09 - Fratecano ĉe UNED

EDUARDO BERDOR KUNLABORIS ENLA PRETIGADO

DE LA UNUA KURSO DE ESPERANTO EN UNED

RAPORTO-BILANCO DE LA KURSO

ESPERANTO-A2 EN UNED

(nur la unuaj paragrafoj)

redaktis: Manuel Pancorbo

Eldonita en la paĝoj 4 kaj 5 de la bulteno de HEF

"Boletín", nº 427 - julio-septembro 2019

En la lingvo-lernejo de UNED, nome CUID ("Centro Universitario de Idiomas Digital y a Distancia"), dum la instruperiodo 2018/19 estis proponata kurso de Esperanto de nivelo A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenc-kadro de Lingvoj (KER), danke al interkonsento de UNED kun HEF.

La kurso realiĝis tute perrete (ne.ĉeeste) laŭ metodologio prilaborita de UNED.

Manuel Pancorbo, jam UNED-instruisto, estis ĝia kunordiganto kaj Félix Jiménez trapasis elekto-procedon por enposteniĝi kiel reta instruisto ("Tutor en Línea" aŭ TEL, laŭ UNED-ĵargono). Krome, li organizis la programon de la kurso, kreis ĝian enhavon, la ekzercaron kaj ekzamenaron.

La enhavo mem de la kurso estis aparte defia ĉar temas pri 18 lecionoj alĵustigitaj al reta lernado pere de komputilo / poŝtelefono, kun multe da interagaj ekzercoj kaj plurmedia materialo; krome la pretigado de la kurso okazis dum ĝi disvolviĝis, kio streĉigis nin ĉiujn; estis kvazaŭ kuri kaj samtempe ŝnuri la ŝuojn!

Por tia laborego Félix kalkulis kun la helpo de aliaj aktivuloj, i.a. Eduardo Berdor kaj Toño del Barrio.

Krome, dum la kurso, la CUID-estraro decidis aldoni postenon por konversaci-gvidado (ankaŭ per informatikaj rimedoj) al ĉiu lingvokurso, do ankaŭ al Esperanto-kurso; en la UNED-ĵargono temas pri "Tutor de Apoyo Virtual" aŭ TAV. Tiun postenon akceptis Rubén Fernández.

Jen sekve la skanita enhavo de la kompleta artikolo kaj de alia rilate al komenco de nova Esperanto-kurso 2019/20 en la UNED: