10 - Vizito el Jena

VIZITO AL FRATECO

DE GEEDZA PARO EL JENA

La pasintan mardon, 9an de oktobro, vizitis nin Helmut Bludszuweit kaj lia edzino, geesperantistoj el Jena (Germanio), okaze de ilia vizito al Zaragozo dum la tradiciaj festoj honore al la Dipatrino, Virgulino "de la Kolono" (hispane: del Pilar'). La viro estis profesoro pri matematiko en la universitato de Jena, kaj nune li ne plu laboras tie, ĉar li estas emeritulo.

Ili venis ĉefe por viziti filon, kiu estas inĝeniero, kaj dum la lernokurso 2018-19 laboras kiel instruisto ĉe la Zaragoza Universitato. Ili profitis tiun vojaĝon por viziti nian Esperantan societon "Frateco", ekkoni nian bibliotekon, la ĉambrojn de la apartamento kaj kelkaj gefratecanoj. Bedaŭrinde tiu ĉi tago ĉeestis nur sep membrojn, kvin aŭ ses malpli ol kutime. Entute ni estis naŭ homoj.

Enrique Navarro, sekretario de "Frateco", konis al ili, ĉar li korespondis kun ili dum jaroj, kaj estis li, kiu faris la prezentojn.

Post la prezentado de la ĉeestantaj membroj, ili vizitis la ĉambrojn de la apartamento de nia esperanta societo "Frateco" kaj vidis la pli ol kvar mil Esperantajn librojn, kiujn enhavas nia biblioteko.

En la biblioteka salono ni babiladis amike, ĉiuj sidantaj ĉirkaŭ tabulo, kaj tostis je la sano de Esperanto kaj de ni mem, gustumante vinon el Jena, ke la geedza paro oferis al ni. Ankaŭ ni gustumis iom da ŝinko kaj tipa aragona kolbaso.

La etoso estis tre agrabla, ĉar la geedza paro estis tre simpatia. Ili parolis pri ilia urbo, Jena, kaj montris al ni kelkaj el ĝiaj vidindaĵoj pere de kolekto da bildkartoj. Ili estis fieraj pri la mondfama optika entrepreno "Zeiss", el Jena, kiu konstruis la unuan aparaton por elmontri la movojn de steloj kaj planedoj pere de projekciataj lumradioj sur duonsfera volbo, kiu ŝajnigas la firmamenton por la spektantoj.

Pri la esperanta vivo en Jena, ili rakontis al ni, ke tie ili ne havas Esperantan klubon, kaj ke la esperanta etoso en Jena estas tute malsimila al tio, kio okazas en Herzberg, la esperanta urbo, kie vojaĝis nia samideano José Antonio Fleta kun sia edzino. Jen ligilo al tiu vojaĝo:

Gefratecanoj en Herzberg

Enrique demandis al ili pri la disvolviĝo de la vivo en Jena post la disfalo de la "ŝtala murego", kaj ili klarigis al ni iomete pri tio, sed ŝajne ankoraŭ estas gravaj malsimilecoj inter la parto okcidenta de germanio kaj la parto, kiu estis antaŭe komunisma respubliko.

Kiam oni demandis al ili pri ilia familio, ili diris al ni, ke per siaj kvar gefilojn, nune ili havas dek unu genepojn. Ili estas ankoraŭ junaj geavoj kun granda familio. Fine Enrique donis al la germana paro, je la nomo de nia esperanta klubo, botelo da bona aragona vino, por ke ili gustumu ĝin kun ilia filo.

Proksimume ja la oka ni adiaŭis la geedzan germanan paron, al kiuj Enrique akompanis ĝis busa haltejo, por ke ili veturu ĝis la loĝejo de sia filo. Lorenzo kaj Nise foriris hejmen kaj kvar el ni bierumis iomete ĉe apuda trinkejo.