Kiuj ni estas

PREZENTO DE "FRATECO"

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

"Frateco" (hispane: “Fraternidad” o “Hermandad”) estas la nomo kaj la spirito per kiu estis fondita, en Zaragozo en 1908, esperantista societo kun la celoj instrui kaj disvastigi la idiomon esperanton. Tiu ĉi planita internacia lingvo, en kiu oni harmoniigas simplecon kaj esprimecon, estis inventita (per la racio kaj per la koro) de la Doktoro L. L. Zamenhof kaj ekde 1887 sin oferas kiel helpan neŭtralan idiomon por faciligi la komunikadon sen limoj inter ĉiuj homoj. Esperanto ne estas nur lingva ideo, sed ĝi celas al idealo de pli homa mondo, kun pli grandaj kaj pli bonaj komunikado, kompreno kaj frateco.

(Antaŭparolo de la Statuto de la societo)

“FRATECO” estas societo esperantista kiu disvolvas aktivaĵojn en Aragono ekde 1908, jaro de ĝia fondigo en Zaragozo. Tiun jaron, la urbo Zaragoza travivis specialan aktivadon kaj malfermadon de horizontoj, koincidante kun la celebrado de la hispano-franca Ekspozicio favore al pli granda internacia kooperado.

La celoj de la societo “FRATECO” estas “la instruado de la lingvo esperanto (…) kaj la disvastigado de ĝia spirito kaj kulturo” (kiel diras ĝia Statuto, kies lasta modifo oni faris en 2004).

Ĝi estas sendependa de iu ajn politika, partia aŭ religia doktrinoj. Ĝi mem financas sin pere de la kotizoj de ĝiaj geasocianoj.

Nun ĝi havas sian adreson en la strato Cadena, 20, 1º izda. en 50001-Zaragoza.

Laŭlonge de ĝia ampleksa historio, tiu ĉi kultura asocio ade intencis disvastigi la esperantistan idealon pere de la organizado de kursoj, prelegoj, ekspozicioj, seminarioj… Ĝi disponas de biblioteko kun pli ol 3.000 volumoj.

Post la Unua Monda Milito, atendante al la propono de esperantista grupo el Aŭstrio, “Frateco” kunlaboris en la protekta gastigado en Hispanio de 326 aŭstriaj infanoj kiuj bezonis helpon dum la postmilito.

Multenombraj homoj kaj elstaraj personoj partoprenis en la vivo de “Frateco”. Estas menciindaj la advokato Emilio Gastón Ugarte (avo de Emilio Gastón Sanz, kiu plenumis lian taskon kiel Aragona Defendanta Ĉefjustico) kaj kiu estis unu de ĝiaj fondintoj, la juristo Manuel Maynar Barnolas, kiu estis Prezidanto de “Frateco”, la rektoro de la Zaragoza Universitato Miguel Sancho Izquierdo, kiu ankaŭ estis Prezidanto de la societo, aŭ Antonio Marco Botella (verkinto de diversaj libroj, inter ili, “Cent jaroj de Esperanto en Aragono”).

“Frateco” aranĝis diskonigajn kursojn pri la internacia idiomo esperanto je diversaj manieroj (ĉeestantaj / per korespondado) kaj en malsamaj lokoj (Universitato, lernejoj, junularaj kulturdomoj, en ĝia sidejo…). Lastatempe, ĉiujare altruisme organizadas kursoj ĉe ĝia propra sidejo, malfermitaj al iu ajn interesita persono.

Lorenzo Noguero

Prezidanto de "FRATECO"