2017 - Poezia Tago

Ebla eldonado de nia iama revuo "Nia Vivo"

17 de marto 2017

Saluton, geamikoj:

Pablo Conesa antaŭ kelkaj tagoj proponis ke la bulteno de "Frateco" nomata "Nia Vivo" aperu denove per kontribuoj de fratecanoj kun diversaj artikoloj. Ni povos konsideri la aferon (Mi rememoras ke danke al Sabino, la iamaj numeroj de tia revuo estas kaj legeblas en la ttt- paĝo de Frateco).

Poezia Tago 2017

21 de marto 2017

Kaj jen propono farita de Antonio Marco:

La proksima marto 21a de tiu monato, Tago de la Poezio, en la tuta mondo, li proponas ke en "Frateco" ni dediĉu la tutan tagon al la Poezio.

Li proponas ke ni dediĉu la tutan tagon legi poemojn senhalte en Frateco!

Ĉar tiu sugesto estas aprobinda, eble povus esti interese ke ĉiu el ni elektu poemon (ne tro longa) kaj tie legi (au deklami) la elektitajn.

Amike (kaj poezieme),

Lorenzo Noguero