09 - Naŭ jarcentoj de La Seo

NAŬ JARCENTOJ DE LA ZARAGOZA SEO

EN DECEMBRO DE 1118 LA ZARAGOZA URBO ESTIS REKONKERITA FARE DE LA REĜO ALFONSO LA UNUA

EN JANUARO DE 1119 LA ĈEFA MOSKEO

ESTIS ŜANĜITA EN KRISTANA KIRKO

verkis: Sabino Pelegrín

Dum la islama invado de Hispanio, en Zaragozo ade loĝis kristana komunumo de mozaraboj sub la islama leĝo. Lia ĉefa preĝejo estis tiam nomata Sankta Maria la Granda, kiu jarcentoj poste estis nomata "Sankta Maria de la Kolono". Ĝi estis malgranda preĝejo, tiam treege difektita, ĉar la kristanoj, kiel triaklasaj civitanoj, krom pagi la pli pezajn impostojn, ne havis rajton ripari aŭ plibonigi iliajn preĝejojn dum la islama regado.

En la monato decembro de 1118, jam antaŭ iom pli ol naŭ jarcentoj, kristana armeo gvidata de la Aragona reĝo Alfonso la unua, kies kromnomo estis "la batalanto", post longa sieĝo, konkeris la islaman ĉefurbon de sendependa islama regno tre granda. Kiam la kristanoj eniris en Zaragozo, konstatis kiel difektita kaj parte ruinigita estis la plej grava kristana kirko de la urbo, kaj tial oni organizis tuj grandan almozpetadon por rekonstrui ĝiajn murojn kaj tegmentojn. Post preskaŭ kvar jarcentoj sub la regado de islamanoj, Zaragozo estis denove rekonkerita por la kristana kulturo.

La katedralo dediĉita al la Sankta Savanto (La Seo) estas aro de multnombraj artaj stiloj kaj montro de mirindaĵoj de pli ol sep jarcentoj. La islamaj reĝoj konstruis la grandan Zaragozan Moskeon en loko, kie estis romia foro. Ĝi estis unu el la plej grandaj moskeoj de Al-Andalus.

Ene de ĝiaj muregoj oni kronis multnombraj reĝoj de Aragono. Dum jarcentoj oni kronis la reĝojn de Aragono en "La Seo", kie ili ricevis la kronon, la glavon kaj la sceptron, kiuj ratifikis ilin kiel suverenoj en la sendependa Aragona lando.

La ĉefa retablo (altartabulo) estas unu el la plej belaj kaj elstaraj gotikaj artskulptaĵoj de la eŭropa Mezepoko. Filigranaj brikoj kaj vitritaj ceramikoj ornamas mirindegan eksteran muregon. Fine de la deksepa jarcento oni konstruis belan sonorilturon laŭ itala inspiro, konata tiam kiel "el campanile de La Seo".

En loko, kie estis restaĵoj de romia foro de CaesarAugusta, la islamaj reĝoj konstruis la grandan moskeon de Saraqusta, kiu post la rekonkero fare de la kristana reĝo Alfonso la unua estis transformita en katedralon de Zaragozo (La Seo), impona kirko kun amaso da altaj kolonoj kaj tegmentoj de kurbaj volboj, karakterizata per ĝiaj multnombraj artaj stiloj. Ĝi estas unu el la plej emblemaj konstruaĵoj ne nur de Aragono, sed eĉ de Hispanio.

Post la konkero de la islama ĉefurbo, la kristana reĝo ne faris kaptitojn. Li permesis al konkeritaj homoj laŭvole foriri kun ĉiuj iliaj posedaĵoj aŭ resti en la urbo, sed li ordonis al islamaj homoj, ke antaŭ unu jaron, ili devu foriri de la urbaj muregoj por loĝi en nova ekstera kvartalo. Post tiu tempo, en decembro de 2019, el la ĉefa islama moskeo oni faris kristanan kirkon kaj sidejon de la nova episkopo Pedro de Librana. La ŝanĝoj en la antaŭa ĉefa moskeo ne estis tiam tre gravaj. Jaroj poste, la 12an de oktobro de 1121 oni dediĉis ĝin al la "Sankta Savanto", sed ekde la 6an de januaro de 1119 ĝi estis jam episkopa sidejo.

Ekde tiam la 12an de oktobro estis la ĉefa eklezia festo en Zaragozo, kaj tra la tempopaso, jarcentoj poste, ĝi ŝanĝadis, ĝis estu fine "Tago de la Kolono", honore al la Dipatrino, kiu laŭ kulta kaj tre respektita tradicio, Ŝi alvenis al Zaragozo portita de anĝeloj (kiam Ŝi estis ankoraŭ vivanta en Efeso kun la apostolo Sankta Johano), kun la celo kuraĝigi ŝian nevon Santiagon, dum li ade disvastigis la Jesuan mesaĝon, tra la romia Hispanio, apud la rivero Ebro.

Kaŭze de postaj kvereloj inter la kanonikaro de "La Seo" kaj tiu de "El Pilar", ĉar ambaŭ ambiciis la ĉefeco de la eklezio de Zaragozo: la solvo estis salomona buleo de la papo Klemento la deka, kie li ordonis, en februaro de 1676, ke ambaŭ kirkoj estu samrangaj katedraloj kun komuna kanonikaro, kaj ekde tiam Zaragozo estas la nura urbo en nia mondo kun du katedraloj.