2014 - Esperanto en Zaragozo

ESPERANTO EN ZARAGOZO

Zaragozo Decembro 2014

Antonio Marco Botella

Gesamideanoj kaj amikoj:

Ekde la komenco de la XX-a jarcento oni parolis Esperanton en Zaragozo en certaj kulturaj medioj, selektaj amikoj en kafejoj, kaj homoj inklinaj al la uzo de internaciaj lingvoj, inter ili Esperanto, kaj jam en la jaroj 1907/1908 tiuj kiuj preferis Esperanton pensis, eĉ fondi Societon por instrui kaj lerni ĝin.

Elstaris inter tiuj, Pastro Planas, persono inklina al la legado de libroj, kiu posedis Gramatikon de Esperanto, kaj parolis ĝin kun certa flueco. Estis li kiu pruntis tiun verkon al triopo de amikoj kiuj sentis specialan inklinon por la kulturo, Sroj. Emilio Gastón Ugarte, urbokonsilanto apartenanta al la politika opozicio, kapitano Rafael Benitez, kaj Agustin Montagud, kiuj lernis la lingvon aŭtodidakte.

Tiu triopo kutimis kunveni en ĉambro de la Farmacio Rios, strato Coso, 43, kaj akompanataj en speciala kunveno kun la profesoroj Emilio Artigas kaj Heliodoro Martin, decidis fondi Esperanto-Grupon en Zaragozo. Sed la projekto ne estis facile realigebla ĉar oni bezonis sufiĉan monon, trovi ĉambron adekvata en la centro de Zaragozo kaj kapablaj gvidantoj por instrui la lingvon.

Post kelkaj monatoj oni trovis ĉambron en la dua etaĝo de la "Kafejo Iberia" en la avenuo Independencia (en sama loko kie antaŭe estis la "Teatro Argensola"), kaj la 3-a de julio de la jaro 1908 oni inaŭguris la Esperantistan Societon "Frateco", kiu, kiel tiu vorto signifas, estas nomo kiu jam indikas altan sencon idealisman.

Estis la unua Prezidanto de la Societo S-ro. Agustín de Montagud; Vicprezidanto Sro. Emilio Gastón Ugarte kaj Sekretario profesoro Emilio Artigas y Trigo; konsilantoj: Sroj Luis Jordana de Pozas, Rafael Benitez, Román Estrada, José Antonio Martinez, A. González, Miguel Sancho Izquierdo (ankoraŭ studento) kaj S-ino. Asunción Romeo.

La Direktoro de la "Politeknia Kolegio de Zaragozo", Sro Heliodoro Martín, tuj sin montris preta kunlabori kun la projekto, kaj permesis uzi la aŭlojn de la menciita Kolegio kaj siajn spertojn en la instruado.

La Esperanto-Centro "Frateco" estis unu el la plej prestiĝaj de nia lando: neniam fermis ĝiajn pordojn, eĉ ankaŭ ne kiam okazis la intercivitana hispana milito, kiam oficiale estis malpermesita Esperanto en la tuta Hispanio ĝis la jaro 1947, sed kvankam ne aktivis suferis gravajn agresojn kiujn ni oportune rakontos.


En Zaragozo la internacia lingvo Esperanto estis tre bone akceptita, kaj lernantoj tute ne mankis en la unuaj kursoj, precipe ĉar tiuj unuaj jaroj influis en la lernantaro pli ol la lingvo la idealismon kiun ĝi kunportis, en nia propagando oni parolis ĉiam pri la lingvo de la paco kaj arde oni proklamis: ke "oni bezonas la internacian lingvon Esperanto por la interkompreno de homoj kaj popoloj".

Kaj simile kiel en Zaragozo, okazis preskaŭ en la tuta Hispanio, kaj multe influis en tiu disvastigo la Kvina Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Barcelono (1909) kaj Postkongreso en Valencio, kaj ankaŭ la fakto pri la oficialigo proklamita de la Hispana Registaro kiam en la jaro 1911 permesis oficiale la gvidadon de Esperanto-kursoj en la oficialaj Lernejoj (laŭ oficiala ministra ordono de "La Gazeto de Madrido").

En tiu Kongreso de Barcelono partoprenis reprezentante nian Societon "Frateco" la zaragozanoj Dro Miguel Sancho Izquierdo kaj Luis Jordana de Pozas, kiuj persone salutis kaj konversaciis kun D-ro Zamenhof, kiu estis tiel ĝentila kun niaj samideanoj, ke sur sia foto li dediĉis tutkoran saluton (tiu foto kaj dediĉo ankoraŭ oni konservas en la sekretariejo de "Frateco".

La alia influa faktoro kiun ni mencias, t.e. la Reĝa Ordono de la Ministerio pri Publika Instruado permesante la instruadon de Esperanto en la oficialaj lernejoj (1911) ankaŭ favoris la disvastigon de nia lingvo en Zaragozo, ĉar la Prezidanto de "Frateco" tuj petis permeson al la Rektoro de la Zaragoza Universitato por gvidi E-kurson en tiu oficiala institucio, kiu afable permesis tion fari en universitata aŭlo, kiun gvidis nia kompetenta samideano Emilio Artigas y Trigo, kursoj kiujn li ripetis dum pluraj jaroj en la Universitato…

Tre interesa evento estis la interveno en nia Esperanta Movado de zaragozaj esperantistinoj, efektive la influo de la virinoj en nia loka Movado estis tre laŭdinda, neforgeseblaj estis la aktivado de multaj el ili, ni menciu la nomojn: Mari-Cruz Modrego kaj fratino, fraŭlinoj Tomás, Pilar Salvo, Carmen Palomar k.a.

Je la komenco de la jaro 1914 ekzistis en la esperantistaj medioj la impreson, ke la projektita Universala Kongreso okazonta en monato aŭgusto de tiu jaro en Parizo enorme influos en la progreso de la Esperanta Movado en la tuta mondo, malfeliĉe eksplodis la Unua Tutmonda milito ĝuste kiam devis komenci la Kongreson (de la 2ª ĝis la 10ª de aŭgusto) kaj multaj gekongresanoj jam invadis la stratojn de Parizo, tio estis terura bato por nia Movado, kaj dank' al la generalo Sebert, de la OKK, la eliro de la kongresanoj el Parizo plifaciliĝis, ja li indikis la itineron de la bona evakuado, grandparte el tiuj kongresanoj (hispanoj kaj alilandanoj partoprenante en la milito) vojaĝis trajne al Hispanio, lando kiu ne intervenis en tiu milito.

Kun la eksplodo de tiu milito la etoso de nia Movado tute ŝanĝis: antaŭe la idealo de la esperantistoj estis la paco, la solidaro inter la popoloj, ekde la militeksplodo nur oni parolis pri bataloj, mizero, ruinoj kaj morto.

Grandparte el la esperantistoj forlasis la respektivajn societojn kaj Esperanto vivis tagojn tre malfeliĉaj.

Escepto de tiu pesimismo estis la zaragozano Emilio Gastón Ugarte, kiu disvastigis tutmondan emociigan mesaĝon ekzaltante la pacon kaj solidaron inter la popoloj.

Dum la tutmonda milito daŭris, multaj Esperantistaj Grupoj, precipe tiuj de la batalantaj landoj, malaperis aŭ videble regresis, escepte tiu de "Frateco" de Zaragozo, kiu eble, pro la spirito idealisma de ĝiaj estraranoj restis firme aktivaj, eĉ oni povas diri ke progresanta: en tiu unua militjaro, 1915, pluraj estis la kursoj kiuj efektiviĝis: Dro. Manuel Maynar gvidis la Elementalan, Profesoro Emilio Artigas la Superan, sed la novaĵoj estis la Kurso kiun gvidis fraŭlino Mari-Cruz Modrego nur por virinoj, kaj tiu Praktika de Emilio Gastón, kiu konsistis kunveni trifoje semajne parolante nur Esperanton.

En tiu menciita jaro, "Frateco" ŝanĝis la sidejon, de strato Mayor al la str, Luna, kie restadis multaj jaroj, ĝis kiam translokiĝis al la strato Roda.

En la jaro 1917, kiam jam komencis revivi Esperanton, forpasis la Majstro Dro Ludoviko Lázaro Zamenhof, kiu kosternis ĉiujn esperantistojn de la tuta mondo. La Centro "Frateco" funebre celebris la tristan eventon per emociiga parolado de la Profesoro Emilio Artigas, eble la plej pura idealisto el la zaragozaj geesperantistoj, kiu majstre profilis la figuron elstaran de la kreinto de la Internacia lingvo Esperanto kaj recitis jenan poemon verkita de Rafael de San Millan:

Zamenhof mortis

Via pura spirit' amis homaron,

por ĉiuj estis frata via koro,

estis via deviz' am' kaj honoro

al kiuj vi aldonis gloran faron.

Ne timante la montojn, nek la maron,

brile flugadis ĉien via gloro

kaj ĉie restos via rememoro

kiun la homoj metos sur altaron.

Nun tra la mondo kuras sanga fluo,

nun ploras via familia rondo,

la planed' tremas pro pafada skuo.

kaj la ŝip' brulas sur la mara ondo…

kaj dum regas malamo kaj detruo

jam vi ne povas resti sur la Mondo.

Je la komenco de la jaro 1920 oni ricevis en "Frateco" emociigan leteron de "Esperanto-Grupo por Estirio" de Graz (Aŭstrio), priskribante la draman situacion de centoj da infanoj malsataj, kiuj vivis suferante teruran mizeron kiel sekvo de la tutmonda milito kaj petante tujan helpon al la hispanaj esperantistoj.

Senprokraste la estraro de "Frateco" kunvokis eksterordinaran kunvenon, kiu elektis Komisionon, kies celo estis disvastigi tra la tuta hispana esperantistaro tiun neceson de la aŭstriaj infanoj, kiu konsistis, ke ĉiu hispana familio kiu tion deziru, akceptu aŭstrian infanon en sia hejmo dum unu jaro minimume. Oni elektis Patronaron kiun prezidis Don Emilio Gaston Ugarte reprezentante al la hispanoj kaj Karl Barthel al la aŭstroj. Estis akceptitaj de hispanaj familioj parolante Esperanton 350 infanoj. Ankaŭ "Frateco" akceptis en sia sino infaninon.

La prestiĝo de la Zaragoza Esperantista Societo estis senlima, ja tiu helpo al la aŭstriaj infanoj estis kvazaŭ fari efektiva la idealismon de la esperantistoj: la pacon, interkomprenon kaj solidaron de homoj kaj popoloj…

Zaragozo estis dum tiu jaro, 1921, fokuso plej grava de la Esperanta Movado en Hispanio, kaj la zaragozanoj ĉefroluloj elstaraj, kiuj sufiĉe antaŭtempe preparis zorge kaj entuziasme la Duan Hispanan Kongreson de Esperanto, kaj intervenis elstare siajn plej bonajn elementojn: Manuel Maynar, Emilio Gastón, David Maynar, Jozefo Artigas, Jozefo Larruga, fraŭlinoj Tomás kaj Mari-Cruz Modrego.

Inter tiuj streboj kaj streĉaj demarŝoj venis la tago de la komenco de la Kongreso (26 de majo 1921), historia tago, kiam devis komenci la Kongreso.

Multaj Kongresontoj sufiĉe frue alvenintaj, estis ĝentile akceptitaj de la zaragozaj esperantistoj, kiuj tuj plenigis ĉiujn ĉambrojn de la Grupo "Frateco" kaj ankaŭ svarmis la stratojn de la urbo tiuj frualvenantoj, kaj por kompletigi tiun amason da Esperantistoj, je la oka vespere, ĉiuj iris al la stacidomo por akcepti grandan karavanon de katalunaj geesperantistoj: taksioj, tramveturiloj kaj ĉiaj publikaj transportiloj estis tute ne sufiĉaj por transporti tiel grandan amason da personoj, kiuj en tute entuziasma etoso brakumis unu la alian sin salutantaj kaj esprimante grandan ĝojon pro tiu persona renkontiĝo, ĝis kiam disiĝis por iri al siaj respektivaj loĝejoj...

La sekvanta tago, je la deka matene, inaŭguro de tre interesa Ekspozicio en la impona kadro de la palaco de la Provinca Muzeo, ĝi altiris la atenton de multenombraj vizitantoj, kiuj miris pro tiom da interesaj artaj kolektoj da esperantaĵoj neniam antaŭe viditaj. Prezidis la inaŭguron Profesoro Sancho Izquierdo kaj Emilio Gastón, tiu ĉi lasta faris paroladeton por prezenti ĝin al la oficialaj aŭtoritatuloj de la urbo, kaj kiel kutime li tion fari tre brile.

Je la 11ª matene, en salono de "Ateneo de Zaragozo", solena Malfermo de la Kongreso, kiun prezidis Sro Manuel Maynar kaj la urbestro de Zaragozo.

La Prezidanto Maynar deziris al ĉiuj gekongresanoj feliĉan restadon kaj plenan sukceson al la Kongreso, kaj sekve estis la reprezentantoj de ĉiu Esperanta Grupo kiuj salutis la kongresanaron, kaj kun tiuj salutoj finis la brilan Malfermon.

Komenciĝis tuj la unua laborkunsido, kies unua parolanto estis la Profesoro Jozefo Artigas, kiu prezentis kiel temon "La enkondukon de Esperanto en la programoj de la Normalaj Lernejoj"; poste paroladis s-ano Jozefo Serrat prezentante kiel temon "La kondutnormo en la uzado de Esperanto en nia Socio" tikla temo laŭ la diversaj interpretoj de akraj debatintoj; ankoraŭ estis alia oratoro Dro. Jozefo Laib Rustringen, germano, kiu kvazaŭ ĵonglisto ĉerpis el "sekreta poŝo" temon tute ne koncernanta la Kongreson "Studo pri kuracsistemo", eble tre interesa por fakuloj sed ne por la plejmulto el la kongresanoj.

Posttagmeze, ekskurso al la eksterurba monteto "Cabezo de Buena Vista", kiu finiĝis en apuda restoracio, kie nia baska samideano Allende montris sian majsrecon kiel brila rakontanto de bonhumoraj spritaĵoj, kio kontribuis doni al la ekskurso tiun distran karakteron amuzan celitan de la 0rganizintoj.

Kun la ŝanĝo de protagonistoj disvolviĝis la programoj de la du sekvantaj tagoj de la Zaragoza Kongreso, 28a kaj 29ª de majo de 1921, kiu multe superis al la antaŭa Kongreso okazinta en Barcelono.

Kaj kun tiu ĉi lasta rakonto mi finas unu el la plej brilaj periodoj de la Esperanta Movado en Zaragozo, kiun mi siatempe daŭrigos.

Dankon pro via atento

Antonio Marco Botella