05 - Prelego en Kongreso "esLibre"


Nia samideano Notxor faris prelegon pri Esperanto en Zaragozo, ene de kongreso "esLibre" (pri informadiko libera).

Li faris la paroladon la 12an majo 2023 en konstruaĵo "Etopia".


La titolo estis kaj temis pri koincidoj de Esperanto kun libera softvaro kaj poste, li faris atelieron pri Esperanto, montrante la bazajn elementojn.


Ĉeestis esperantistoj ne nur de Frateco sed el aliaj urboj kiel Barcelono aŭ Valencio. La salono estis plenplena. La simpatia prelego plaĉis al ĉiuj.


Koincidoj de heplingvo kaj libera softvaro