12 - Z-tagoj en Aragono

ZAMENHOF-TAGO EN TERUELO

Eldonita en la paĝo nº 9 de la bulteno de HEF

"Boletín", nº 424 - oktobro-decembro 2018

La membroj de LIBERANIMO festenis la Zamenhof-tagon la 17an de decembro. Ili faris lian jaran kunvenon, vespermanĝis, trinkis, kantis, ktp.

La raporto kaj foto aperis en la paĝo 22 de la "Ĵurnalo de Teruelo" la vendredon 21an de decembro 2018.

ZAMENHOF-TAGO EN ZARAGOZO

Eldonita en la paĝo nº 9 de la bulteno de HEF

"Boletín", nº 424 - oktobro-decembro 2018

La frateca tagmanĝo okazis la 15an de decembro.

Krome, la 18an okazis interesa celebro en nia sidejo. Unue Palo Conesa faris allogan prezenton de kurioza temo: "Esperantaj teritorioj". Li parolis pri lokoj kie Esperanto estis deklarita oficiala lingvo, nome: Neŭtrala Moresnet (aŭ Amikejo), Insulo de la Rozoj kaj Princlando de rivero Hutt. Post la prelego, ni tostis jr nia sano kaj je Frateco kaj amike babilis kaj manĝetis ĉiuj kune. Fine oni deziris unu al alia feliĉajn Kristnaskan festojn kaj bondezirojn je la venonta jaro 2019 kaj adiaŭis nin ĝis la okan de januaro. Pliaj informoj kaj fotoj aperas jene:

2018 - Frateca bankedo

2018 - Zamenhofa tago