09 - Ordesa valo

DATREVENO DE LA DEKLARO DE ORDESA

KIEL NACIA PARKO

verkis: Antonio Marco Botella

Eldonita en la paĝo numero 32 de la bulteno de HEF

"Boletín" n-ro 423 - julio-septembro 2018

2018 estas la 100a datreveno de la deklaro de la Valo de Ordesa kiel Nacia Parko, la dua en Hispanio post Covadonga.

En 1986 okazis tie Antaŭkongreso de SAT. Antonio Marco Botella verkis poemon en Esperanto en tiu okazo. Jen tiu poemo:

Mirinda, la bela valo!

Giganta rokar' silenta!

Ĉiuj verdoj sur l' arbaro

kaj l' okroj sur rok' fiera,

dum saltas laŭ akvofaloj

brava riveret' ludema...

Mi memoras, ja tre klara,

vian sorĉon, val' eterna:

plene hela kaj blupala,

plena je rumor' pratempa!

Ondo de parfum' lavenda

de l' altaĵoj milde venas,

miksita kun tiu buksa

ĝi l' arbaron fajne plenas.

Kiom belas la spektaklo

Arazas[1] saltante ŝtupojn!

La grandega cirk' Soaso[2]

kun gigantaj rokaj muroj!

La piruetoj sur l'akvo

far' la surprizitaj trutoj

aŭ la gratĉiela alto

de Mont' Perdido[3] en brumo!

Kiom ĉarmas l' akvofaloj,

rokoj, la kolor' kaj lumo,

verdaj pinoj, kverkoj, fagoj,

de tiu naturangulo!

Ne ekzistas val' pli bela!

nek rumora akv' pli brava,

nek verdoj pli vive helaj,

nek ĉiel' pli sorĉe rava!

La beleco de l' arbaro,

la grandeco de la rokoj,

la murmuro de la akvoj,

la silento de la montoj,

plektas tian plaĉan markon

por logaj naturtrezoroj

kiuj faras la miraklon

krei el val' belan sonĝon!

Ordesa ja, en resumo

estas: rokoj, logo, arboj,

rojoj, montoj kaj parfumoj,

brizoj, trutoj, birdoj, kantoj:

eksplodo de akv' kaj lumo!

Estas paradiza valo,

loko por la homa ĝuo!

Antonio Marko Botella

  • [1] - Arazas: rojo naskiĝinta en la cirko Soaso kaj iranta sub formo de kaskado ekde la "Ĉevalvosto Iriso" ĝis tiu de la "Groto". Post 15 kilometroj, ĝi enfluas en la riveron Ara trapasante unue la valon Ordesa enkondukita inter montegoj ekde Góriz ĝis la ebenaĵo.

  • [2] - Cirko Soaso: impresa loko de rokmuroj vertikalaj, rondforma, kun altaĵoj inter 400 kaj 1000 metroj, ĉe la piedoj mem de Góriz, kie komenciĝas la valo Ordesa.

  • [3] - Monto Perdido: la plej alta montopinto de la Centra Pirenea montaro: 3355 metrojn alta, vera reĝo reganta la valon Ordesa.