12 - Frateca bankedo

FRATECA BANKEDO ANTAŬ LA ZAMENHOFA TAGO

La 14an de decembro 2019

Por celebri la Zamenhofan tagon, kiel kutime, okazis frateca bankedo. En tiu ĉi jaro estis la 14an de decembro, sabate, en la restoracio "Nueva Varela" en la centra strato San Miguel.

En la komenco ni estis 21 homoj, kaj kiam ni ekkomencis manĝi la desertojn, alvenis por ĉeesti kaj babili kun ni Alberto Granados, prezidanto de la Esperanto-grupo "Liberanimo" de Terŭelo, kaj lia fratino, kaj tiam ni jam estis 23 geesperantistoj.

Alberto Granados kaj nia prezidanto Lorenzo Noguero, iam laboris kune kaj ekde tiam estas bonaj amikoj. En tre bona esperanta etoso, Alberto rakontis al ni pri la disvolviĝo de lia projekto por internacia grupo da geesperantistoj kun la celo fari kune proksimume 100 km piede laŭlonge la mara Jakob-vojo parolante nur nia internacia lingvo.

Ankaŭ ni parolis pri aliaj renkontiĝoj en Aragono. Se ni volus ĉeesti kun la grupo Liberanimo en Terŭelo, ni devus veturi tien lunde, ĉar estas la tago, kiam okazas iliaj semajnaj renkontiĝoj. Ankaŭ oni parolis pri la ebla faro de komuna ekskurso al aliaj lokoj.

Jen sekve aliaj fotoj pri tiu evento: