06 - Pontoj: komunikiloj

PONTOJ: KOMUNIKILOJ

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Pontoj estas materiaj ideoj por faciligi la iradon trans baro; Esperanto estas lingva ideo por faciligi la komunikadon trans baroj kaj landlimoj.

La fotoj aperas en surstrata ekspozicio (en Av. Independencia) organizita okaze de 40-jara datreveno de "Colegio de Ingenieros de Caminos, Canales y Puertos".

La Kolegio de Civilaj Inĝenieroj de Aragono okazigas sian 40-datrevenon kun ekspozicio de 30 prismoj sur la Avenuo Sendependeco de Zaragoza, en kiu oni montras la plej elstarajn konstruaĵojn de ĉi tiuj profesiaj inĝenieroj.

La verkoj en la urboj kaj la Internacia Ekspozicio 2008 en Zaragozo, akvoadministrado kaj rivera inĝenierado estas iuj ekzemploj de tio, kion vi povas viziti de la 6a ĝis la 21a de ĉi tiu monato.

Jen pli pri la ekspozicio (en la hispana):

Muspremu ĉi tie

La rivero Ebro trairas la urbon Zaragoza laŭ 9 km. En ĉi tiu sekcio estas nuntempe dek du pontoj, kiuj transiras ĝin (ok por ŝoseoj, unu por fervojo, kaj la aliaj nur por personoj kaj bicikloj). En 1978 estis nur ses pontoj (du el ili fervojaj). Tri kaj duono kilometroj sube, preter la "Soto de Cantalobos", ekzistas alia granda ponto de la aŭtovojo Z-40 super la rivero, ne montrita en jena mapo:

Mapo kiu montras kie situas 12 el la 13 pontoj super la rivero Ebro en Zaragozo.

1 - Ponto "Aŭtovojo A-2" - 285 m longa - aprilo de 1978.

Ĝi estas ankaŭ trairebla de homoj kaj bicikloj.

2 - Ponto "Tercer Milenio" - 270 m longa - junio de 2008.

Ĝi estas ankaŭ trairebla de homoj kaj bicikloj.

3 - Ponto nur por homoj "Pabellón-Puente" - 270 m longa - junio de 2008.

Ofte oni uzas ĝin kiel ekspoziciejo kaj ĉiam nokte ĝi estas fermita.

4 - Persona kaj bicikla ponto "Pasarela del Voluntariado".

235 m longa - aprilo de 2008.

5 - Ponto "La Almozara" - 286 m longa - konstruita en 1870.

Unue ĝi estis nur fervoja ponto, ĝi estis transformita kaj renovigita en 1980.

Ĝi estas ankaŭ trairebla de homoj kaj bicikloj.

6 - Ponto "Santiago" - 187 m longa - marto de 1987.

Ĝia surfaco estis modifita en 2008 por permesi la paso de tramoj.

Ĝi estas ankaŭ trairebla de homoj kaj bicikloj.

7 - Ponto "Ŝtona" - 225 m longa - la plej antikva el ĉiuj - konstruita en 1440.

Ĝi estis tre plibonigita en 1991 - uzebla nur por busoj kaj taksioj.

Ĝi estas ankaŭ trairebla de homoj kaj bicikloj.

8 - Ponto "Fera" aŭ "Pilar" - 238 m longa - konstruita en 1895.

En 1991 oni faris je ĉiu flanko du novajn pontojn por veturiloj

kaj la centra ponto restis por homoj kaj bicikloj.

9 - Ponto "La Unión" - 331 m longa - oktobro de 1989.

Ĝi konektas rekte la kvartaloj "Vadorrey" kaj "La Jota" kun "Las Fuentes"

Ĝi estas ankaŭ trairebla de homoj kaj bicikloj.

10 -Ponto nur por homoj kaj bicikloj super la hidraŭlika rado.

Ĝi estas nomata "Pasarela del Azud" aŭ "Puente del Azud" en la hispana.

235 m longa - junio de 2008.

11 - Ponto "Manuel Giménez Abad" (elstara juristo mortpafita de ETA)

304 m longa - septembro de 2002.

Ĝi estas la plej orienta ponto trairebla de homoj kaj bicikloj.

12 - Fervoja ponto trairebla de AVE-trajno (tre rapidega)

Mapo kiu montras la situo de la lasta 13a ponto rilate al la aliaj:

for de la urbo, ĝi estas proksimume 3'5 km for de la Fervoja ponto,

se oni mezuras la distanco inter pontoj laŭlonge de la rivero Ebro.

13 - La plej orienta ponto sur la rivero - aŭtovojo Z-40.

Ĝi estas ankaŭ nomata "Cuarto Cinturón".

396 m longa - junio de 2008.