03 - Forpaso de Emilio Gastón

FORPASIS EMILIO GASTÓN SANZ

verkis: Lorenzo Noguero

Publikigita en la paĝo 31 de la bulteno de HEF

"Boletín" - nº 421 - januaro-marto - 2018

Emilio Gastón Sanz mortis en Zaragozo la 22an de januaro de 2018, kiam li estis 83-jara. Li estis grava figuro en la socio, kulturo kaj politiko de Aragono. Kiel advokato li brave kaj prave defendis al nepotenculoj. Li partoprenis en la fondo de la Socialisma Partio de Aragono (PSA) kaj estis deputito en la Hispana Kongreso (1977-1979). Li estis la unua Aragona Popoldefendanto (aŭ "ombudsmano") dum la demokratia epoko (1987-1993), posteno ĉi tie nomata "Justicia de Aragón". Kaj inter aliaj virtoj... li estis esperantisto.

Jen ligilo en nia retpaĝo:

Emilio Gastón Sanz, Justicia Mayor de Aragón"

La familio Gastón gravis en la histonio de Esperanto. Lia avo, Emilio Gastón Ugarte, estis unu el la fondintoj de la asocio FRATECO en 1908 kaj post la Unua Mondmilito li estis kunordiganto de la gastigado de aŭstriaj infanoj en Hispanio. Ties filinoj Inés kaj Emilia estis eble la unuaj denaskaj esperantistinoj. Inés estis Sekretariino de HEF kaj redaktorino de "Boletín". Aliaj membroj de la familio same simpatiis al Esperanto.

Li partoprenis las 13an de decembro de 2008 en la oficiala inaŭguro de monumento dediĉita al Esperanto. Ĝi okazis kadre de la 100-jariĝo de la Esperanto-asocio "Frateco". Li parolis pri la grandaj revoluciaj ide(al)oj: Libero, Egaleco kaj FRATECO.

Li ankaŭ partoprenis kiel honora invitito kaj kiel preleganto en la inaŭguro de la 72a Hispana Esperanto-Kongreso celebrita en Zaragozo en majo de 2013. Li recitis sian lirikaĵon "Somno solvi" en la hispana kaj voĉlegis ties esperantan version, "Rompita dormo", en traduko de Miguel Fernández, kies fino jenas:

[...]

Ni devas multe fari en kuneco,

revuloj ĉiulandaj,

ĉu do ni unuiĝu?

Jen vi povas spekti jutuban videon pri tiu evento:

Dum la funebraĵoj oni petis ke esperanta flago estu inter ties personaj simboloj kiel lasta akompano. Kaj tiel ĝi estis. Ripozu pace tiu "nubopensulo".

Lorenzo Noguero