12 - Zamenhoftagoj en Aragono

ZAMENHOFTAGOJ EN ARAGONO

TERUELO - LIBERANIMO

Eldonita en la paĝo 13 de la bulteno de HEF

Boletín, nº 428 - oktobro-decembro 2019

La 16an de decembro, la membroj de LIBERANIMO aranĝis la ĉi jaran kunvenon. Ni aprobis la informojn pri la agadoj faritaj dum la jaro 2019 kaj pri novaj projektoj por la venonta jaro. La membroj de la estraro estis reelektitaj kune kun novaj voĉdonantoj.

Poste ni gaje vespermanĝadis.

Ni havas novajn membrojn kaj, entuziasme, novajn ideojn por disvastigi Esperanton en Teruel'!

ZARAGOZO - FRATECO

Eldonita en la paĝo 11 de la bulteno de HEF

Boletín, nº 428 - oktobro-decembro 2019

Lorenzo Noguero

En Zaragozo, eme al celebro de Zamenhof-Tago, Libro-Tago kaj laŭdire E-tago, okazis diversaj eroj rakontindaj.

La sabaton 14an, en centra restoracio, membroj de Frateco kaj simpatiantoj renkontiĝis en frateca tagmanĝo. Ĉe la desertoj, agrabla surprizo: alvenis Alberto Granados, ek teruela asocio: Liberanimo kaj Frateco kuniĝis en amikeca Egaleco.

La mardon 17an ni kunvenis en nia sidejo. Profitante la okazon ke "antaŭ 500 jaroj" komenciĝis unu el la plej emociaj aventuroj de la homa historio (ekspedicio de Magelano kaj Elkano, 1519-1522). Lorenzo Noguero prelegis pri tioma ĝiro al mondo en 30 minutoj. Kurioze la nombro de ĉeestintoj proksimume estis sama al tiuj 18 supervivantoj de la nao "Victoria" kiuj sukcesis reveni hejmen.

Libro-Tago-eme, indas substreki triobla agrabla surprizo: ekzistas E-libro pri tiu aventuro, ĝi estas libere atingebla per interreto kaj ties legado estas flua kaj alloga navigado: František Omelka estis la esperantisto aŭtoro de "La Granda Admiralo. Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo. Menciindas ke la verko aperis en Interreto ("Project Gutenberg") precipe pro la perado de Miroslav Malkovec. Koran kaj beletran dankon!

"Navigi esperanteme estas necese"... Foje, transen ("plus ultra")...