Ramón de Salas

RAMÓN DE SALAS BONAL

1887 - 1938

verkis: Antonio Marco Botella


Naskiĝinta en la jaro 1887, Profesoro pri Matematiko, komandanto de kavalerio, li esperantistiĝis en la jaro 1912, kaj estis unu el la plej kompetentaj kaj fervoraj esperantistaj aktivantoj de sia epoko en la rondo "Frateco" de Zaragozo: li gvidis kursojn, prelegis ofte kaj estis Prezidanto de nia Societo de 1933 ĝis 1937.

Li ankaŭ gvidis specialajn kursojn en Esperanto pri Fiziko, kiun li kiel erudiciulo en tiu materio plene regis. Direktoro de nia organo "Nia Vivo" (1934), estrarano de la Aragona Esperantista Federacio (1931), li tradukis la faman verkon pri tipaj moroj de Vicente Blasco Ibañez "Sango kaj Sablo", publikigita per eldono de la "Aragona Esperantista Federacio" en 1935.

Dank' al lia politika influo, li atingis ke la Centro "Frateco" de Zaragozo, ne estu fermita kiel okazis al ĉiuj hispanaj esperantistaj societoj de nia lando kiam eksplodis la intercivitana hispana milito, okazis do, ke grupeto de junaj falangistoj pretendis damaĝi nian Societon, kaj eĉ oni anoncis lin tiu pretendo. Lia respondo estis: "se iu ajn damaĝas tiun Societon, estu certa ke li (ili) ricevos kuglon mian en la kapo, senrimede mi mortigos lin". En tiu momento li estis ĉefo pri publika ordo de Zaragozo, do neniu dubis pri lia minaco.

En la jaro 1937 li forlasis la prezidantecon de "Frateco" kaj foriris al la batalfronto, tie li mortis en la jaro 1938, tio okazis sen batalo, kuglo perdita trafis lian kapon kaj tuj mortis.

Antonio Marco Botella