01 - Enrique en BET-36

VIZITO AL HELSINKI KAJ TALLINN

POR PARTOPRENI EN BET-36

(Baltiaj Esperanto Tagoj)

Enrique Navarro Rubio

Tallinn, la ĉefurbo de Estonio

En julio 2000 mi vizitis Finnlandon kaj Estonion, akompanata je mia edzino.

Matene mi veturis al la flughaveno de Barcelono, la aviadilo ekveturis al Helsinki ĝustatempe. Oni bezonis ĉirkaŭ 4 horojn por atingi la urbon. Ni vidis la Baltan maron kaj la insulojn plenajn de arbaroj ekde la fenestro, estis tre bela kaj neforgesebla panoramo.

Du esperantistoj, S-ino Anna Luisa Heikkinen kaj sia edzo, atendis nin ĉe la elirejo de la flughaveno. Ni kune iris per sia aŭtomobilo al la Oficejo de Esperanto Klubo de Helsinko, kie ni tranoktis dum nia restado en la urbo dank' al la afableco de la prezidanto de la klubo. Ni lasis la valizon en la klubo, poste ni komencis iomete promenadi en la urbo: unue ni traveturis la urbocentron per tramo kaj poste piede, vizitis la plej interesajn vidindaĵojn de la urbo.

Vespere je la sepa, la klubanoj havis kunvenon kaj ili diligente atendis nin, sed malfeliĉe ni perdiĝis kiam vizitis iun interesan urbon iom malproksime al Helsinko kaj ni ne povis atingi la trajnon por iri al la klubo. Kompreneble mi ne komprenis la finnan lingvon kaj kiam revenis al Helsinko la gesamideanoj jam foriris.

TALLINN, LA URBO DE BET-36

BET-36 okazis en Estonio, en Tallinn, de la 2a ĝis la 8a de julio de 2000. Partoprenis 212 aliĝintaj esperantistoj el 12 landoj.

Okazis tuttaga ekskurso al la Nacia Parko (Lahemaa) kie la partoprenantoj konatiĝis kun la estona nobelbiena arkitekturo. Ankaŭ ni vidis popoldancojn de folklora ensemblo. En la vesperoj dum la kongreso okazis kultura programo kun koncertoj, prelegoj, dancado kaj kantado. Mi povas diri ke la etoso dum la BET-36 estis agrabla, varma kaj amika. Mi, kiel modesta hispana esperantisto, vidis nur ĝojajn kaj bonvolajn amikajn vizaĵojn, tial grandan dankon al ĉiuj.

Tallinn estas malnova urbo. La plej fama urbo-parto estas la centro, kie situas la urbodoma placo nomata Raekoja-plast, kie situas la esperanta klubo.

Dum nia restado en Tallinn, ĉiumatene ni manĝis fromaĝon nomatan Karums, ĝi estas kovrita per ĉokolado aŭ fruktaĵo. En Hispanio ni neniam vidis tian fromaĝon.

Ni vizitis diversajn muzeojn dediĉitajn al sendependiĝon el Rusio en 1918.

Sen la helpo de la gesamideanoj el Estonio, kiuj tuttage akompanis kaj gvidis nin tra la urbocentro, poste ni promenadis de loko al loko. En la urbo troviĝas fortikaĵoj ston-muroj kaj turoj ĉirkaŭ la urbo.

Iam mi vizitis la klubon de ŝakludo, kun granda salono dediĉita al fama ŝakisto Paul Keres, kiu devis esti ĉampiono de la mondo kaj pro diversaj cirkunstancoj li ne atingis tion, precipe ĉar li ne estis devena el Rusio.

Estas tipike manĝi supon nomata Seljanka, ĝi estas bongusta kaj plaĉis al ni, oni ankaŭ rekomendis al ni gustumi porkaĵon, tien fariĝis tro sata.

Fine, ni denove veturis al Hispanio, senprobleme revenis al Zaragozo kun granda plezuro pro nia neforgesebla vizito al tiuj landoj.

Zaragozo, la 13an de januaro de 2019.