Emilio Gastón

Neforgesebla elstara esperantisto

EMILIO GASTÓN UGARTE

1877 - 1925

verkis: Antonio Marco Botella

Tiu ĉi jaro, 2008, estas la Centjara datreveno de la fondo de la unua Esperanto-Centro de Zaragozo, kaj unu el la tri fondintoj estis samideano Emilio Gastón, iom poste prezidanto de la Esperanta-Societo “Frateco” kaj je nacia nivelo ankaŭ prezidanto de la Hispana Esperanto Konfederacio.

S-ano Emilio Gastón Ugarte estis elstara lidero de sia epoko, naskiĝinta en Zaragozo la 5an de aprilo de 1877, li devenis el familio Alto-Aragona, kaj estis krom grava advokato kaj politikulo, membro el la Komitato de la Aŭtonoma Aragona Partio, prezidanto de la Aragona Respublikana Federacio, fondinto (kiel ni jam diris) de “Frateco” en 1908, kies prezidantecon li okupis plurajn jarojn, kaj ankaŭ fondinto de la Skolta Aragona Societo de Zaragozo.

La dosiero kun la familia arbo FG.pdf elŝuteblas ĉe la fundo de tiu retpaĝo.

S-ro Emilio Gastón posedis, inter aliaj humanismaj kvalitoj propraj el la elektitoj, fajnan sentivecon por la sento plej profunda de la homamaj idealoj kaj samtempe inteligenton kaj pragmatan percepton por realigi ties idealoj. Tiu idealisma kaj praktika sentiveco impulsis lin esti ĉefprotagonisto de humanisma projekto, kiun li realigis, konsistanta akcepti en nia lando en la jaro 1920 pli ol 300 aŭstriaj geinfanoj, kiuj kiel sekvo de la unua mondmilito vivis ĉe ili en situacio de ekstrema mizero kaj manko de la plej elementaj nutraĵoj kaj bazaj homaj subtenoj.

Okazis, ke la Esperantista Societo por Estirio de Graz, adresis leteron datumitan la 15an de januaro de 1920 al la E-Centro “Frateco” de Zaragozo por informi ĝin de la delikata situacio de tiuj geinfanoj kaj petante al ĝia membraro helpon kiu ebligu mildigi tiujn suferojn. Sendube estus tro longa rakonti detale la kunvenojn, konversaciojn kaj interkonsentoj kiuj okazis en la E-Centro “Frateco” por informi kaj konvinki pri la urĝo de tiu homama projekto al aliaj hispanaj regionoj, kiu esence konsistis trovi pli ol 300 voluntuloj kiuj akceptu en la propra hejmo dum almenaŭ unu jaron aŭstrian infanon (ino) inter 10 kaj 14 jaroj.

Oni kreis Patronaron, kies prezidanteco okupis s-ro Gastón kiel hispana reprezentanto kaj s-ro Bartel kiel la aŭstria, sed konsentite ke ĉiu decido estu efektivigita de s-ro Gastón. Estis necese ankaŭ serĉi la kunlaboron de la unuaj hispanaj aŭtoritatoj, bonfaraj institucioj kaj eĉ la Ministero pri Eksteraj Aferoj devis ankaŭ interveni.

La 10an de oktobro de tiu jaro alvenis al la haveno de Barcelono la unuan ekspedicion de aŭstraj geinfanoj, kiuj estis ĝoje akceptitaj de impona homamaso, ja inter ili estis la familioj kiuj konsentis akcepti ĉe ili unu el tiuj infanoj. Dek tagoj poste venis alia ekspedicio, kiu estis akceptita samĝoje kaj tumulte kiel la antaŭa. Kaj la 7an de aprilo de la sekvanta jaro venis la lasta ekspedicio, sumanta la tri 350 geinfanoj. Multaj el ili neniam volis returni al siaj aŭstriaj originaj hejmoj.

Post tiom da jaroj forpasintaj ekde tiu evento, nun, multaj el la nepoj de la tiamaj infanoj adresas leterojn al nia E-Centro demandante al ni eksplikojn pri tiu evento el kiuj la respektivaj avoj estis ĉefprotagonistoj.

Daŭrigante kun la biografiaj priskriboj de s-ano Gastón, ni konfirmu ke li estis tre bona preleganto, brila artikoloverkisto kaj elstara instruanto de la internacia lingvo Esperanto. Kiel federacia respublikana politikulo, li, anticipante sian tempon, disvastigis la aŭtonomajn aspirojn de la hispanaj regionoj, kaj inter ili la aragona, emfazante la neceson pri la reciproka respekto kaj la nepra interregiona solidareco, laŭ li postulis kaj realigis en la Statuto de la Hispana Esperanto-Konfederacio, kies unua prezidanto li estis unuanime elektita en Reus en la jaro 1916.

S-ro Emilio Gastón estis unu el tiuj specialaj pragmataj homoj kiuj prestiĝigis ĉiun kaŭzon kiun li disvastigis: li sciis allogi per sia dialektiko kaj korsentita idealismo ĉiun homon kiu aŭskultis lin, kaj akiris tutlandan prestiĝon ne nur kiel protagonisto de la projekto “aŭstriaj geinfanoj” pri kiu ni jam menciis, sed ankaŭ kiel influhava esperantisto ofte proklamanta, “ke Esperanto estis ne nur internacia lingvo, sed tutvalora elemento por la universala paco kaj interkompreno de homoj kaj popoloj”.

Li estis magistratano de la Zaragoza Urbestraro, unue, antaŭ ol la unua mondmilito kaj poste denove dum la diktaduro de Primo de Rivera, ĉiam kiel opozicio representante la maldekstron kaj la Aragonan Respublikanan Regionismon.

Emilio Gastón Ugarte, forpasis en la jaro 1925, talenta advokato, elstara esperantisto kaj homama batalanto, la zaragozaj geesperantistoj elvokas kaj omaĝas vin korsente, en tiu ĉi Unua Centjara datreveno de la Aragona E-Societo “Frateco”, kiun vi fondis en 1908.

Antonio Marco Botella

Zaragozo, julio 2008


UN LIDER ARAGONÉS INOLVIDABLE


En el año 2008 se cumplió un Centenario de la fundación del primer Centro de Esperanto de Zaragoza, uno de los tres directivos fundacionales fue D. Emilio Gastón, poco más tarde presidente de la entidad, y a nivel nacional presidente de la Confederación Española de Esperanto.

D. Emilio Gastón Ugarte fue un líder inolvidable de su tiempo que perdurará para siempre. Nacido en Zaragoza en abril de 1877 de ascendencia altoaragonesa, fue destacado abogado y político, miembro del Comité del Partido Autónomo Aragonés, presidente de la Federación Aragonesa Republicana, fundador, como ya hemos dicho de la Sociedad Aragonesa de Esperanto “Frateco” en 1908 y su presidente durante varios años, y así mismo también fundador de la Sociedad de Exploradores de Zaragoza.

El fichero con el árbol genealógico FG.pdf se puede descargar al final de la página.

D. Emilio poseía, entre otras destacadas cualidades propias de los elegidos, una fina sensibilidad para comprender y sentir lo mas profundo de los ideales y al mismo tiempo una inteligencia y un fino sentido pragmático para hacer realidad su ideario.

Ese sentido práctico e idealista al mismo tiempo, le llevó a ser protagonista principal en el proyecto que hizo realidad para traer a nuestro país en 1920 a mas de 300 niños austriacos que como consecuencia nefasta de la primera guerra mundial vivían en su país en un estado de verdadera miseria y extrema indigencia, resultado de carencias alimentarias y otras de todo tipo.

Sucedió, que la Sociedad de Esperanto para Estiria de Graz (Austria) dirigió un escrito con fecha 15 de enero de 1920 al Centro “Frateco” de Zaragoza exponiendo la delicada situación de esos niños y solicitando algún tipo de ayuda que permitiera paliar esos sufrimientos.

Sería largo de contar detalladamente las conversaciones y acuerdos que tuvieron lugar en el Centro de Esperanto de Zaragoza para hacer partícipe también a otras regiones del proyecto principal que consistía en hallar unos 300 voluntarios que dieran acogida en el propio hogar a un/a niño/a austriaco/a entre 10 y 14 años durante no menos de un año.

Se creó un Patronato cuyo presidente fue elegido D. Emilio Gastón por España y Karl Bartel por Austria, siendo preceptivo que todas las gestiones debían de pasar por Zaragoza o sea a través de D. Emilio Gastón. Se hizo necesario contactar con entidades benéficas y primeras autoridades e incluso hubo de intervenir también el Ministerio de Asuntos Exteriores Español.

El 10 de octubre del año citado llegó al puerto de Barcelona la primera expedición de niños austriacos que fueron recibidos con gran entusiasmo por un enorme gentío, pues entre ellos estaban las familias que debían acoger a alguno de los niños. Diez días más tarde llegaría una segunda expedición recibidos con idéntico regocijo que a los primeros. Muchos de aquellos niños no quisieron ya regresar a su país de origen, y los nietos de algunos de ellos aún nos escriben a nuestro Centro de Esperanto solicitándonos que les expliquemos como fue todo aquello.

Siguiendo con los datos biográficos del Sr. Gastón informamos que D. Emilio era un excelente conferenciante, brillante articulista y docente destacado en la enseñanza del idioma internacional Esperanto.

Como político federalista republicano, anticipándose a su tiempo, aceptó y propagó las aspiraciones autonomistas de nuestras regiones, entre ellas las de Aragón, procurando establecer el respeto mutuo y un espíritu de solidaridad interregional, como quedó plasmado en el Estatuto de la Confederación Española de Esperanto que él confeccionó, y que fue aceptado en el Primer Congreso Nacional de Esperanto celebrado en Reus en 1916, en el que él fue elegido por unanimidad presidente de esa Confederación.

D. Emilio Gastón fue uno de esos hombres polifacéticos que dan prestigio a las causas que promueven: como ya hemos dicho fue protagonista principal a nivel nacional en la acogida de los niños austriacos y en su casa se vivió el drama de ver morir a una de aquellas niñas austriacas, que ya había llegado con el consentimiento paterno en pésimas condiciones de salud.

Como esperantista el Sr. Gastón adquirió renombre internacional por su carácter solidario y porque propagó su ideario que el Esperanto era algo más que un idioma, pues él lo interpretó siempre como un elemento valioso para la paz universal y la intercomprensión entre los hombres y los pueblos.

Fue concejal del Ayuntamiento de Zaragoza, primero antes de la primera guerra mundial y años mas tarde durante la dictadura de Primo de Rivera, también fue edil de la oposición en representación de la izquierda regionalista republicana aragonesa.

D. Emilio Gastón Ugarte, falleció en 1925, abogado de gran talento, humanista destacado y esperantista de primera fila a nivel nacional, en el año del Centenario de la fundación del Centro Aragonés de Esperanto “Frateco” los esperantistas zaragozanos no te olvidamos!

Antonio Marco Botella