2015 - La HEK de Cullera

LA HISPANA ESPERANTO KONGRESO

DE CULLERA - 2015

verkis: Eduardo Berdor Remón

Eldonita en la paĝoj 5-7 de la bulteno numero 410 de HEF

"Boletín" - aprilo - junio de 2015

Jen kelkaj ideoj kaj memoroj pri la ĵuse okazinta Hispana Esperanto-Kongreso. Mi ne intencas fari protokolon kaj tute objektivan resumon. Mi ĉefe povas atesti pri tio, kion mi travivis.

Alia Hispana Kongreso malantaŭ ni. Tempo pasas rapide. Por kelkaj, ĝi estis la unua kaj espereble multaj aliaj E-renkontiĝoj sekvos. Multaj junuloj venis unuafoje al hispana kongreso en Arundo la pasintan jaron. Bedaŭrinde ne ĉiuj revenis, sed oni povas preni en konsideron la situon de Cullera en Hispanio. Mi atingis la kongresurbeton iom malpli frue ol estus dezirinde. La mateno estas la momento de revidoj kaj salutoj. Oni proponis rondajn pilkajn ludojn por interkonatiĝo. Filmetojn pri kosmoesploro kaj pri la iama kosmokonkuro inter Usono kaj Sovetunio oni montris al la ĉeestantoj. Ni nelonge debatis per interŝanĝo de malsimilaj ideoj.

Mi montris aliajn filmetojn pri humuro fare de/pri virinoj, turkaj kaj francaj superstiĉoj kaj fine t-ĉemizoj. Per demandoj, la ĉeestintoj opiniis kaj amuziĝis. Nia kara Tonyo del Barrio prelegis pri Donkiĥoto je la trimila fojo, pardonu, Tonyo, hehe. Fakte, temis pri diversaj historiaj eldonoj en Esperanto. La 2015a jaro signas la 400an datrevenon de la eldono de la dua parto de la romano. Krome, M.G. Adúriz faris atelieron pri kantoj, en kiu mi ne povis partopreni sed kiun mi sendube povos spekti en la jutuba kanalo. Aldone, Ana Manero parolis al ni pri la novaj progresoj de Bitoteko kaj ĝiaj rilatoj kun Eŭropeana... kaj laŭ demandoj pri bibliotekoj kaj katalogadoj de libroj ĝenerale. Bedaŭrinde ŝia prelego koincidis kun alia prelego, kaj kongresanoj devis elekti aŭ konfuziĝis. Samtempe okazis la prelego de Javier Romero pri Esperanto kaj nova monda kulturo. Li mem prezentis kandidatiĝon por la organizo de la venontjara Hispana Kongreso en Ekstremaduro.

La unua vespero kunigis trinkaĵojn kaj manĝaĵojn venantaj de la devenregionoj aŭ landoj de la kongresanoj. Ĉiu alportinto klarigis pri la plado aŭ produkto unu post la alia. Dume ni parolis kaj interkonatiĝis. Malgraŭ la elstara manĝemo de la homoj, ni ne sukcesis entute ĉion manĝi. Venis manĝaĝoj de Germanio, Vjetnamio... (ĉu ankaŭ aliaj foraj landoj?) kaj la plimulto de la hispanaj regionoj.

Solena malfermo ne povis manki: la skabenino pri kulturo de la loka urbestraro prezidis ĝin apud la prezidanto de HEF kaj la prezidanto de la LKK Enric Baltasar. Ŝi ricevis donacon por la loka biblioteko kaj laŭtradicie por saluti nome de X. Mi ĝoje konvinkis mian usonan amikon Denver saluti la kongresanaron Esperante.

Flama prelegis pri sia lando. Ŝi parolis pri nekredebla trafiko por nia eŭropa vidpunkto, pri inaj vestaĵoj kaj ĉefe pri manĝajoj (pladoj kaj bazaroj). Por nia movado estas honoro ke ŝi deziris veni en Hispanion por studi en universitato kaj aldone por lerni la hispanan. Per ŝi mem, ŝi pruvas, ke Esperanto estas internacia lingvo, kiu ne limigas sin al okcidentlingvanoj. Same mi povas diri pri Heroo, kiun mi konas malpli bone. Mi devas agnoski, ke mi estus preferinta, ke li prelegis pri Koreio, anstataŭ pri aliaj aferoj. Tamen, li proponis interesajn ideojn pri movado.

La komuna bankedo estis sukcesa, ĉar la paelo estis bongustega. Ĝi okazis en loka trinkejego, ŝajne tre frekventata de lokanoj. Mi ŝategas tiujn grandajn fazeolojn, kiuj estas tipaj de la valencia paelo. Ni povis remanĝi laŭ nia deziro. Komence, la televida komentado de piedpilka matĉo estis unu pli parolanto, sed kiam la matĉo finis, ni estis en pli kalma etoso. Nur kelkaj antaŭaj televidspektantoj restis, tute sensuspekte de la originala koncerto kiu estis okazonta. Jonny M ja surprizis min. Mi nur konis pri kantojn de li. Mi eltiris la konkludon, ke ties tekstoj estis tre simplaj kaj, ke ties muziko similis por ĉiuj kantoj. Mi ege eraris. Li tre talente dancegis la homojn kaj eĉ havis senson de memridigo. Li konkeris la homojn per sia simpatio kaj rideto. Estis amuze vidi la kontraston kun la eksterkongresuloj, kiuj preteratentis la spektaklon.

Vetere, la suno akompanis dum la kongreso. Termometroj montris somerajn tridekkelkgradajn temperaturojn kaj nuboj elmigris dum tiu semajno. La ruĝa kaj iom bruligita haŭto de kelkaj kongresanoj tion atestis, Ni vizitis la lokan kastelon kaj atingis ĝin per longa subsunega dekliva piedirado. Per videoj kaj klarigoj ni eksciis, ke Cullera ekzistas de antaŭ du jarmiloj! La vido de tie super la urbo kaj la maro estis bela. Ĝi igis nin distingi la malsamajn partojn de la urbo laŭ historia disvolviĝo. Tuj post la vizito, apud la preĝejo kiu ankaŭ troviĝas sur la monteto, Vicent Lluis Gimeno, esperantisto el Sueca, prelegis pri astronomio. La aŭskultintoj malkovris kelkajn verojn pri tiu fako, kiujn ŝajne ili lernis malĝuste en lernejo: dezegnaĵoj kaj dezajnoj helpis kompreni ideojn pri horizonto, suneliro kaj sunforiro, la pozicio de la observanto kaj la astro, la sezonoj, ktp. Kelkaj revenis al la urbo aŭte aŭ per la irvojo. Aliaj, inter ili mi, sekvis la konsilon de iu loka taksisto: descendi tra la monteta flanko. Ĝi aspektis facila, sed por la malplej lertaj la subenirado ne tre facilis. Varmo, ŝtonoj, insektoj kaj eĉ figoj estis malamikoj. Sed je la fino ĉiuj sukcese atingis la celon.

Aliflanke, en la kongresejo la LKK okazigis modestan ekspozicion pri E-poŝtkartoj de fruaj Esperantistoj de Valencilando. Kortuŝis la tekstoj kaj sentoj de tiamaj verkantoj, kio memorigas al ni la vojon, kiun Esperanto jam sekvis tra jardekoj, militoj kaj ŝanĝoj.

Kvankampor kelkaj la kongreso finis en Cullera post la Ĝenerala Kunveno, aliaj prenis trajnon al Valencio. Mi esperas, ke ili bone promenis en la urbo, malgraŭ la manko de dormo kaj ia neatendita malbonfartiĝo.

Iel anekdote: Cullera ŝajnis malgranda, sed ni facile perdiĝis malgraŭ la helpo de tiaj modernaj poŝtelefonoj, pro tio ke la stratoj multe similas inter si.

Ĉu ni vidos nin en la 2016jara HK?

Eduardo Berdor Remón