2017 - Sukcesa HEK en Terŭelo

- HEF NOVAĴOJ -

SUKCESA BILANCO DE LA HISPANA

KONGRESO DE ESPERANTO EN TERŬELO

Publikigita en la paĝo 5 de la bulteno de HEF "Boletín"

nº 419 - julio-septembro 2017

Inter la 23a kaj la 25a de junio okazis en Terŭelo (Teruel) la Hispana Kongreso de Esperanto. Partoprenis 155 kongresanoj, alvenintaj el deko da hispaniaj aŭtonomaj komunumoj kaj ĉirkaŭ 20 landaj el la tuta mondo. Kiel oni estis jam anoncitaj, la programo estis ege varia, kaj inkludis aktivaĵojn instituciajn, laborajn, kulturajn, turismajn, kaj ankaŭ aliajn pli malstreĉajn, dum kiuj eblis simple praktiki la internacian lingvon. Organiziĝis ankaŭ kursoj kaj oficialaj ekzamenoj, ekspozicioj, prelegoj, libroprezentoj, muzikaj koncertoj (interalie la rekuniĝo de "Kajto Kvarope", unuafoje post pluraj jaroj, kun partopreno ankaŭ de Martin Wiese), astronomiaj observadoj, anoncoj de eventoj, omaĝoj al historiaj esperantistoj, celebradoj de diversaj centjariĝoj kaj datrevenoj kaj multe pli.

Jam dum la antaŭa semajno disvolviĝis diversaj aktivadoj por konigi Esperanton en Terŭelo, kaj ankaŭ oficiala prezento en la Domo de Aragono de Madrido, kiun ĉeestis interalie la Ĝenerala Direktoro pri Kulturo kaj Heredaĵo de la aŭtonoma registaro de Aragono. La oficiala inaŭguro okazis la 23an, kun ĉeesto de magistratano Juan Carlos Cruzado, kiu legis mesaĝon de la urbestrino de Terŭelo.

La Kongreson kompletigis du postaj seminarioj, la 26an kaj 27an, unu dediĉita al la Jaro Zamenhof, kaj la alia por junula aktivigo, organizita de TEJO.

- HEF NOVAĴOJ -

OMAĜOJ KAJ LIBROPREZENTADOJ

EN LA HEK DE TERŬELO

Publikigita en la paĝo 6 de la bulteno de HEF "Boletín"

nº 419 - julio-septembro 2017

En la cultura flanko de la Kongreso oni devas elstarigi la memoradon al diversaj okazintaĵoj kaj historiaj figuroj, pro diversaj kialoj. Krom la kunmemoro de la Zamenhof-Jaro (pri tio vidu poste), ni devas mencii la celebradon de la 800-a datreveno de la Geamantoj de Teruelo, la plej konata amlegendo de la urbo, kiujn la esperantista komunumo priomaĝis per poemo verkita por la okazo fare de la poeto Miguel Fernández ("Konstanta amo transe de la morto" = Amor constante más allá de la muerte), kiu estis deklamita dulingve en la klostro de la impona maŭzoleo al ili dediĉita, vizitita de la kongresanoj por la okazo.

La kongreso havis la okazon memori pri la figuro de la arĥitekto, verkisto, socialista politikisto, respublika deputito kaj historia esperantisto Francisco Azorín Izquierdo, naskiĝinta en la provinco Teruelo kaj forpasinta en la ekzilo en Meksikio, por kio ni povis ĝui la ĉeeston de lia nepo Ernesto Azorín kaj la prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio, Mallely Martínez, krom de la kontribuo de la historiistoj Serafín Aldecoa kaj José María Rodríguez Hernández, krom ekspozicio pri li montrita en la kongresejo.

Alia aragona personeco memorigita dum la kongreso estis la kinreĝisoro Luis Buñuel, ĉefrolulo de teatraĵo de Fernando J. López, kies traduko al Esperanto kun la titolo "La defio vivi kaj krei" estis prezentita porokaze.

Alia libro prezentita en la kongreso, kiel en la antaŭa kazo tradukita de Miguel Fernández, estis "Tagoj kaj ruinoj", taglibro de la historia kataluna esperantisto Jaume Grau Casas dum sia ĉeesto en la koncentrejoj por respublikanaj ekzilitoj en la sudo de Francio post la hispana enlanda milito. Temas pri impona eldono, je la zorgo de SAT-en-Hispanio. Ambaŭ libroj estas akireblaj en la Libroservo de tiu ĉi asocio.

Fine, oni memoris pri la 80a datreveno de la Batalo de Teruelo, unu el la plej sangaj de la hispana milito, per prelego kaj gvidita vizito al la vestiĝioj ankoraŭ survivintaj.

- HEF NOVAĴOJ -

INAŬGURITA LA PLACO

DE ESPERANTO EN TERŬELO

Publikigita en la paĝo 7 de la bulteno de HEF "Boletín"

nº 419 - julio-septembro 2017

Unu el la plej longdaŭraj spuroj kiujn lasos la kongreso estos la nomado de spaco en la urbo Teruelo kun la nomo “Placo Esperanto”.

La urbestraro varme apogis la Kongreson, kaj ĝin inkludis ene de la celebrado de la 800a datreveno de la plej fama ama legendo en Hispanio, tiu pri la Geamantoj de Teruelo. Krome, ĝi akceptis doni la nomon Esperanto al placeto, en malferma spaco tre signifoplena, ĉar ĝi komunikas la kvartalon San Julián kun la historia centro, kaj ĝi situas fronte al la loko kie komenciĝis la kursoj de la lingvo en la urbo. La formalan malfermon de la ŝildo kun la nomo partoprenis la skabeno pri kulturo, kiu emfazis tiun rolon de komunikado de la placo, analogan al tiu de nia lingvo.

La placo enhavas ankaŭ spacon por artaj pentraĵoj, kaj unu el la unuaj murgrafitioj temas ĝuste pri Esperanto. Multaj kongresanoj profitis la okazon por fotiĝi fronte al ĝi.

- HEF NOVAĴOJ -

NOTINDA EĤO EN LA GAZETARO

Publikigita en la Bitbulteno de HEF nº 39 - 14-07-2017

Rimarkinda estis la informa efiko de la Kongreso. La lokaj komunikiloj informis ofte pri la renkontiĝo, jam dum la antaŭaj semajnoj, kaj ĉefe la ĵurnalo “Diario de Teruel” ĉiutage aperigis longajn artikolojn kun resumo de la aktivadoj, plus la tagan programerojn. Ankaŭ la lokaj radioj kaj la regionaj ĵurnaloj informis pri la Kongreso kaj eventuale intervjuis la prezidantojn de la loka kongresa komitato, Alberto Granados, aŭ de HEF, José Antonio del Barrio, kaj eĉ foje iujn partoprenantojn.

Sed la plej frapa gazetara rezulto estis la publikigo, la tagon post la inaŭguro, en tiu “Diario de Teruel”, de intervjuo al la poeto Miguel Fernández kaj de opiniartikolo verkita de José A. del Barrio, kiuj okupis la tutan dorsopaĝon, tute en Esperanto!; la lokaj legantoj povis trovi la tradukon en la hispana nur alirante la retejon de la ĵurnalo. Tiu estas verŝajne unuafoja tiuspeca publikigo en profesia normala gazeto.

Pri la detaloj kiel tiu atingo okazis, legu la raporton en la reta gazeto "Libera Folio".

“Libera Folio”

- HEF NOVAĴOJ -

PREZENTITA “LA ZAMENHOF-STRATO”

EN LA HISPANA

Publikigita en la Bitbulteno de HEF nº 39 - 14-07-2017

Krom la “Placo Esperanto”, alia “Zamenhof-strato” rolis dum la semajno de la Kongreso: okaze de la Jaro Zamenhof (la 100a datereveno de la morto de la iniciatinto de Esperanto), Hispana Esperanto-Federacio eldonis la tradukon al la hispana lingvo de tiunoma libro, kun la nomo “La calle Zamenhof”. Kiel sciate, la libro, verkita originale en la pola kaj en Esperanto, kaj jam tradukita antaue al aliaj 12 lingvoj, konsistas el la konversado de la pola jurnalisto kaj movadano Roman Dobrzynski kun Ing. Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de D-ro. L.L. Zamenhof, kaj en gi oni traktas ne nur la personecojn de ambau figuroj, sed ankau la historiajn cirkonstancojn kiujn ili travivis en tiu turmenta tempo.

Oni profitis la kunmemoron kaj la kongreson por prezenti la libron al la generala publiko kaj al la esperantistoj, kun partopreno de la autoro, Roman Dobrzynski, kiu venis al Hispanio danke al la helpo de la Pola Instituto pri Kulturo.

La unua prezentado al la generala publiko okazis la 20an de junio en Madrido, en la sidejo de la kulturinstitucio por la juda kulturo Centro Sefarad-Israel. Post baza prezento fare de Miguel de Lucas, Generala Direktoro de la Centro Sefarad-Israel, kaj Miroslawa Kubas-Paradowska, direktoro de la Pola Instituto en Madrido, la libron kaj la autoron prezentis José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, kaj poste Roman Dobrzynski parolis pri la ekesto kaj la enhavo de la libro.

Du tagojn poste, la libro estis denove prezentata en generala kunteksto en la urbo Zaragozo, en regiona institucio Biblioteko de Aragono denove kun ceesto de la autoro, kaj prezento fare de la prezidanto de la aragona societo “Frateco”, Lorenzo Noguero.

La prezentado al la esperantistoj okazis dum la Hispana Kongreso de Esperanto, la 24an de junio en Teruelo. La eventon partoprenis alia reprezentanto de la Pola Instituto pri Kulturo, ties respondeculo pri lingvo kaj historio, Ernest Kowalczyk, kiu parolis al la ceestantoj en preskau senriproca Esperanto.

La libro estas acetebla en la Libroservo de HEF, kontrau 17 euroj.

- HEF NOVAĴOJ -

SEMINARIO PRI LA JARO ZAMENHOF

Publikigita en la Bitbulteno de HEF nº 39 - 14-07-2017

La 26an kaj 27an de junio, post la fino de la Kongreso, disvolvigis en la teruela sidejo de la Universidato de Zaragozo seminario okaze de la Jaro Zamenhof, kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio (UEA).

La seminario estis inaugurita de Alberto Granados, José Antonio del Barrio kaj Sara Spanò (estrarano de UEA), kaj enhavis tre interesajn prezentadojn de: Carlo Minnaja, Roman Dobrzynski, Agnieszka Mozer, Vicente Manzano-Arrondo, José María Salguero, Saioa Escobar, Enric Baltasar, Xavier Alcalde, Irek Bobrzak kaj Miguel Fernández.

- HEF NOVAĴOJ -

JUNULOJ MOVIĜAS

Publikigita en la Bitbulteno de HEF nº 39 - 14-07-2017

Diversaj renkontoj okazis en Teruelo, rilataj al la plej junaj esperantistoj. Unualoke, oni organizis la unuajn kunvenojn de la Organiza Teamo de la venontjara Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos inter la 4a kaj 11a de aŭgusto 2018 en la ekstremadura urbo Badaĥozo (Badajoz), situanta tute apud la landlimo kun Portugalio, tuj post la fino de la Universala Kongreso kiu venontjare okazos en Lisbono.

Aliflanke, la 26an kaj 27an estis organizita Seminario por aktivula trejnado, organizita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), ene de programo subvenciita de Eŭropa Unio, kun granda aprobó de la partoprenintoj.

Ĉar oni antaŭvidas pluajn sesiojn, krom aliajn aktivadojn por venontaj monatoj, se vi aĝas 30 jarojn aŭ malpli, ne hezitu kontakti kun la Junulara Asocio HEJS. Trovu la manieron tion fari ĉe:

jóvenes.esperanto.es

- HEF NOVAĴOJ -

NOVAĴOJ EN HISPANA

ESPERANTO-FEDERACIO

Publikigita en la Bitbulteno de HEF nº 39 - 14-07-2017

Estraro dum la Asembleo de HEF

La 24an de junio disvolvigis en Teruelo la Ordinara General Kunveno de Hispana Esperanto-Federacio, lau la kunvoko sendita al la anoj.

Krom la necesa diskuto kaj aprobo de la informoj pri aktivadoj, raportoj pri spezoj kaj bugeto, ni devas elstarigi la partan renovigon de la Estraro, per la elekto de nova kasisto, Jesús Miguel García Iturrioz, al kiu la asocio dankas lian pretecon kunlabori en la laboroj de la asocio.

Estis aprobitaj ankau la aligkotizoj por la venonta jaro, kiuj restas sensangaj. Dum la Kunveno, kaj speciale por tiuj invititoj ne HEF-anoj, oni insistis pri la invito partopreni en la asocio, car nur la komuna laboro kaj la helpo de ciuj esperantistoj gravas por la disvastigo de la lingvo kaj la prezento al la socio. Ni deziras denove rememorigi nian inviton, kaj la fakton ke nun la aligo estas pli facila danke al nia reta formularo. Ankau por HEF-anigi somero estas bona sezono!