09 - Kunsido en Frateco

FRATECA KUNSIDO

ANTAŬ LA NOVA LERNOKURSO

La 11an de septembro, marde, je 19a horo, estos kunsido en Frateco.

Oni decidis tion en pasinta kunsido farita en junio.

TAGORDO:

  • Decidoj pri la ĉi-jaraj kursoj: oni devas decidi, interalie, kiom da kursoj okazos, kiuj gvidos ilin, kiam ili okazos, kiam ili komenciĝos kaj finiĝos, ĉu oni alprenu metodon por la komenca kurso, ideoj pri aktivaĵoj por la progresiga kurso, en kiuj lokoj kaj per kiuj rimedoj oni plejeble diskonigu la kursojn...

  • Decido pri la kunveno kun teruelanoj.

  • Flugfolioj: Santiago proponos plurajn versiojn de flugfoliojn pri esperanto, kiujn li ellaboris, kaj oni devos elekti unu kaj kiom da kopioj ni faros.

  • Finpretigo de retejo de Frateco: komence de somere Sabino renovigis la retejon de Frateco tiel ke ĝi aspektu pli alloga. Granda progreso jam fariĝis, restas nur kelkaj finpretigoj. Bonvenas proponoj.

  • Reokazigo de la babil-rondoj kaj diskonigado de ili per duolingo.

  • Redaktado kaj publikigo de nova numero de Nia Vivo.

    • Nova kurso de Esperanto en la UNED.

Ĉies ideoj kaj kunlaboro estos bonvenaj.