozo... kaj en la koro de la antaŭa).

Poste, ili venis al la sidejo de "Frateco" kaj "Fondaĵo Esperanto". Tie, ili filmis iomete kaj intervjuis al du junuloj: al Antonio Marco Botella (Prezidanto de "Fondaĵo Esperanto" kaj kore juna) kaj al Emilio Pérez.

La elsendo okazis finfine la 18an de majo de 2011 en vespera Teleĵurnalo kaj daŭris 2 minutojn. Poste tiu raporto de ZTV estis enmetita en la reto.

Jen aliaj fotoj senditaj de nia Prezidanto, Lorenzo Noguero, pri tia loka evento: