2017 - "Tekilo" en Esperanto
FILMETO DE FRATECANO
PRI FAMA KANTO "TEKILO"
informis: Lorenzo Noguero
Fernando Arroba, nia amiko kaj membro de Frateco, faris kun aliaj, filmeton kun fama kanto en esperanta versio. Vidu ĉi sube.
En la filmeto, la verkistoj klarigis al ni ke "por fari tiun ĉi filmeton, neniu eksterterano suferis ian ajn damaĝon".
Certe kelkaj jam scias pri la afero. Tamen, mi preferis informi pri tiu ne ofta afero. La filmeto daŭras proksimume 1 minuto kaj duono kaj estas simpatia.
Jen la teksto kaj ligilo por spekti la filmeton rekte en jutubo:
https://www.youtube.com/watch?v=CxhFjPa_wd0
(La subtekstoj povas esti vidataj en Esperanto)
TEKILO
Por ke trinkos ni tekilon
Jen la salo, jen citron'
Malŝaltu la televidon
Ne plu pensu pri la mon'
Metu salon en la buŝon
estu mordita la citron'
kaj sekve, preskaŭ sen tuŝo
ĝin trinku, kvazaŭ sen kon'
Ni ĝin gustumas.
Ĝi ne bongustas
Nun ĝi bongustas. Do
mendas mi denove pli!
"Tekilon!"
La skriba lingvo de la eksterteranoj uzas la ŝavan alfabeton por Esperanto:
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cava_alfabeto
Laŭ Vikipedio: "La Ŝava alfabeto estas planita fonetika alfabeto por la angla lingvo. La irlanda aŭtoro kaj teatraĵisto George Bernard Shaw en 1941 priskribis, kia devus esti tia skribsistemo. Li postlasis fonduson por premii la plej bonan proponon. El la 467 proponoj venkis tiu de Ronald Kingsley Read (angle) kaj la sistemo ricevis la nomon laŭ SHAW (angle shavian)."
VERKISTAJ AKREDITILOJ
Muziko: Daniel Flores (The Champs)
Teksto: Pablo Busto
Kantas: Andrej Buzikov (Garsia)
Gitaro kaj basgitaro: Pablo Busto
Ĥoroj: Pablo Busto, Charlotte Scherping kaj Aleks Novdom'
Scenaro, modelado kaj videomuntado: Fernando Arroba (Notxor)
Renderigado: Ariel, Hasan, Robin kaj Salva
Kreata uzante libera softvaro:
Ardour
Ilo por 3D kaj muntado: Blender -- https://www.blender.org/
Tekstura ilo: Krita -- https://krita.org/es/
Vektora desegnilo: Inkscape -- https://inkscape.org/es/