11 - Prezento de libro

La 14an novembro 2023 okazis en nia sidejo la prezento de la libro pri Esperanto

"Esperanto y cultura esperantista para hispanohablantes".

Venis la verkistino, Rita Barrachina. Ŝi montriĝis simpatia, entuziasma kaj kun energio.

Ŝi malkovris Esperanton (kun ties mirindeco) kaj tuj emis disvastigi tion.

La libr(et)o volas montri bazajn elementojn pri Esperanto (ne nur pri lingvo sed ankaŭ pri ties historio, kulturo...).

La libro estis farita kun bona intenco kaj iom da originaleco. La aŭtorino rilatigas Esperanton kun la ideo pri libera kulturo (kiel libera programaro en informadiko).

La bildo de la kovrilo kunigas du bendetojn ("tiritas"): unu, verda (kiel Esperanto) kaj alia violkolora (kiel simbolo de egaleco):

Ŝi anoncis, ke se vendiĝos ioman kvanton, ŝi disponigos libere la libron en formato pdf.

Jen ligilo kie Rita informas pri la libro:

https://gamifi.cat/blog/2023-08-23_eo-libro/


Kaj jen alia ligilo kun komentoj de ŝi pri Esperanto:

https://gamifi.cat/projectes/eo/


Je la sekvanta tago, tio estas, je la 15a novembro, en Radio MAI okazis intervjuo al Rita pri la libro. Jen ligilo por (re) aŭskulti ĝin (programo je dato  2023-11-15):

https://asociacionpica.org/radio/

Pri la temo de "libera kulturo" kaj komuna propraĵo pri intelektaj verkoj, ekzistas traduko al Esperanto de libro verkita de brazilano nomata Fernando Foletto.

Jen ligilo por aliri libere al la verko (en "epub", "pdf", "html"):

https://freakspot.net/eo/libro/la-kulturo-estas-libera/