12 - Z-celebroj

Proksime de la 15a decembro, ni volis celebri la naskiĝon de "la koro sopira venki en decida horo: la kuracisto de l' homaro muta, kaj en la blinda mond' okuldoktoro". Kaj okaze de Zamenhof-Tago (laŭ sugesto de Julio Baghy en 1927), ni emis festi la Libro-Tagon. 

Ni sentis nin bone akompanataj. Tre agrablis la alveno de Mª Fernanda. Ni memoris pri aliaj personoj kiuj ne estis fizike sed estis en niaj koroj. Krome, multaj libroj kun la vibroj de ties verkistoj akompanis nin.

Por celebri la Libro-Tagon, ni volis substreki la gravecon de nia literaturo. Tiucele, okazis prelego de Lorenzo Noguero: "Ni bezonas Kalman Literaturon". La titolo celis konkrete al K. K. kaj abstrakte (aŭ metafore) al nia kvalita beletro (kiu komunikas kalman harmonion). K. K. (povus esti eminenta Koko de la pluma korto), estas Kálmán Kalocsay, figuro kiu elstaras kaj elstarigas nian lingvon kaj literaturon (kiel proklamis multaj, kiel Lajos Tárkony, Marjorie Boulton, Gaston Waringhien...). Kun verkistoj kiel li, "aliaj projektoj sonas rilate al Esperanto kvazaŭ matematika formulo apud soneto". Ni ja povas fieri pri nia esprimiva idiomo ("Lingvo kaj sento, jen estas Esperanto. La lingvo vivas en sia literaturo, la sento parolas per poezio"). Poste, Enrique Navarro rakontis kiam li veturis al Hungario kaj vizitis persone al K. Kalocsay. Li deklamis la  poemojn "Kanto de hundoj / Kanto de lupoj" (belaj tradukoj de belaj poemoj de Sándor Petőfi). 

[Parenteze, la citaĵoj estas de K. K.].

La verkoj de Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay (kaj aliaj) estas alireblaj en la jena ligilo:

https://egalite.hu/index.htm

Fine, krome de versoj, ni povis gustumi diversajn frandaĵojn donace alportitaj de bonfarulino.

La etoso estis tre agrabla. Ja ni (kaj Zamenhof) povas fieri... 

En alia tago, kiel tradicie, okazis frateca tagmanĝo. Ja en Hispanio, celebri kutimas signifi manĝi kaj trinki festume. Kaj ni profitis por tosti je Esperanto kaj je ĉiuj esperantistoj!

La bankedo okazis en restoracio apud la sidejo de "Frateco". Ni estis fizike 12: Enrique, Amparo, Lois Chabier, Ángel, Marisol, Santiago, Víctor, Lorenzo, Eduardo, Pablo, Fernando kaj Susana:

Jen sekreto: apud la sidejo de la koro de Lorenzo estas foto.

Sur la foto aperas Eunice, kiu nun estas fizike en Brazilo:

Eunice, nia vicsekretariino, celebras la Z-Tagon kun brazilaj esperantistoj:

Apud Eunice, aperas Rafel Milhomem, muzikisto kiu faris brazilan "sambecan" version de "La Espero".

Jen ligilo por aliri al la komenco de la kanto (kaj por akiri): 

https://www.vinilkosmo-mp3.com/es/lirica-coros/rafael-milhomem/3-la-espero-sambas/01-la-espero-sambas-detail.html