2017 - KER-ekzamenoj ĉe ni
KER-EKZAMENOJ EN ZARAGOZO EN JUNIO!
informis: Eduardo Berdor
Bulteno nº 417 de HEF (januaro-marto 2017) paĝo 12
La organizaĵo edukado.net, kun apogo de Universala Esperanto-Asocio, kunvokis por la monato junio mondan sesion de ekzamenoj de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Laŭ tiu modelo, la skriba kaj parola partoj estas aparte organizataj. Por la 10a de junio oni programis la skriban ekzamenon samtempe en diversaj urboj de la mondo. Kadre de la Tutmonda ekzamensesio, ni, la asocio Frateco, petis la okazigon de KER-ekzamenoj en Zaragozo, kien povos vojaĝi ĉiuj interesitoj.
Nun necesas ke oni komencu aliĝi, ĉar la plena oficialigo de la ekzamensesio eblos nur kiam oni havas minimume 5 kandidatojn. Ni certe atingos tiun nombron. Ankoraŭ eblos organizi ĝin ankaŭ en aliaj urboj, se ariĝas sufiĉa nombro da interesatoj. Por niaj latinamerikaj legantoj, sciu, ke okazos ekzameno en Managvo.
La parola ekzameno estos celebrata dum la Hispana Esperanto-Kongreso kiu disvolviĝos du semajnojn poste, la 24an de junio, en proksima urbo Teruelo.
Interesatoj kaj kandidatoj, bv. skribi al la adreso kurso@esperanto.es sed por oficiale aliĝi oni povas sur la komuna aliĝpaĝo:
http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
Por pli da informoj:
http://edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj
KER:
http://edukado.net/ekzamenoj/ker
Specimenoj:
http://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj
Priskriboj:
http://edukado.net/ekzamenoj/ker/priskribo
Eduardo Berdor
KER EKZAMENOJ EN ESPERANTO
En 2001, kadre de la Konsilio de Eŭropo, aperis KER (Komuna Eŭropa Referenckadro), norma libro, gvidilo de lingvoinstruistoj kaj testistoj por unuecigi la postularon kaj la klasifikadon de la lingvoniveloj. La ampleksa faka verko en 2007 aperis ankaŭ en Esperanto. Per tio la internacia lingvo estis agnoskata en Strasburgo kaj ĉe la faka Asocio de la Lingvo-testistoj de Eŭropo (ALTE). La unulimgvaj KER-ekzamenoj pri Esperanto startis fine de 2008.
Sur tiu tereno, estis organizitaj unulingvaj KER-ekzamenoj en Esperanto en rilato kun hungara centro en Budapeŝto de ELTE (Universitato Eötvös Loránd). Unue estis ELTE-ITK. Ekde 2016, estas ELTE ONYC ("Origó Nyelvi Centrum": Origó Lingva Centro) kun regulara sistemo por taksado de lingvo-ekzamenoj.
En decembro 2008 UEA lanĉis tiajn ekzamenojn konforme al Konsilio de Eŭropo kaj estas la plej gravaj. Tio estas prestiĝo por Esperanto. En tia organizado indas substreki la elstaran dediĉadon de la kompetenta samideanino Katalin Kováts (estro de Ekzamena Komisiono de UEA kaj respondeculino pri "edukado.net").
AKRONIMOJ
ALTE: [angle: Association of Language Testers in Europe] Asocio de Lingvo-testiloj de Eŭropo.
ELTE: [hungare: Eötvös Loránd Tudományegyetem] Universitato Eötvös Lórand.
ITK: [hungare: Idegennyelvi Továbbképző Központ] Centra trejnejo Fremdlingva.
KER: Komuna Eŭropa Referenckadro [hispane: Marco Común Europeo de Referencia para las lenguas]
ONYC: [hungare: Origó Nyelvi Centrum] de ELTE - Origó Lingva Centro de ELTE.
UEA: Universala Esperanto Asocio.
BIBLIOGRAFIO
"Esperanto de nivelo al nivelo. Lingva ekzameno Origó" (ELTE-ITK)
LIGILOJ
KER: http://www.edukado.net/ekzameno/ker/
.
ITK: http://itk.hu/index.php?id=321&lang=ept
NIVELOJ DE KER-EKZAMENOJ
(kaj daŭro de la provoj)
Nivelo de lingvoekzameno: Skriba Parola
B1 baza nivelo 2 h 30' + 10'
B2 meza nivelo 3 h 30' + 15'
B3 supera nivelo 4 h 40' + 20'
PARTOJ DE LA SKRIBA EKZAMENO
Lingva parto (kompletigitaj taskoj pri gramatiko kaj leksiko, testoj)
Memesprimo (letero)
Komentario [nur por nivelo C1]
Legokompreno (du tekstoj kun komprentaskoj)
PARTOJ DE LA PAROLA EKZAMENO
Aŭdkomprena testo (du tekstoj, dufoje aŭdigitaj por solvi ilin)
Antaŭkomisiona parto
Libera konversacio
Priskribo de bildo
Situacio
Komentario (nur por nivelo C1)
KOREKTO KAJ ATESTILOJ
Oni sendos la ekzamenojn al Hungario por esti korektataj en la budapeŝta ekzamencentro. Post kelkaj semajnoj, oni enmetos la rezultojn en la retan sistemon kaj estos konsulteblaj (oni indikos la adreson kaj ĉiu ekzameniĝinto povos identigi sin per retadreso kaj naskiĝdato). Iom da tempo poste, oni sendos la atestilojn. La atestilo aŭ diplomo estas impona, oficiala dokumento, verkita en kvar lingvoj (en Esperanto, angla, germana kaj franca).
KER-EKZAMENO
[Kanto de JoMo]
https://www.youtube.com/watch?v=8qQolY9h9a0
Rekantaĵo:
Trapasu-pasu-pasu la KER-ekzameno,
trapasu-pasu-pasu ĝin vi,
trapasu-pasu-pasu vi ne havos plu ĉagrenon,
trapasu-pasu-pasu nun vi!
Strofo 1:
Tio ŝanĝos vian vivon.
regos vi akuzativon,
ne rezistu al alvoko,
venu ĉiuj al ITK!
Strofo 2:
"Budapeŝta ekzameno"
tute ne estas abomeno,
eĉ sen esti filozofo,
vi egalos Zamenhofon.
B1, ne gravas la nivelo,
B2, nur belas via celo,
C1, trapasu ĝi, mmm ĝin,
ĉu vere, KataliNNNN?
Strofo 3:
Kun velura la diplomo
estos vi alia homo.
Samvaloras je Kambriĝo.
Vi sukcesos al kleriĝo!
verkis: JoMo