01 - Nia tria jutuba video
NIA TRIA JUTUBA VIDEO
ESPERANTO EN KONFERENCEJO "EL CORTE INGLÉS"
Okaze de la prezento de nia internacia lingvo en la centra konferencejo de "El Corte Inglés" en Zaragozo, nia prezidanto, Lorenzo Noguero, prilaboris pptx-prezentadon por grafike elmontri la nunan disvolviĝon de Esperanto en la mondo.
Poste oni prilaboris la bildojn de tiu ĉi pptx-prezentado por fari simplan videon, enmetante la originalan gitaran version de "La Espero" fare de la konata muzikisto Jomart. Ĝi estis alŝutita al Jutubo la 11an de januaro 2018.
Jen sekve, vi povas spekti nian trian videon:
Jen la ligilo por spekti ĝin rekte en Jutubo:
Prezento de Esperanto en "El Corte Inglés"
NIA DUA JUTUBA VIDEO
CENTJARIĜO DE NIA ESPERANTO-ASOCIO "FRATECO"
Ni prilaboris ĝin surbaze de la bildoj de antaŭa pptx-prezento fare de Lorenzo Noguero, okaze de la centjariĝo de Frateco dum la jaro 2008.
Jen nia dua jutuba video, alŝutita al Jutubo la pasintan 22an de septembro 2017:
Jen la ligilo por spekti nian duan videon rekte en Jutubo:
NIA UNUA JUTUBA VIDEO
SEP KONSILOJ POR VIVI PLI BONE
verkis: Lorenzo Noguero
muziko: "Suno sunu!" el KD "Jomo friponas"
Jen nia unua jutuba video, alŝutita al Jutubo fare de Lorenzo Noguero la pasintan 21an de septembro 2013:
Jen ligilo por spekti ĝin rekte en Jutubo: