2016 - Esperanta semajno

ARAGONO - SUKCESO DE LA SEMAJNO

DE ESPERANTO EN TERUEL

Publikigita en la paĝo 6 de la bulteno nº 414 de HEF

"Boletín" (aprilo-junio 2016)

Inter la 3a kaj la 6a de majo estis celebrata la Unua Kultura Semajno de Esperanto en Teruelo (Aragono), organizata de lokaj aktivuloj. Ĝi konsistis el du prelegoj, plus unu ekspozicio pri nia lingvo.

La ekspozicio estis vizitebla inter la 18 kaj 21 horoj en la halo de la Gimnazio "Santa Emerenciana", kie troviĝas ankaŭ la Oficiala Lernejo pri Lingvoj, kaj tie deĵoris ankaŭ membroj de la esperantista komunumo de Teruelo, kun diversa materialo. Temas pri la kolekto de 15 paneloj havigitaj de Hispana Esperanta-Federacio, kie eblas konatiĝi kun la historio de tiu ĉi lingvo kreita de D-ro Zamenhof en 1887, ĝia disvolvo en Hispanio, ĝia utiligo en la kinarto, la literaturo kaj la sociaj retoj, la ekzistantaj lernmetodoj kaj kelkaj el la elstaraj personoj kiuj sin interesis pri Esperanto.

Rilate al la prelegoj, ambaŭ estis okazigitaj je la 19 horo en aŭlo de la mezlernejo. Tiun de la merkredo klarigis nis samasociano Alberto Granados, membro de la esperantista komunumo de Teruelo, kaj instruisto de la du kursoj ĝis nun organizitaj en la urbo. Granados parolis ĝuste pri la metodoj lerni la lingvon, per parolado titolita "Kial tiom facilas lerni Esperanton".

En la prelego de la sekva tago, ĵaŭdo 5a de majo, partoprenis José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, kiu parolis pri la nuno kaj estonto de tiu ĉi lingvo.

Trideko da interesitoj ĉeestis ambaŭ prelegojn, kaj montriĝis tre interesitaj pri nia lingvo.

La loka ĵurnalo "Diario de Teruel" publikigis artikolon pri Esperanto je la komenco, kaj aliajn postajn pri ambaŭ prelegoj. Krome, Alberto estis intervjuita ankaŭ de la lokaj radiostacioj.

Kiel konsekvenco de la elano, estis ĵus fondita loka asocio, kun la nomo "Liberanimo". Ili planas organizi novan kurson en septembro, ĉe la kvartala asocio de San Julián, kaj ankaŭ studas la inviton de HEF okazigi Hispanan Kongreson de Esperanto, dum la venonta aŭ la sekva jaro.

Grandan gratulon kaj bonvenon al la nova asocio!