2017 - La Majstro mortis...

LA MAJSTRO MORTIS;

LA MAJSTROVERKO NE

verkis: Lorenzo Noguero

Publikigita en la paĝoj 24-25 de la bulteno de HEF

"Boletín" nº 417 (januaro-marto 2017)

Jes, la 14-an de aprilo de 1917 (antaŭ 100 jaroj), la koro de L.L. Zamenhof finfine ĉesis bati maltrankvile (aŭ trankvile).

"La Majstro mortis", tiel ve(e)rkis Julio Baghy en fama poemo. Ĝi legeblas en la reto kun aliaj eroj ("La lastaj tagoj de d-ro Zamenhof").

Tiu dato povas esti preteksto por priomaĝi la homon kaj la verkon. Tial, alvenis al mi la ideo mencii kelkajn erojn, kelkajn versojn por instigi al plia legado... kaj agado.

Jen releginda soneto de Geraldo Mattos (publikigita en "Ritmoj de vivo", Kultura Kooperativo de Esperantistoj, 1968):

OKULISTO

La tutan tempon, super Esperanto,

kun sinofer' patrina kaj mesia,

li ŝvitis: ĝin li, konstruist' magia,

masonis; liaj ŝultroj de giganto

el vortminejo, en preciza kvanto,

sin servis, ke ĝi staru rektlinia!

Li vivis ĝin: eĉ vivo profesia

sin ŝovis al li, en deviga hanto!

Ĉar, dediĉinte sin al la kuraco

okula, novan lumon li liveris

al blindaj, dum la tuta tag' sen laco;

Kaj nokte, per tradukaj proz' kaj verso,

kaj per originalaj, li konkeris

spiritan lumon por la universo...

Mi krome reproduktas la tri lastajn versojn de aliaj tri sonetoj de la sama aŭtoro:

El "Zamenhof":

...

Sed Morton li frakasos per la gloro,

ĉar pulse batas - ni facile sentas! -

sub ĉiu verda stelo lia koro!

El "Majstro":

...

Genia mi rapidas vin deklari,

ĉar sole viaj penoj povis fari

el homoj miksdevenaj unu genton!

El "Homaranismo":

...

La veroj estas multaj kaj diversaj;

ni semu do la kredon unusencan

de amo kaj estimo universaj.

Kaj fine, jen kurioza omaĝa (akrostika) alfabeto (iam aperinta en "Monato"):

Al bono celis ĉi doktoro

Esperanto fruktodone,

gloris ĝuste homaran ĥoron -

impresantan jam ĵargone -

konceptis lingvan mondpostulon.

Ni odas per rimanta strof'

ŝatante tiun unikulon.

Ŭa! Varsovia Zamenhof!

Jes, homoj mortas sed iel ili vivadas en ties verkoj. Zamenhof mortis sed la majstroverko de D-ro Esperanto vivas kaj vivigas.

Lorenzo Noguero