12 - Z-tago en Frateco

ZAMENHOF-TAGO EN FRATECO

PRELEGO DE NIA PREZIDANTO PRI

LA UNUA TERGLOBA RONDIRO

- VOJAĜO DE MAGELANO KAJ ELKANO -

fare de Lorenzo Noguero, prezidanto de Frateco

La 17an de decembro, mardo, nia prezidanto Lorenzo Noguero faris prelegon pri "La unua tergloba rondiro", kiu temis pri la vojaĝo de Magelano kaj Elkano.

La prelego estis vere tre interesa, kaj krome ni eksciis pri esperanta verko pri la vojaĝo de Magelano kaj Elkano libere elŝutebla.

LA UNUA TERGLOBA RONDIRO

La ekspedicio de Magelano kaj Elkano daŭris proksimume tri jarojn, kaj vere temas pri duobla aventuro (paroli dum 30 minutoj pri aventuro de 3 jaroj). Ĉu vi vojaĝis en ŝipo? Ĉu vi vojaĝis en velŝipo? Ĉu vi rondiris tra la terglobo? Nun ni ĉiuj mense faros tiun vojaĝon. Tiu granda aventuro estis komparata de kelkaj al unua vojaĝo al la Luno (kiu okazis antaŭ 50 jaroj)

La trairejo kiun trovis (kaj trairis) Magelano en Sudameriko poste ricevis la nomon de "markolo de Magelano".

Jen sekve jutuba filmo pri la vojaĝo de Magelano kaj Elkano:

Por komenci, oni devas iri al tiu mondo de la 16a jarcento, kiam komencis ekzisti printiloj, estis malfacilaj la komunikadoj kaj la vojaĝoj estis longaj. Portugalanoj ĉirkaŭiris Afrikon kaj Kristoforo Kolumbo malkovris Amerikon. Tiam okazis grandaj ŝanĝoj en la mondo.

Estis du grandaj potencoj tiam: Portugalio kaj Hispanio, kaj fakte la mondo estis dividita por la kristanaro en du partoj laŭ traktatoj kaj papa dokumento. La franca reĝo Francisko la 1a denoncis tiun disdividon demandante, "en kiu parto de la Testamento de Adamo oni povis konstati tion". Laŭ la unua traktato de Alcazobas oni faris disdividon de la teritorioj de la Atlantika Oceano: laŭ Portugala kontrolo sekvis Guinea, Elmina, kaj la insuloj Madeira, Azores, Flores kaj Cabo Verde kaj la rajtoj por konkeri la regnon de Fez, dum Kastilio sekvis kontrolante la Kanariajn insulojn.

Pere de papa bulao fare de Aleksandro Borgia la 6a, pli inklina al Hispanio oni disdividis la mondon per vertikala linio 100 leŭgoj maldekstre de la Kanariaj insuloj. La okcidenta parto de la novaj konkeritaj teritorioj estos por Hispanio kaj la orienta por Portugalio.

La meridiano laŭ la traktato de Tordesillas je mapo de Contino

Poste, laŭ la traktato de Tordesillas, la vertikala linio, kiu disdividis la teritoriojn inter Portugalio kaj Hispanio estis dezajnita je 370 leŭgoj okcidente de la Kanariaj insuloj, kio permesis al Portugalio koloniigi la orientan parton de Brazilo.

La lima orienta meridiano por Portugalio laŭ la traktato de Zaragozo

En la traktato de Zaragozo, je la jaro 1529, post la ekspedicio de Magelano kaj Elkano, oni disdividis la mondon ankaŭ per vertikala linio tra la Pacifika Oceano, 297,5 leŭgoj oriente de la Molukaj insuloj. Okcidente de tiu linio ĝis la meridiano de Tordesillas estos por Portugalio, kaj oriente por Hispanio. La Hispana reĝo Karolo la 1a pere de tiu traktato, kontraŭ ricevo de mono, por ĉiam rezignis pri la Molukaj insuloj al Portugalio.

La Molukaj insuloj estis la "insuloj de la spicoj", riĉegaj je cinamo, kariofilo, muskato, ktp. Hodiaŭ estias kutimo trovi ilin je preskaŭ ĉiuj lokoj, sed tiam la spicoj estis valoregaj preskaŭ kiel oro, ĉar ili estis konserviloj kaj gustigiloj rezervitaj nur al homoj je altaj sociaj klasoj, ĉefe ĉar la multekostaj vojaĝoj el malproksimaj insuloj ĝis la okcidentaj Eŭropaj landoj. La portugalanoj devis vojaĝi tre malproksime ĉirkaŭirante borde de Afriko, ĝis ili finis la vojaĝon al la insuloj de la spicoj.

La plej bona mapo de Juan de la Cosa, je la jaro 1500

La alia vojo, tra la tero, estis pli danĝera kaj multekosta, ĉar post la konkero de Konstantinoplo fare de la Otomana Imperio estis malpermesitaj la surteraj vojaĝoj por la kristanaj komercistoj.

Portugalio finis la rekonkeron antaŭ ol Hispanio kaj komencis rigardi pli kaj pli al maro, jam geografie kaj politike ĉiam tiu lando rigardas al maro, kaj la 16a jarcento estis epoko de grandaj esploroj. Bartolomé Diaz ĉirkaŭirante Afrikon atingis la Kabo de la Ŝtormoj, poste nomita Novespera Kabo.

Estis grava problemo la solvo de la ĉirkaŭnavigado proksime de la marbordo de Afriko por atingi la insulojn de la spicoj, kaj se oni povus trovi alian pli facilan vojon por faciligi tiun vojaĝon, tio estis gravega sukceso. Magelano partoprenis en alia grava ekspedicio al Hindio kun Vasco da Gama.

Markarto de Teixeira, je 1573, kun la Magelana markolo

Li aktive partoprenis en gravaj portugalaj ekspedicioj kaj proponis al portugala reĝo projekton por iri al la insuloj de la spicoj per okcidenta navigado, same kiel faris Kristoforo Kolumbo, anstataŭante la ĉirkaŭnavigadon proksime de la marbordo de Afriko, sed li ne sukcesis antaŭ la portugala reĝo kaj krome estis miskompreno kun li. Tiam ankoraŭ oni ne bone scias, ke la Okcidentaj Indioj ne estis la plej foraj limoj de la orienta Azio, sed tute nova mondo. La projekto por atingi la Molukajn insulojn navigante okcidenten, kiel alia vojo por komerci kun la spicoj definitive ne estis akceptita de la portugala reĝo.

La hispana reĝo Karolo la 1a vidis, ke la projekto de Magelano estis apogita de kleraj homoj kaj tial aprobis la vojaĝon kaj nomis admiralo al Magelano. La 10an de aŭgusto de 1519 kvin ŝipoj eliris el Seviljo. Estis fakte kvar naoj kaj unu karabelo. La naoj estis iom pli grandaj kaj fortikaj. La nomoj de la ŝipoj estis "Trinidad", "San Antonio", "Concepción", "Victoria" y "Santiago".

Dum la landoj de la Aragona krono rigardis al Mediteraneo kaj uzis galerojn, por la navigado tra la Atlantika oceano konvenis pli grandaj ŝipoj, ĉar tie estas pli fortaj la ventoj kaj la marondoj.

Moderna rekonstruo de la nao "Victoria" laŭ antikva dokumentaro

En la ekspedicio partoprenis nur homoj, ĉar tiam estis malpermesite vojaĝi al virinoj. El la proksimume 239 homoj, kiuj foriris el Sanlucar de Barrameda la 20an de septembro de 2019, nur 18 homoj revenis al Hispanio, ĉiuj malsanaj.

Parta listo de maristoj de tiu ekspedicio

La vojaĝo de Hispanio ĝis la marbordo de Sudameriko estis relative trankvila. La ekspedicio estis antaŭ la sovaĝa marbordo de tio, kio nune estas Rio de Janeiro la 13an de decembro, kaj tiam oni nomis golfeto de Sankta Lucio.

Parta markarto de Diego Ribero, je 1529, kun la Magelana markolo

Dum dekkvin tagoj, je marto de 1520 ili esploris la grandan estuaron de la nuna Río de la Plata, dum ili serĉis malkovri markolon ĝis la Suda Maro, kiel tiam oni nomis al la nuna Pacifika Oceano. Post la malsukceso li sekvis suden ĝis la 31an de marto, kiam Magelano decidis trapasi la vintron en golfeto, kiun ili nomis "de Sankta Juliano".

Magelano pardonante al la plimulto de la ribelintaj maristoj

Ĉar Magelano estis portugalano kaj ŝajne ne multe komunikis al aliaj, kelkaj hispanoj pensis, ke eble li perfidis la projekton favore al la portugala reĝo, krome la homoj suferis pro la vintra malvarmo kaj pro la manĝa redukto kaj la 4an de aprilo eksplodis ribelo de kelkaj kapitanoj kaj maristoj, kiuj pensis, ke la projekto estis malsukceso kaj volis reveni en Hispanion.

Post la sufoko de la ribelo, Magelano mortigis du kapitanojn kaj lasis forlasitaj surtere aliaj du homoj. Li pardonis pli malpli alian kvardekon de viroj, ĉar li bezonis ilin por realigi lian projekton.

La 3an de majo okazis la ŝippereo de "Santiago", ĉar ĝi frakasis kaj rompiĝis kontraŭ submaraj rokoj fronte al la suda Patagonio, nomita tiel fare de Magelano.

Eksplorante la komplika reto de markoloj por atingi la Sudan Maron

La 1an de novembro okazis ribelo en la ŝipo "Sankta Antonio", kiu foriris ree al Hispanio.

La 28an de novembro je 1520 nur tri el la kvin ŝipoj atingis la Pacifikan oceanon post trovo de taŭga trapasejo. Ili forlasis la elirejon en la tago de Sankta Ursula kaj la dek unu mil virgulinoj, ĉar daŭris la trairado trans la tuta markolo preskaŭ unu monato. Magelano nomis Dezirata Kabo al tiu loko, kaj rebaptis la Suda Maro kiel Pacifika Oceano, ĉar ili trovis tie tre trankvilajn ondojn.

La ĉefa problemo estis tiam, ke neniu sciis la longecon kaj larĝecon de tiu oceano, kies etendaĵo atingas preskaŭ 1/3 de la tuta surfaco de la tero. Krom tio la foriro de la ŝipo "Sankta Antonio", kiu enhavis la plej grandan parton de la provizoj faris, ke la homoj grave malsaniĝis kaj malsatis, pro tio ili devis manĝi ratojn kaj eĉ ledojn. Oni devis moligi la ledojn ene de bolanta akvo, ĉar ili ne havis aliajn nutraĵojn por manĝi.

La ĉefa manĝaĵo estis nomata "biskvito", ia pano pli kuirita ol normale (el la latino "bis coctus": dufoje kuirita). Eĉ pulvoron de segaĵo de ligno plena je vermoj ili manĝis, ĉar nenion alian ilin havis por sin nutri. Skorbuto aperis, ĉar al ili mankis vitamino C.

Finfine la 6an de marto je 1920, ili vidis la unuajn insulojn post longa navigado en la oceano. Tie ili povis ripozi kaj ricevi provizojn por sekvi la vojaĝon.

La 27an de aprilo de 1521, jam proksime de la insuloj de la spicoj, Magelano mortis en insulo Maktano en bataleto kontraŭ indiĝenoj.

Markarto de Waldseemüller, je 1516, iomete antaŭ la Magelana ekspedicio

Restis nur tri ŝipoj por sekvi la ekspedicion ree al Hispanio, la malgranda estis "Concepción" kaj ili bruligis ĝin, distribuante la homojn inter la du aliaj naoj: "Trinidad", kies kapitano estis Gonzalo Gómez de Espinosa, kaj "Victoria", kies kapitano estis Juan Sebastián Elkano. Ĉiuj ili navigis ĝis la insuloj de la spicoj (la Molukoj) kaj akiris multege da varoj kontraŭ ne multe da mono.

Ĉar la nao "Trinidad" bezonis riparojn, ĝi restis en la haveno de Tidore por esti riparata kaj poste ĝi navigis oriente tra la Pacifica Oceano ĝis Panama.

En la nao "Victoria", Elkano decidis reveni en Hispanion navigante okcidenten, ĉar la celo de la vojaĝo jam estis atingita. Ili ne volis sekvi la saman vojon, kiun ili trapasis, ĉar ŝajne ĝi estis tro longa, sed la ĉefa danĝero tiam estis trovi portugalajn ŝipojn, ĉar tiuj maroj laŭ la traktato de Tordesillas apartenis al Portugalio, kaj ili povus esti facile kaptitaj kaj arestitaj.

Kompleta markarto de Diego Ribero, je 1529, kun la Magelana markolo

Ili trapasis la Hindan Oceanon tre fore de la marbordoj por tiel ne trovi portugalajn ŝipojn kaj eniris en la Atlantikan Oceanon trapasante la Novesperan Kabon. Dum la navigado tra la Atlantika Oceano ankaŭ ili iris for de la marbordo pro timo al renkonto kun portugalaj ŝipoj.

Proksime de la Verdkabaj insuloj, por atingi provizojn, ili navigis teren per boatoj kaj ili diris, ke ili venis el Ameriko, sed ke ili suferis fortan ŝtormon kaj sin deturnis de la itinero, sed ĉar ili pagis pere de spicoj, tuj la portugaloj supozis, ke ili mensogis. Kelkaj estis kaptitaj de la portugaloj kaj aliaj atingis la ŝipon "Victoria".

La vojaĝo de Magelano kaj Elkano laŭ mapo je 1549

Fine la 8an de septembro de 1522 ili eniris en la havenon de Sanlúcar de Barrameda kaj poste en Seviljon. Tio estis ne nur tre grava novaĵo, sed ankaŭ politika sukceso por la reĝo Karolo la 1a, kiu jam estis imperiestro de la Sankta Ĝermana Imperio, ĉar malgraŭ la grandega disvolviĝo de Portugalio tra la maroj, la unua rondiro tra la terglobo estis hispana afero.

Fakte dum kelkaj jaroj la angloj nomis "hispana lago" al la Pacifika oceano.

La historio de la vojaĝo estis skribita tagon post tago de la italo Antonio Lombardo, konata kiel "Pigafetta", de Vicenza, kaj tiel oni povas pli malpli bone scii, kio okazis dum tiu trijara eksterordinara vojaĝo.

La Tero estas nia komuna ejo: ni devas konscii kaj respondeci pri tio.

Estas menciinde, ke la ĉeĥo Miroslav Malovec ciferegis en 2010 esperantan romanon, kiun verkis la ĉeĥa instruisto kaj verkisto de beletroj František Omelka, pri la vivo de Magelano kaj pri ties vojaĝo, sed dum multe da jaroj ĝi estis forgesita. Ĝi estis verkita ĉefe por geknaboj kiel aventura verko, kaj nune ĝi estas libere elŝutebla.

Ĝia titolo estas "La granda admiralo. Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo". Jen la ligilo por elŝuti ĝin:

www.gutenberg.org/ebooks/51069

Estas diversaj markartoj kun iom malsimilaj versioj pri la vojaĝo de Magelano-Elkano en la sekvanta ligilo:

https://www.rutaelcano.com/versiones-del-mapa

Alia menciinda libro estas "La Luziadoj" de Camoens, tre bone tradukita en Esperanto.

Jen ligilo al interesa prelego (en hispana lingvo: "Los inicios de la globalización. La primera circunnavegación del planeta por Magallanes y Elcano"):

Los inicios de la globalización

ZAMENHOFA FESTO EN FRATECO

Post la prelego oni manĝetis kaj babilis kune kaj ĉiuj tostis je nia sano kaj je Frateco. Entute ni estis 18 homoj, kurioze same kiel la nombro de tiuj 18 supervivintaj maristoj de tiu eksterordinara vojaĝo, kiuj sukcesis reveni.

Fine ni deziris unu la aliajn feliĉajn Kristnaskajn festojn kaj bondezirojn je la venonta jaro 2020 kaj adiaŭis nin ĝis la 7an de januaro.