Monumento

MONUMENTO AL ESPERANTO

Zaragozo, 2008

En la urbo Zaragozo, ekzistas ekde 1961 strato kun la nomo Doctor Zamenhof kaj ekde 1995 placo kun la nomo "Ĝardenplaco Esperanto".

En ĉi tiu loko, la 13an de decembro de 2008 estis inaŭgurita monumento dediĉita al Esperanto. Ĝi okazis kadre de la 100-jariĝo de la Esperanta-asocio "Frateco", laŭ projekto de la esperantisto Jaime de Benito.

Kaj per volontulaj kontribuoj de esperantistoj.

La monumento (simpla sed bela kaj signifa, kia Esperanto) konsistas el ronda terglobo (reprezentita per metala strukturo)

Sur bazo kun ŝildo kie oni povas legi: En la mondon venis nova sento… ESPERANTO: LINGVO POR KOMUNIKADO INTERNACIA.

Dum la inauguro parolis Fernando Gimeno (vicurbestro), Emilio Gastón (grava nepo de fondinto de “Frateco”) kaj Lorenzo Noguero (prezidanto de “Frateco”).

Fine estis interpretata la himno "La Espero". Do, jen alia monumenta objekto por nia monumenta lingvo.

Lorenzo Noguero

Prezidanto de "Frateco"

Esperanto estas ne nur lingvo. Ĉi tiu frazo ŝajnas al mi trafa esprimo koncerne al nia verda idiomo. Ĉiam tia mi sentis Esperanton. Oni povus percepti ke Esperanto estas dudimensia: lingva formo kun interna ideo. Ĉi tiu idealisma perspektivo klarigas iel multe da niaj emoj kaj emocioj...

Dum la inaŭguro, mi kiel Prezidanto de "FRATECO", parolis pri Esperanto kaj pri la monumento laŭ tiu dudimensia skemo.

Pri Esperanto, alvenis al mi du menciindaj citaĵoj. K. Kalocsay skribis: "Lingvo kaj sento, jen estas Esperanto". Jes, ja: bona lingvo farita per bona emo(cio) por faciligi komunikadon internacia, tio estas, cele al pli bona mondo.

La brazila poeto Vinicius de Moraes donacis al ni belan bildon: "La vivo estas la arto de la renkonto". Kaj uzante tion, mi dirus ke Esperanto estas arta renkonto de lingv(istik)a ideo kaj humanisma idealo. Eĉ "FRATECO", la nomo de nia asocio, povus esti ia maniero nomi tian internan ideon.

Pri la monumento, same oni povas konsideri ke estas kombino de du elementoj: vorto kaj bildo. Koncerne al vortoj sur ŝildo, siavice aperas du idiomoj (esperanta kaj hispana) kaj du flankoj (literaturo kaj lingvo). La ĉefa vorto estis ESPERANTO tuj post la mencio de la komenco de la teksto de "La Espero" (zamenhofa poemo kaj esperanta himno): "En la mondon venis nova sento...".

Pri la figuro, same oni povas konsideri ke estas kunmetaĵo de du figuroj (kvarangula pedestalo kaj sfera reprezento de terglobo), kunligo de du stiloj (rektaj kaj kurbaj linioj). La ronda terglobo (farita per cirkloj kaj vakuo) memorigas nin pri la unueco de nia planedo kie vojaĝas ni homaranoj tra la spaco kaj la tempo.

Eble la sento(j) tro invadis ĉi tian perspektivon. Sed Esperanto kaj ĉi tiu monumento estas verko aperinta el la koro. Kaj oni ne povas forgesi ke Esperanto ne nur estas mirinda lingvo sed ŝanco por interkonatiĝi kun mirindaj personoj: NI SE KUNE, DES PLI BONE.

Lorenzo Noguero

Prezidanto de "Frateco"