06 - Intervjuo al Antonia

INTERVJUO AL ANTONIA LAPUERTA

LA SOCIETA VIVO DE FRATECO EN PARTO

DE LA DUA DUONO DE LA PASINTA JARCENTO

Kiam vi eklernis Esperanton?

Mi komencis lerni ĝin en 1962. Mia instruisto estis s-ro Martínez.

Kial, kiel kaj kie vi eklernis la internacian lingvon?

Ĉar mi kolektis poŝtmarkojn kaj mia bofrato estis esperantisto. Estis grava filatelia ekspozicio en Frateco de esperantaj poŝtmarkoj kaj li sciigis tion al mi. Mi volis vidi la kolekton kaj post tia sperto mi ekinteresiĝis pri Esperanto. Tio estis la unua fojo, kiam mi malkovris nian lingvon.

ligilo al filatelia retpaĝo de Antonia Lapuerta

Mi tiam laboris, kaj mi ne povis ĉeesti en la lernokursoj de Frateco, sed mia bofrato, Francisco Fernández Castillo, instruis la lingvon en la n-ro 46 de la strato Pignatelli, kie estis konata restoracieto nomata "El Casinico". Tie, en la sama lernejo, kie matene kaj posttagmeze instruis sia kuzino, li instruis Esperanton malfrue vespere kaj nokte, kaj tien mi iris por eklerni la lingvon.

Kiam vi aliĝis al Frateco?

En 1962, post miaj unuaj klashoroj de Esperanto kun mia bofrato, li kuraĝigis min por iri en Fratecon kaj tie ellerni la lingvon, kaj dum miaj du unuaj kursoj, s-ro Martínez kaj s-ro Salete estis miaj instruistoj.

En mia unua kurso mi sidis apud María Pilar Sancho Rebullida, kiu estis filino de la elstara juristo kaj rektoro de la Zaragoza Universitato, s-ro. Miguel Sancho Izquierdo. Ekde tiam mi amikiĝis multe kun María Pilar.

En 1963 mi jam partoprenis en la 24a Hispana Esperanto-Kongreso celebrita en Barcelono de la 25a ĝis la 28a de julio. Mi havas mian kongreskarton kun la numero 288, subskribita de la prezidanto kaj la sekretario de la loka organiza komitato.

Kie situis Frateco en tiu tempo?

Tiam la sidejo de Frateco estis en la nº 1 de la strato San Vicente de Paúl.

Kiom da jaroj vi ĉeestis kursojn de Esperanto?

Mi ĉeestis la du unuajn jarojn kiel lernantino, sed poste mi partoprenis en multaj taskoj de nia societo. Vere mi ne povis regule ĉeesti iun ajn kurson pro laboraj kialoj.

Multajn vendredojn mi lernis multe kun s-ro Martínez. Ankaŭ preskaŭ ĉiujn sabatojn mi iris en Fratecon, ĉar de lundo ĝis ĵaudo mi laboris, kiam Frateco estis malfermita, kaj nur multajn vendredojn kaj ĉiujn sabatojn mi povis partopreni en la socia vivo de Frateco. Krom mi ofte helpis en oficejaj taskoj al Inés Gastón, kiu estis sekretariino de HEF dum multaj jaroj.

Kiom da tagoj oni malfermis Fratecon dum tiu epoko?

Ne ĉiujn jarojn okazis same, sed dum kelkaj jaroj Frateco estis malfermita de lundo ĝis sabato, poste nur po tri aŭ kvar tagoj semajne. Tiam preskaŭ ĉiujn sabatojn estis prelegoj en Esperanto kaj poste oni faris kelkajn demandojn al la prelegintoj.

Kiom da kursoj estis ĉiun jaron en tiu epoko?

Kelkajn jarojn estis du kursoj, unu lunde, merkrede kaj vendrede kaj alia marde, ĵaŭde kaj sabate, sed ne estis ĉiam tiel, ĉar tio dependis parte de la nombro de gelernantoj. Tiam estis multe da homoj kaj oni faris aktivaĵojn preskaŭ ĉiujn sabatojn.

Kiom da homoj estis tiam en Frateco?

Multaj pli ol nun, sed estas neeble diri la kvanton. Kiam s-ro. Miguel Sancho Izquierdo estis prezidanto de Frateco aliĝis al nia societo multaj homoj. Li ankaŭ atingis malfermi multajn pordojn por nia societo kaj por nia lingvo.

Kiajn komunajn aktivaĵojn oni organizis?

Ĉefe dum printempo kaj aŭtuno oni faris piedajn ekskursojn for de la urbo, sed ilia ofteco malkreskiĝis, kiam pli kaj pli da gefratecanoj akiris proprajn aŭtomobilojn.

Ĉiujare oni preparis ekspozicion pri esperantaj libroj ĉirkaŭ la Zamenhofa tago, antaŭ ol Kristnasko. María Pilar Sancho kaj mi kunlaboris multe en tiuj eventoj. Herminia estis, kiu plej altiris la gekomencantojn kaj societanojn por ĉeesti kaj partopreni.

Ĉu la gefratecanoj kaj aliaj geesperantistoj faris normalajn rendevuojn ekster Frateco?

Nur kun la grupo de Pau estis jaraj renkontiĝoj: unu jaron en Hispanio kaj la alian en Francio. Tio okazis preskaŭ ĉiam dum vintro. En Hispanio tio okazis ne nur en Zaragozo, sed ankaŭ en Jaca, en Hecho. En Francio oni renkontiĝis en Pau kaj en aliaj belaj lokoj. Kiam la tempo pasis kaj la gefratecanoj iom maljuniĝis ne plu okazis tiuj interesaj hispan-francaj renkontiĝoj.

Ankaŭ oni faris, dum kelkaj jaroj, piedajn ekskursojn al tombejo de La Cartuja por viziti, purigi kaj eĉ foje pentri krucon de malsana austria infanino, kiu fine mortis en Zaragozo. Tiu infanino loĝis en la hejmo de Inés kaj Emilia Gastón kiel vera familiano kaj ne kiel karega gastino. La patrino veturis el Aŭstrio ĝis Zaragozo por adiaŭi la grave malsanan infaninon antaŭ ol ŝia forpaso. La adiaŭo estis ege emociplena. Mi multe vidis ploregi al fratinoj Gastón pri la forpaso de tiu infanino, kiun ili amis kiel veran filinon. Emilio Gastón Ugarte, (patro de Inés kaj Emilia Gastón) estis, kiu elstare partoprenis en la gastigado en Hispanion de granda nombro de aŭstriaj geinfanoj de la Stiria regiono post la Unua Mondmilito.

Ĉu kreiĝis paroj en Frateco?

Pilar kaj Miguel estis unu el la geedzaj paroj, kiuj konatiĝis en Frateco, ankaŭ geedziĝis Esperanza kaj José Luis Ordás, kaj ankaŭ estis alia paro plia.

Ĉu oni parolis kutime en Esperanto en Frateco?

Neniam oni parolis en Esperanto. Nur parte dum la kursoj, kaj la sabatojn, kiam okazis la legataj prelegoj. Ofte poste estis homoj, kiuj faris demandojn pri la temo en nia lingvo kaj la prelegintojn respondis same en Esperanto.

Ĉu vi memoras pri interesaj fratecanoj?

Unue Inés Gastón multege agis por Esperanto en nia urbo kaj en Hispanio. Ŝi estis senlaca esperantistino, dum multaj jaroj sekretariino de HEF. Ŝi engaĝiĝis en multaj projektoj pri nia lingvo enlande kaj eksterlande, kaj mi multe helpis ŝin en ŝiaj administraj taskoj.

Antonio Valén donis treege interesajn kursojn en Frateco.

Fernando de Diego parolis kaj instruis tre bone la lingvon, sed ekster la kursoj, ĉiutempe li parolis hispane.

Antonio Marco, granda esperantisto kaj tre laborema.

Jaime Benito, tre sin-oferema homo. Li multe helpis mone al nia societo.

Víctor Ortiz ĉiam mone helpadis al Frateco, laŭ siaj ebloj, kiam nia societo trapasis ekonomiajn malfacilaĵojn.

S-ro. Miguel Sancho Izquierdo estis kiu plej altiris homojn kaj plej malfermis pordojn al nia movado.

Eble mi forgesas iun elstaran esperantiston, sed ĉiuj kunlaboris, laŭ siaj ebloj kaj libera tempo kaj ĉiu estis bonkoraj homoj.

En tiu epoko kioma proporcio ekzistis inter viroj kaj virinoj?

Ĉiam estis multe pli da viroj ol da virinoj, sed certe tiam estis multe pli da virinoj ol nun, ĉar ankaŭ estis entute multe pli da homoj.

Kion alportis Esperanton al via vivo?

Esperanto alportis multe al mi: mi vojaĝis multe, mi lernis, ke ĉiuj homoj, malgraŭ niaj malsimilaĵoj, estas tre similaj. Por mi nur ekzistas homoj kaj ĉiam, nune kaj antaŭe, mi trovis bonegajn homojn inter la monda geesperantistaro.